Tadeusz Jasiński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tadeusz Jasiński
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1926 (1926-01-01)
en Hrodno
Morto 21-an de septembro 1939 (1939-09-21) (13-jaraĝa)
en Hrodno
vdr

Tadeusz Jasiński (naskiĝis en 1926, mortis la 21-an de septembro 1939 en Grodno) – unu el junaj defendantoj de Grodno en septembro de 1939, dum agreso de Sovetunio al Pollando. Li estis unu el almenaŭ kelkaj civilaj defendintoj, kaptitaj de atakantaj soldatoj de Ruĝa Armeo kaj alligitaj al kirasoj de atakantaj tankoj kiel "vivaj ŝildoj".

Li estis filo de servistino Zofia Jasińska, duonorfo, edukito de Filantropia Instituto. Dum soveta atako ĵetis brulbotelon kontraŭ atakanta tanko, sed forgesis ĝin bruligi. Kaptita de sovetanoj estis torturata kaj alligita kiel viva ŝildo al tanko. Rekonkerita de poloj mortis en la manoj de la patrino.

Lia tombo ĉe la tombejo Grodno

Oktobre 2006 urba konsilio en Vroclavo decidis honorigi lian memoron kaj eknomis unu bulvardon ĉe urba remparfosaĵo "Bulvardo al Tadek Jasiński".

Laŭ decido de Prezidento de Pola Respubliko Lech Kaczyński la 14-an de septembro 2009, pro eksterordinaraj meritoj por sendependa Pollando, pro heroeco dum la defendo de Grodno septembre 1939, estis postmorte distingita per Komandora Kruco de la Ordeno de Polonia Restituta.

En 2017, en Bjalistoko en kvartalo Nova Urbo, strato apud la strato Orląt Grodzieńskich ricevis la nomon de Tadeusz Jasiński.