Esperanto-movado en Vigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Esperanto-movado en Vigo elstaris inter la urboj de Galegio. La loka esperanto-grupo daŭris pli ol iu ajn alia de Galegio kaj ĝin konsistigis entuziasmaj kaj ideoplenaj homoj. En Vigo okazis du hispanaj kongresoj en 1972 kaj 1986 kaj ĝi havas esperanto-straton en sufiĉe centra parto, inaŭguritan okaze de la Tago de Zamenhof en 1987. Elstaris en la historio de ĝia esperanto-movado Julio Bueno Cortés (1903-1988), vera animo de la loka grupo Paco kaj Amo. Tiu grupo tenis longdaŭrajn rilatojn kun la samideanaro el Porto de Portugalio.

Nuntempe la grupo Paco kaj Amo ne plu ekzistas, kvankam la lokaj esperantistoj plu tenas la kontakton kaj kunvenas relative ofte. En la urbo okazadas plurnivelaj kursoj.

Unuaj jardekoj[redakti | redakti fonton]

Male ol aliaj galegaj urboj, kiel A Coruña, SantiagoMondoñedo, en Vigo ne naskiĝis esperanto-grupoj komence de la 20-a jarcento. La santiagano Santiago Carro García (1889-1966) verve prelegis pri la lingvo en la viga societo La Oliva. La prelegon prezidis la arkitekto Manuel Gómez Román kaj reeĥis la revuo Vida gallega (1-2-1910) [1].

Formiĝo de loka grupo. La unua kongreso en Vigo[redakti | redakti fonton]

Komerca Rondo, iama sidejo de Paco kaj Amo

Ni devas atendi ĝis 1960 por la unua hispana kongreso en Galegio, en urbo Pontevedro, impulsita de Antonio Alonso Núñez. Tiu kongreso vigligis la jam ekzistantajn vigajn samideanojn kaj spronis ilin al ariĝo en la esperantan grupon Paco kaj Amo, nun ne plu ekzistanta. La grupo kreiĝis ĉe la sino de la Kultura Societo Komerca kaj Industria de Vigo (konata kiel Círculo Mercantil, aŭ kiel Komerca Rondo, inter esperantistoj) en la Princostrato (Príncipe). Ties prezidanto estis unue la junulo Arturo Moreira Lorenzo kaj sekve, dum longa tempo kaj ĝis sia morto, la entuziasma Julio (Xulio) Bueno Cortés (1903-1988), vera animo de la grupo, kaj al ĝi apartenis homoj kiel Pio Moa Banga (patro de konata polemika verkisto), Emilio Crespo Cano, María Elvira Álvarez Iglesias (fervora kaj nelacigebla vojaĝantino), Jaime Canoa González kaj Manuel Lojo Martínez.

Frukto de tiu strukturiĝo de la lokaj geesperantistoj estis la e-kurso de la radio La Voz de Vigo en la 60aj jaroj kaj la okazigo de e-kursoj (gviditaj de Julio Bueno, Arturo Moreira kaj aliaj). Sed aparta sukceso por Paco kaj Amo estis la organizo en 1972 (de la 20a ĝis la 25a de julio) de la 32a Hispana Kongreso de Esperanto. En noto publikigita en Boletín Emilio Crespo Cano unuafoje parolas pri la viga esperanto-grupo (Grupo Esperantista Vigués) kiun li nomas "Paco kaj Espero", eble pro eraro aŭ ĉar efektive tiu estis ĝia unua nomo[2]. La tiama prezidanto de la viga esperanto-grupo Paco kaj Amo estis Arturo Moreira, studento en la Universitato de Santiago de Compostela, kvalifita de la tiama prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio kiel "homo kun elstara karaktero kaj entuziasma esperantisto", kaj kiu esprimis sian deziron okazigi la plej bonan Hispanan Kongreson de Esperanto iam okazintan[3]. Kaj li sukcesis. Ĝin partoprenis iom pli el 300 gekongresanoj[1], inter kiuj nombris nordportugalaj samideanoj. Por la okazo la hispana poŝto eldonis specialajn stampojn. La kongreso okazis en la sidejo de la menciita Komerca kaj Industria Societo, sub la aŭspicio de ties tiama prezidanto, favora al la internacia lingvo, Camilo Veiga. La esperanta flago flirtis en la ĉefa balkono[4].

La kongreso iris jene:

  • Ĵaŭdon, la 20an. Akcepto de kongresanoj. Alparolo de Camilo Veiga Prego, prezidanto de la Komerca Rondo kaj honora prezidanto de la kongreso. Interkona vespero.
  • Vendredon, la 21an. Katolika meso esperantlingva en la Kunkatedralo. Solena inaŭguro, ĉe la aŭditorio de la Municipa Ŝparkaso de Vigo, kun la ĉeesto de la vicurbestro Massó kaj de la Ĉefkomandanto, generalo Luis Sánchez Sáez. Inter la salutantoj troviĝis Agustina Roca, kies edzo forpasis en la antaŭa kongreso en Galegio, en la jaro 1960 en Pontevedro; ŝi promesis al si mem lerni esperanton antaŭ ol partopreni denove kongreson en Galegio, kaj tion ŝi pruvis per emociigaj vortoj en la internacia lingvo. Fine oni kantis La Esperon. Ankaŭ okazis kunsidoj kaj vizito al la urbaj montoj O Castro kaj A Guía. Sekvis Junulara balo en la Societo La Oliva; en ĝi María Elvira Álvarez Iglesias estis elektita "Fraŭlino Esperanto 1972" kaj ricevis premian rubandon.
  • Sabaton, la 22an. Laborkunsidoj. Ŝip-ekskurso al la transria fiŝ-enladiga fabriko Massó. La kongresanoj vidis enladigon de sardinoj kaj tri okulfrapajn balenojn posttagmeze dispecigotajn. En la revena ŝipo ili ricevis donacojn de la fabriko. En Vigo, Pedro Nuez el Barcelono prelegis per lumbildoj. Je la 22a h, en la parko Castrelos kaj invitite de la Magistrato, oni ĉeestis spektaklon kun hispana baleto.
  • Dimanĉon, la 23an. Tuttaga ekskurso kun la jena itinero: kvartalo O Berbés - Katolika meso (la dua en la kongreso) en la Vota Templo de la Maro, en Panxón - Baiona (kun vizito al la Kastelo de Monterreal) - A Guarda - Monto Sankta Tekla kun sia antaŭromia loĝ-fortikaĵo - Tui - O Porriño. Poste, en Vigo, vespera ŝipo-promenado tra la rio, kun prezentado de galega folkloro, gustumado de tipa brul-brando kaj dancado en la ŝipo ĝis malfrua horo.
  • Lundon, la 14an. Ĝenerala kunsido de HEF. Tagmeza vizito al la palaco Quiñones de León, kun akcepto de la urbestro. Posttagmeze, e-ekzamenoj, hispanlingva prelego de Arturo Moreira kaj solena fermo de la kongreso kun kantado de La Espero kaj ĉeesto de reprezentanto de la Ĉefkomandanto de Vigo. Krom li, ĉe la prezida tablo sidis ankaŭ Camilo Veiga Prego, Arturo Moreira, Salvador Oliván Hernando, Julio Bueno Cortés, S-ro Pousa Veloso kaj la prezidanto kaj sekretario de HEF. Sekve okazis omaĝo al Salvador Oliván Hernando, pioniro de esperanto ne nur en Vigo, sed ankaŭ en la tuta Galegio, kvankam naskiĝinta en Zaragozo. Post folklora prezentado okazis en la ĉemara hotelo Gran Hotel Samil la Oficiala Bankedo, kun ĉeesto de la reprezentanto de la Ĉefkomandanto de Vigo kaj la Loka Delegito de la Junularo kaj la edzinoj de ambaŭ.

La disvolviĝo de la kongresaj tagoj staras hodiaŭ kiel atesto de la tiama socia etoso. La aŭtoritatoj de la lastaj jaroj de la reĝimo de Franco toleris simbolojn esperantajn (la himnon, kantata en lingvo kiu ne estis la sole oficiala lingvo tiam- la hispana, la flagon) kaj galegajn (la flagon). Ili ĉeestis solenaĵojn kiel la malfermon kaj fermon de la kongreso, en kiu oni kantis La Esperon. Grava rolo ludis ankaŭ la oficiala katolika religio. Tiusence, dum la kongreso okazis du mesoj, unu en esperanto kaj la alia en la hispana (estas kurioze, ke nur sep jarojn antaŭe, la 25an de julio 1965, la jezuita pastro Xaime Seixas unuafoje mesis en la galega post la Hispana Enlanda Milito, tiel rompante la ekskluzivecon de la hispana en diservoj). Tiutempe ankoraŭ eblis ĉasi balenojn- eĉ ekzistis en la viga regiono fiŝkapta kaj enladiga entrepreno kiu faris tion, vizitita de la kongresanoj.

Solena Fermo de la 32a Hispana Kongreso de Esperanto.jpg

Duonjaron poste, la 16an de januaro 1973, estis formale fondita la viga esperanto-grupo Paco kaj Amo, kun sidejo en la kvina etaĝo de la Komerca kaj Industria Rondo (Princostrato, n-ro 44). Por tio la vigaj samideanoj kunvenis en sia sidejo kaj konsistigis la jenan estraron:

  • Porĉiama honora prezidanto: Camilo Veiga Prego
  • Prezidanto: Arturo Moreira Lorenzo
  • Vicprezidanto: Julio Bueno Cortés
  • Sekretario: José Carlos Quintas Montero
  • Vicsekretario: María Elvira Marta Álvarez Iglesias
  • Kasisto: Celestino Pousa Veloso
  • Vickasisto: Francisco Martínez Iglesias
  • Senpostenaj estraranoj: Jaime Canoa González, María del Pilar Montenegro Sanjurjo, Amalia Salgado González kaj Emilio Freitas Vidal.

Camilo Veiga Prego dankis la honoron kaj laŭdis ĉiujn esperantistojn[5].

Translimaj kontaktoj[redakti | redakti fonton]

La 12an kaj 13an de oktobro 1974 okazis la unua renkontiĝo galega-portugala en Porto de Portugalio, organizita de la tieaj esperantistoj kaj la viga grupo Paco kaj Amo. La ĵurnalo O Comércio do Porto publikigis foton de la kunveno, kies portugallingva pied-noto tekstis jene:

"Estis en Porto la esperanto-grupo Paco kaj Amo, formita de kvardek homoj, venintaj tien ĉi laŭ invito de la esperantistoj de tiu ĉi urbo. Sabaton posttagmeze ili estis bonvenigitaj en unu el la salonoj de la Junulara Kristana Asocio kaj la grupo-prezidanto reciprokis la saluton kaj esprimis sian deziron, ke similaj iniciatoj ripetiĝu inter ambaŭ amikaj popoloj. (...) Dimanĉe matene oni regalis la vizitantojn per vizito al kelo de Gaia, kie oni proponis al ili vinon oporto, kaj sekve ili sin direktis al Foz do Douro, kie ili vizitis kurantan kurson de la loka kooperativo, kun kies partoprenantoj ili surstrande fotiĝis. La 15an de decembro, naskiĝdaton de Zamenhof, la kursanoj de Foz do Douro vojaĝos Vigon laŭ invito de la grupo Paco kaj Amo, kaj la vizitontaj infanoj estos gastoj de la esperantistoj de tiu galega urbo.
Tiel solidiĝas la interpopola amikeco"[6].

Verdire la vigan vojaĝgrupon konsistigis ne nur esperantistoj sed ankaŭ simpatiantoj, kaj laŭ noto publikigita en Boletín Paco kaj Amo inaŭguris per tiu vojaĝo la kurson 1974-75, kies laborplanon ili zorge preparis[7]. La kontaktoj kaj familiecaj rilatoj kun nordportugaloj enradikiĝis kaj pluis dum la sekvaj jaroj.


Tiu promesita vizito de portanoj al Vigo efektiviĝis en decembro de la sama jaro, okaze de la Zamenhof-tago. Sabaton, la 14an de decembro Paco kaj Amo inaŭguris esperanto-ekspozicion en la Reĝa Salono de la Komerca Rondo kiu etendiĝis ĝis la 19a. Samtage je la 8a vespere la prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio (HEF) Ángel Figuerola Auque prelegis hispanlingve, legante siajn brajlajn notojn pri "Pozicio de Esperanto inter la sociaj inventoj de nia tempo kaj personeco de ĝia kreinto". La abunda publiko varme aplaŭdis. Sekve, S-ro Figuerola Auque transdonis al Camilo Veiga Prego, prezidanto de la Komerca Rondo, diplomon per kiu HEF nomis lin honora membro. Ĉi lasta respondis per kortuŝaj vortoj kaj dankis ĉiujn esperantistojn. La sekvan tagon, dimanĉon la 15an, venis la portugaloj, kvardek du entute, el kiuj dek kvin estis lernantoj de la e-kurso de Foz do Douro. Post vizito de la e-ekspozicio la membroj de Paco kaj Amo montris Vigon al siaj gastoj kaj sekve ĉiuj kunvenis denove en la Komerca Rondo antaŭ ĝenerala publiko. La ĵurnalo kaj Radio Vigo raportis pri la eventoj.

La 10an de decembro 1978 okazis alia renkontiĝo galega-portugala en Vigo, por celebri la Tagon de Zamenhof kaj la 30an datrevenon de la Deklaracio de la Homaj Rajtoj. La programon konsistigis vizito al la instalaĵoj de la sporta palaco kaj du prelegoj: "Zamenhof, apostolo de la paco kaj de la homa frateco. Antaŭ la 30a datreveno de la Deklaracio pri Homaj Rajtoj", fare de Pío Moa Banga, kaj "Esperanto en la universitato", de Antonio Alonso Núñez. Fine okazis bankedo[8]. Por la okazo oni eldonis poŝtkartojn kun la simbolo de la kongreso de 1972 en verdo kaj griza packolombo kun olivarba branĉo, kun la skribaĵo "Reenkontiĝo galaico-portugues" (tiel). Dorsflanke legeblis kvar versoj de La Espero.

Vigla agado en la 1980-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

1983 signis la unuan tradukon de la galega beletro en esperanton: Viveroj, de Castelao, fare de Fernando de Diego surbaze de antaŭtraduko de Antonio Alonso Núñez el Santiago de Compostela. Eldonis la libron la esperanto-kurso de la Instituto por Lingvoj de la Universitato de Santiago de Compostela, gvidita de Antonio Alonso mem, sed nur vigaj organizoj kaj entreprenoj ebligis la financadon de la publikigo, kiel legeblas en la lasta paĝo: Municipa Ŝparkaso de Vigo, Popola Universitato de Vigo, Kultura Societo Komerca kaj Industria de Vigo kaj Esperanto-grupo de Vigo[9]. Tamen la eldono, anstataŭ firmigi la rilatojn inter la galegaj samideanoj, malfermis breĉon inter la viga kaj santiaga polusoj, kiun neniu ŝtopis ĝustatempe. En la sama jaro Antonio Alonso veturis ĉiusemajne por instrui la lingvon en Vigo (en domo Bárcena) dum Julio Bueno kaj aliaj membroj de la viga grupo prelegadis en Radio Vigo, sed ĉiu siaflanke kaj senrilate.

En 1986 Paco kaj Amo reokazigis hispanan kongreson, nome la 46an, (de la 15a ĝis la 20a de julio), kun 193 partoprenintoj. Tiufoje la kongresejo ne povis esti pli luksa: la Kulturcentro de la Municipa Ŝparkaso de Vigo (hodiaŭ Kulturcentro Novacaixagalicia). Oni rebaptis la salonojn per nomoj de omaĝataj esperantistoj, festparoladis Xesús Alonso Montero, universitata profesoro ĉiam defendanta la esperantajn idealojn, kaj prelegis interalie la vigano Jaime Canoa González pri esperantigo de 650 tutmondaj proverboj. Estis ekskurso al O Grove, Sanŝenŝo, insulo A Toxa, ktp[10].

Nomplato de la Esperantostrato de Vigo

La sonĝo de Julio Bueno plenumiĝis la 13an de decembro 1987, post longaj demarŝoj kaj insistaj petoj en la urbodomo, per la inaŭguro de la Esperanto-strato en Vigo preskaŭ ekzakte la tagon de la centjariĝo de la lingvo. La Magistrato alprenis tiun decidon en la kunsido de la 9a de decembro 1986[11]. Temis pri la unua ZEO en Galegio. La solenaĵoj okazis je la 12a horo matene. La municipa muzikensemblo ludis galegajn tradiciajn melodiojn kaj sekve prelegis profesoro Alonso Montero kaj la vicprezidanto de Paco kaj Amo, Pio Moa Banga. Laste intervenis la respondeculino pri kulturo de la magistrato María Xosé Porteiro kaj dum la orkestro ludis la himnojn de Galegio kaj Hispanio (malgraŭ la klopodaj demarŝoj ili ne pretigis la esperantan himnon), ŝi malkovris granitan platon kun la nomo "Rua do esperanto"[12]. La solenaĵon ĉeestis esperantistoj el la tuta Galegio kaj la malnovaj amikoj el norda Portugalio. Post la inaŭguro estis komuna tagmanĝo en restoracio.

Inaŭguro de la Esperanto-strato en Vigo, la 13an de decembro 1987. Maldekstre, en ĉapo, staras S-ro Julio Bueno Cortés, kaj meze kaŭras Prof. Xesús Alonso Montero.

Ses monatojn poste forpasis Julio Bueno Cortés, postlasinte memverkitajn artikolojn plenajn de pacamo kaj frateca sento. La grupa libraro, kiun forte kontribuis Salvador Oliván Hernando (1889-1978), jam antaŭe sidis depone en la biblioteko de la Kultura Societo Komerca kaj Industria, kaj per speciala akordo enlistigitaj ne-membroj de la societo rajtis pruntepreni librojn. Post la morto de S-ro Bueno la vidvino donacis lian personan e-bibliotekon al la societo.

Meze de oktobro de 1988 restartis la e-lecionoj en Paco kaj Amo, gvidite de la tiama prezidanto Pío Moa Banga[13].

La 18an de decembro de la sama jaro Paco kaj Amo festis la Zamenhof-tagon. Je la 11a horo oni prezentis florkronon al la strato (kaj surgluis subtabule per pak-glurubando) kaj translokiĝis al la Sport-urbo de la Komerca Rondo (Kultura Societo Komerca kaj Industria), en Marcosende, eksterurbe en la montaro, kie tagmeze oni inaŭguris ekspozicion pri libroj, broŝuroj kaj afiŝoj, organizitan de la santiagano Antonio Alonso Núñez. Poste oni kunmanĝis samloke.[14].

Malapero de Paco kaj Amo. Lastaj jardekoj[redakti | redakti fonton]

En 1990 ekestis, ĉiuvendrede, senpaga e-kurso en la mezlernejo San Tomé de Freixeiro, kiun instruis Jesus Moinhos.[15].

De tiam dum longa tempo la movada vivo velkis en Vigo, kvankam la esperantistoj plu tenis personajn rilatojn kaj la lingvo neniam silentis. En junio 2005 vigaj kaj nordportugalaj esperantistoj revigligis unu plian fojon la renkontiĝojn galega-portugalajn, tiam en Tui, landlima galega urbo, kaj en ties spegula urbo Valença en Portugalio. Jen kiel Nuno Magalhães rakontis pri la evento en Nia Bulteno, informilo de Portugala Esperanto-Asocio:

"La lasta leciono [de esperanto-kurso okazinta en Oporto kaj gvidita de la franco Fabien Tschudy] estis fakte renkontiĝo inter lernantoj de Oporto kaj de Vigo. La loko: Tui/Valença. Venis kaj lernantoj kaj veteranoj: el Portugalio mi, Alexandra Paz, David Ricardo, Fernando Costa, Carlos Moreira, Noémio Lago de Oliveira kaj Fabien Tschudy; el Galegio António Valén, Suso Moinhos, Xaime Canoa kaj Santiago Estévez.
Antonio nin gvidis tra Tui, tra ĝia malnova parto, el kies parkoj videblas Portugalio. Li organizis tagmanĝon por la esperantistaro. Laŭ portugala premo oni kafumis ĉe la alia flanko de landlimo, en Valença, sub varmega suno. Estis plaĉa kaj agrabla renkontiĝo, espere la unua el pluraj[16]".


Efektive, inter la partoprenantoj estis Antonio Valén, loĝanta en Vigo kaj partoprenanta la lokan samideanaron, kaj Fernando Costa (Fernando Domingues da Costa), por kiu tiu estis unu el la lastaj esperanto-aranĝoj, ĉar li forpasis nur du jarojn poste, en 2007[17]. Memorindas ke Fernando Costa ĉeestis en sia vivo plurajn renkontiĝojn en Vigo, inter kiuj vicis la 46a Hispana Kongreso de 1986 kaj la inaŭguro de la Esperanto-strato.

En januaro 2005 la paĝaro de la Konsilio de la Galega Kulturo intervjuis S-ron Pío Moa Banga, tiam la solan membron de Paco kaj Amo, leĝe ankoraŭ ekzistanta asocio apartenanta al Hispana Esperanto-Federacio. La ĵurnalisto asertis: "En Galegio, cent jarojn post la sciigo de la ekzisto de kolektivoj ĝin [esperanton] defendantaj, esperantistoj estas preskaŭ specio en risko de malapero. Hodiaŭe la tuta brilo de tiu internacia lingvo limiĝas al la sola homo kiu formas, estras kaj konsistigas la vigan e-grupon Paco kaj Amo"[18]. Fakte la grupo jam de longe estis mortinta, kvankam la ceteraj vigaj esperantistoj plu tenis kontakton inter si.

Dum la lerneja jaro 2009-2010 la privata lingvolernejo Linguamanía okazigis paroligan esperanto-atelieron en kafejo kaj en 2010-2011 la lernejo Acume Formación instruis unufoje ĉiusemajne nivelon B1 de esperanto laŭ la Eŭropa Komuna Referenckadro. Ambaŭkaze la instruisto estis Suso Moinhos.

Vigaj esperantistoj aktive partoprenis en la organizado de la 69a Hispana Kongreso en Santiago de Compostela en 2010, kune kun aliaj galegaj samideanoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Xesús Alonso Montero (1984): "Esperanto", en Silverio Cañada (eldonisto), Gran Enciclopedia Gallega, Santiago/Gijón, paĝoj 214-218
  2. -- (1972): Boletín n-ro 189, januaro-februaro 1972, Zaragozo: Hispana Esperanto-Federacio, p. 3
  3. -- (1972): Boletín n-ro 191, majo-junio 1972, Zaragozo: Hispana Esperanto-Federacio
  4. 4,0 4,1 -- (1972): Boletín n-ro 193, septembro-oktobro 1972, Zaragozo: Hispana Esperanto-Federacio
  5. -- (1973): Boletín n-ro 195, januaro-februaro 1973, Zaragozo: Hispana Esperanto-Federacio, p. 8
  6. -- (1974): O Comércio do Porto, Porto, 18an de decembro 1974, ĵurnalo
  7. -- (1974): Boletín n-ro 206, novembro-decembro 1974, Zaragozo: Hispana Esperanto-Federacio, p. 19
  8. -- (1979): Boletín de la Federación Española de Esperanto, n-ro 231-232, januaro-aprilo 1979, Valladolid: Hispana Esperanto-Federacio
  9. Castelao (1983), Viveroj, Santiago de Compostela: Esperanto-kurso de la Instituto por Lingvoj ĉe la Filologia Fakultato, Universitato de Santiago de Compostela, p. 44
  10. Kongreslibro de la 46-a Hispana Kongreso de Esperanto, Vigo 1986
  11. -- (1987): Boletín n-ro 278, januaro-februaro 1987, Zaragozo: Hispana Esperanto-Federacio, p. 5
  12. -- (1987): Atlántico, Vigo, 14an de decembro 1987, ĵurnalo
  13. -- (1988): Faro de Vigo, Vigo, 29an de novembro 1988, ĵurnalo
  14. -- (1988): Faro de Vigo, Vigo, 11an de decembro 1988, ĵurnalo
  15. -- (1990): Faro de Vigo, Vigo, 10an de novembro 1990, ĵurnalo
  16. Magalhães, Nuno (2005): "Postkurse-landlime", en Nia Bulteno, n-ro 88, Lisbono: Portugala Esperanto-Asocio, p. 8
  17. -- (2008) "Forpasis Fernando Costa kaj Domingos Terramoto", en Nia Bulteno, n-ro 90, Lisbono: Portugala Esperanto-Asocio, p. 1
  18. http://www.culturagalega.org/noticia.php?id=5549

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.