Valberga aglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Valberga aglo
Valberga aglo, fotita en Nacia Parko Kruger, Sudafriko
Valberga aglo, fotita en Nacia Parko Kruger, Sudafriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Aquila
Specio: A. wahlbergi
Aquila wahlbergi
(Sundevall, 1851)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Valberga aglo (Aquila wahlbergi) estas rabobirdo. Kiel ĉe ĉiuj agloj, ankaŭ tiu ĉi apartenas al la familio de Akcipitredoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Valberga aglo estas mezgranda rabobirdo. Ĝi estas ĉirkaŭ 55–60 cm longa kaj havas enverguron de 130–160 cm. Korpomaso estas 1.04 kg ĉe maskloj kaj 1.3 ĉe inoj mezaveraĝe. La plumaro estas malhelbruna escepte malhelaj striecaj grizaj subaj partoj al flugilplumoj, kaj bendeca griza subvosto. La kapo havas malgrandan kreston, kaj la kruroj estas flavaj.

Estas pala varianto kiu estas multe pli helbruna kun blankecaj, pli ol grizaj subvosto kaj subflugiloj. Ambaŭ seksoj estas similaj.

Dumfluge tiu specio estas tre krucforma, kun longaj kaj ampleksaj flugiloj, svelta korpo kaj longa mallarĝa kvadratfina vosto. La flugiloj teniĝas tre ebene.

Identigo[redakti | redakti fonton]

La grandaj brunaj agloj estas ĝenerale konfuza grupo por identigo, sed la distingaj ecoj de la Valberga aglo inkludas: rondaj nastruoj kiuj separas ĝin el la Rabaglo kaj el la Stepaglo, kvankam ankaŭ ambaŭ kriagloj havas rondajn nastruojn; ioma formo de kresto estas kutime videbla; la buŝtruo etendas nur maksimume ĝis la mezo de la okulo, dum ĉe la Malgranda kriaglo ĝi etendas al la malantaŭo de la okulo.

Estas kaj hela kaj malhela fazoj de tiu specio.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La Valberga aglo reproduktiĝas en plej parto de Afriko sude de Saharo. Ĝi estas arbara birdo, ofte ĉe akvo. Ĝi konstruas neston el bastonetoj sur forko de arbo aŭ krono de palmo. La ino demetas 1 au 2 ovojn.

La Valberga aglo ĉasas reptiliojn, malgrandajn mamulojn kaj birdojn. La alvoko estas fajfa klie-klie-klie.

Tiu birdo Valberga aglo estas nome laŭ la sveda naturalisto Johan August Wahlberg.

Literaturo[redakti | redakti fonton]