Bengala gipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bengala gipo
Bengala gipo
Bengala gipo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Gyps
Specio: G. bengalensis
Gyps bengalensis
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Bengala gipoBengala vulturo (Gyps bengalensis) estas granda taga rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdojn kiel milvoj, agloj, cirkuoj kaj akcipitroj, el kiuj gipoj estas sufiĉe malsimilaj, sed ne tiom disde aliaj similaj rabobirdoj, nome malnovmondaj vulturoj. Tiu specio estas proksime rilata al la eŭropa Gipo (Gyps fulvus). Iam oni supozis, ke ĝi estas pli proksima al la Blankadorsa gipo kaj estis konata kiel Orienta blankadorsa gipo. La specio ekzistis en grandaj nombroj, en Suda kaj Sudorienta Azio ĝis la 1990-aj jaroj, sed poste malpliiĝis rapide laŭ nombroj ekde tiam.[1] En 1985 tiu specio estis priskribata kiel "eble la plej abunda granda rabobirdo de la mondo"[2] kaj ofte konsiderata problemo sed ĝi estas nune rara.[3]

Tiu vulturo konstruas sian neston en altaj arboj ofte ĉe homaj setlejoj en norda kaj centra Barato, Pakistano, Nepalo, kaj sudorienta Azio. La ino demetas ununuran ovon. Birdoj formas ripozajn koloniojn. La populacio estas ĉefe de loĝantaj birdoj.

Bengala vulturo (Gyps bengalensis)
Bengala vulturo (Gyps bengalensis)
Bengala vulturo (Gyps bengalensis)

Kiel ĉe aliaj vulturoj, ankaŭ tiu ĉi estas kadavromanĝanta, kiu manĝas ĉefe el kadavraĵoj de mortintaj animaloj kiujn ĝi trovas per alta ŝvebado super termikoj kaj rigardante aliajn kadavromanĝantojn. Ĝi ofte moviĝas laŭ aroj. Iam ĝi estis la plej multnombra el la vulturoj de Barato.[4]

Ene de la bone konfirmita klado de la genro Gyps kio inkludas populaciojn de Azio, Afriko kaj Eŭropo, oni determinis, ke tiu specio estas baza kaj la aliaj specioj estus pli ĵusaj en siaj specidiverĝo.[5][6]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Subflugila bildo de plenkreskulo.

La Bengala gipo estas tipa vulturo, kun senplumaj kapo kaj kolo, tre larĝaj flugiloj kaj mallongaj vostoplumoj. Ĝi estas multe pli malgranda ol la eŭropa gipo. Ĝi havas blankan kolumon (plumtufon). La blankecaj dorso, pugo kaj subflugilaj kovriloj de plenkreskulo kontrastas kun la resta malhela plumaro. La korpo estas nigreca kaj la duarangaj estas arĝentogrizaj. La kapo estas nuanca al rozkolora kaj la beko estas arĝentogriza kun malhelaj vaksaĵoj. La naztruoj estas fendecaj. Junuloj estas tre malhelaj kaj nur post 4 aŭ 5 jaroj ili akiras plumaron de plenkreskulo. Dumfluge plenkreskulo montras malhelan flugilbordon kaj havas blankan flugillinion en subflugiloj. La subvostaj kovriloj estas nigraj.[7]

Tiu estas la plej malgranda el la vulturoj de la genro Gyps, sed ĝi estas ankoraŭ tre granda birdo. Ĝi pezas 3.5-7.5 kg, estas 75 – 93 cm longa,[8] kaj havas enverguron de 1.92 – 2.6 m.[9][10]

Kutimaro kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj estas kutime neaktivaj ĝis la matena suno varmiĝas la aeron per sufiĉa termiko kiu eltenu ties ŝvebadon. Ili cirklas kaj ascendas en altitudo kaj ariĝas al glitomovo per ŝanĝoj de termikoj. Grandaj nombroj estis iam videblaj en la matenaj ĉieloj super hindaj urboj.[11]

Kiam oni trovas manĝon, ili rapide descendas kaj manĝas vorege, kaj poste ripozos sur proksimaj arboj; oni konas ke foje descendas eĉ post malhelo por manĝi kadavraĵon. Kiam ili manĝas kadavraĵojn ili estas dominataj de la Ruĝkapa vulturo, Sarcogyps calvus.[12] Tuta bovo estis tutpurigita de aro de vulturoj en ĉirkaŭ 20 minutoj.[13] En arbaroj la vido de ties ŝvebo estis ofte indiko de tigropredo.[14][15] Ili povas engluti ankaŭ ostopecojn.[16] Kiam akvo disponeblas tiuj birdoj baniĝas regule kaj ankaŭ trinkas akvon.[17]

Allan Octavian Hume notis baze sur observado de "centoj de nestoj" ke ili ĉiam nestumas en grandaj arboj ĉe loĝejoj eĉ kiam estis konvenaj klifoj najbare. La preferataj nestarboj estis Ficus benghalensis, Ficus religiosa, Terminalia arjuna kaj Azadirachta indica. La ĉefa reprodukta sezono estas novembro al marto; ovodemetado okazas ĉefe en januaro. Nestoj estas kutime en grupoj kaj izolataj nestoj tendencas esti de pli junaj birdoj. Solecaj nestoj estas neniam uzataj regule kaj estas foje reuzataj de la Ruĝkapa vulturo kaj de grandaj gufoj kiaj la Hindia gufo. Nestoj estas kutime preskaŭ 3-futaj diametre kaj duonfutaj dike. Antaŭ ovodemeto la nesto estas kovrataj per verdaj folioj. La ino demetas ununuran ovon kiu estas blanka kun bluecverda nuanco. Oni informis, ke inoj detruas la neston kaze de ovoperdo. Ili estas kutime silentemaj sed elsendas fajfajn kaj rorajn sonojn ĉe nesto aŭ dum kverelado pro manĝado.[18]

La arboj sur kiuj ili regule ripozas estas ofte farbitaj je blanko pro ties fekaĵoj kaj tiu acideco ofte mortigas la arbojn. Tio malbonvenigas ilin ĉe fruktoĝardenoj kaj arboplantejoj.[19]

Oni notis strangan kazon de birdo kaptata en la buŝon de mortanta bovido.[20] Oni izoligis bakteriojn de genro Mycoplasma el histoj el la birdo.[21] Oni kolektis ankaŭ pedikojn el subordo Mallophaga kaj genroj kiaj Falcolipeurus kaj specioj kiaj Colpocephalum turbinatum[22] el tiu specio.[23] Oni kolektis en grandaj nombroj iksodojn kiaj Argas (Persicargas) abdussalami el la ripozarboj de tiuj vulturoj en Pakistano.[24] Specimeno en kaptiveco vivis almenaŭ 12 jarojn.[25]

Oni vidis ekzemplerojn de Grandbeka korvo stxelante manĝon alportatan de plenkreskulo kaj vomatan al junulo.[26] Ili povas ankaŭ manĝi mortintajn vulturojn de sia propra specio[27] dum la Kadavrogrifo estis konstatita manĝanta idojn de mortinta vulturo.[28]

Statuso kaj malpliiĝo[redakti | redakti fonton]

En Hinda subkontinento[redakti | redakti fonton]

Tiu orientalisa specio estis tre komuna, ĉefe en la Gangaj ebenaĵoj de Barato kaj ofte vidataj nestumantaj en avenuarboj de grandaj urboj de la regiono. Hugh Whistler notis ekzemple en sia gvidilo al barataj birdoj ke ĝi "estas la plej komuna el ĉiuj vulturoj de Barato, kaj devas esti familiara al tiuj kiuj vizitis la Silentoturojn de Mumbajo."[29] T. C. Jerdon notis, ke "[T]iu estas la plej komuna vulturo de Barato, kaj troviĝas en enormaj nombroj ĉie en la lando, ... Ĉe Kalkato videblas sidanta sur la ŝvela kadavro de ia hinduo flosanta aŭ ĉe la tajdo havante apertajn flugilojn atendante ties preparon..."[30] Antaŭ la 1990-aj jaroj ili videblis kiel ĝeno, ĉefe por aernavigado ĉar ili ofte implikiĝis en birdofrapoj.[31][32] En 1990 la specio jam iĝis rara en Andra Pradeŝo en la distriktoj Guntur kaj Prakaŝam. La ĉasado de birdoj por viando fare de la Bandolaoj estis atribuata kiel kialo. Ciklono en la regiono dum 1990 rezultis en nombraj mortoj de brutaro kaj ne trovixgis vulturoj ĉe la kadavraĵoj.[33]

Tiu specio, same kiel la Hindia kaj la Fajnbeka gipoj suferis je 99 % de populacimalpliiĝo en Barato[34] kaj najbaraj landoj[35] ekde komenco de la 1990-aj jaroj. Tiu malpliiĝo amplekse atribuiĝis al venenado pro diklofenako, kiu estas uzata kiel veterinara nesteroida kontraŭsvela medikamento (NSAID), kio lasas restojn en bredobrutaj kadavraĵoj kiuj siavice estas manĝataj de la birdoj.[36] Diklofenako estas ankaŭ mortiga je malaltaj dozoj al aliaj specioj de la genro Gyps.[37][38] Ankaŭ aliaj NSAIDoj estas venenaj, kaj al Gyps kaj al aliaj birdoj kiaj cikonioj.[39] Organokloraj pesticidoj troviĝis el montroj de ovoj kaj histoj el Barato varie en koncentroj el 0.002 μg/g de DDE ĉe muskoloj de vulturo el Mudumalai al 7.30 μg/g en hepateroj el vulturoj de Delhi. Dieldrino variis el 0.003 al 0.015 μg/g. Tiuj pesticidoniveloj tamen ŝajne ne efikis al malpliiĝo.[40] Aliaj hipotezoj estis ke ili suferis pro birda malario, kiel ekzemple okazis ĉe formortoj de birdoj en Havajo.[41]

Oni konstatis birdojn montrante sintenojn kun falantaj koloj kaj tio estis konsiderata simptomo de pesticida venenado,[42] sed kelkaj studoj sugestis, ke tio povas esti termoregula reago ĉar tiu sinteno videblas ĉefe dum varma vetero.[43]

Oni sugestis, ke kazoj de rabio pliiĝis en Barato pro la vultura malpliiĝo.[44]

En Sudorienta Azio[redakti | redakti fonton]

En Sudorienta Azio la preskaŭtotala malapero de tiu specio estis antaŭa al la nuna diklofenaka krizo, kaj eble rezultis el malpliiĝo de la grandaj naturaj hufulaj populacioj kaj plibonigo de administrado de mortinta brutaro kio rezultis en manko de disponeblaj kadavraĵoj por vulturoj.[45]

Konservado[redakti | redakti fonton]

Nune nur la populacioj de Kamboĝo kaj Birmo estas stabilaj.[46] Oni sugestis, ke Meloxicam (alia NSAID) kiel veterinara surogato kiu estas nedamaĝa al vulturoj povus helpi al rekupero.[47] Okazis kampanjoj por malpermesi la uzadon de diklofenako en veterinara praktiko en kelkaj sudaziaj landoj.[48]

Konservopolitiko konsideris reenmeton, kaptivbredajn programojn kaj homan manĝigadon aŭ "vulturajn manĝejojn".[49] Du vulturidoj, ŝajne la unuaj kaptivbredataj Bengalaj gipoj, eloviĝis januare de 2007, ĉe Pinjore. Tamen ili mortiĝis post kelkaj semajnoj, ŝajne ĉar ties gepatroj estis neesperta paro reproduktanta la unuan fojon – komuna okazaĵo ĉe rabobirdoj.[50]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 10.1016/S0006-3207(02)00164-7 Catastrophic collapse of Indian white-backed Gyps bengalensis and long-billed Gyps indicus vulture populations, 2003, Prakash, V. Biological Conservation, 109, 3, paĝoj 381–390.
  2. White-rumped Vulture (Gyps bengalensis) — BirdLife species factsheet, BirdLife International, BirdLife.org http://www.birdlife.org/datazone/speciesfactsheet.php?id=3374 Arkivigite je 2012-10-15 per la retarkivo Wayback Machine 2011-06-01.
  3. New nestlings bring cautious hope for Asia's Threatened vultures, 2009-06-08, BirdLife International, BirdLife.org, http://www.birdlife.org/news/news/2009/08/vulture_success.html Arkivigite je 2012-10-13 per la retarkivo Wayback Machine 2011-06-01
  4. Rasmussen, Pamela C., Anderton, J. C., 2005, Birds of South Asia: The Ripley Guide. Volume 2, paĝoj 89–90, Smithsonian Institution and Lynx Edicions, harv.
  5. doi 10.1186/1471-2148-6-65, 2006, Johnson, Jeff A, Lerner, Heather RL, Rasmussen, Pamela C, Mindell, David P, BMC Evolutionary Biology, vol 6, paĝo 65.
  6. doi 10.1098/rstb.1995.0150, Evolutionary History of New and Old World Vultures Inferred from Nucleotide Sequences of the Mitochondrial Cytochrome b Gene, 1995, Seibold, I., Helbig, A. J., Philosophical Transactions of the Royal Society B: Biological Sciences, vol 350, 1332, paĝoj 163–178, 8577858.
  7. Rasmussen, Pamela C., Anderton, J. C., 2005, Birds of South Asia: The Ripley Guide. Volume 2, paĝoj 89–90, Smithsonian Institution and Lynx Edicions, harv.
  8. Rasmussen, Pamela C., Anderton, J. C., 2005, Birds of South Asia: The Ripley Guide. Volume 2, paĝoj 89–90, Smithsonian Institution and Lynx Edicions, harv.
  9. Hume, Allan Octavian, 1896, My Scrap Book or rough notes on Indian Ornithology, paĝoj 26–31, Baptist Mission Press, Calcutta, http://www.archive.org/details/myscrapbookorrou00hume 2011-06-01.
  10. Raptors of the World de Ferguson-Lees, Christie, Franklin, Mead & Burton. Houghton Mifflin (2001), ISBN 0-618-12762-3
  11. Cunningham, David Douglas, 1903, Some Indian friends and acquaintances, paĝo 238, J Murray, London, http://www.archive.org/details/someindianfriend00cunnrich 2011-06-01.
  12. Morris, R. C., 1934, Death of an Elephant Elephas maximus Linn. while calving, J. Bombay Nat. Hist. Soc., vol 37, 3, paĝo 722.
  13. Ali, Sálim, Ripley, Sidney Dillon, 1978, Handbook of the birds of India and Pakistan, Volume 1, paĝoj 307–310, Oxford University Press, isbn = 978-0-195-62063-4, harv.
  14. Gough, W., 1936, Vultures feeding at night, J. Bombay Nat. Hist. Soc., vol 38, 3, paĝo 624.
  15. Morris, R. C., 1935, Vultures feeding at night, J. Bombay Nat. Hist. Soc., vol 38, 1, paĝo 190.
  16. Grubh, R. B., 1973, Calcium intake in vultures of the genus Gyps, J. Bombay Nat. Hist. Soc., vol 70, 1, paĝoj 199–200.
  17. Ali, Sálim, Ripley, Sidney Dillon, 1978, Handbook of the birds of India and Pakistan, Volume 1, paĝoj 307–310, Oxford University Press, isbn = 978-0-195-62063-4, harv.
  18. Hume, Allan Octavian, 1896, My Scrap Book or rough notes on Indian Ornithology, paĝoj 26–31, Baptist Mission Press, Calcutta, http://www.archive.org/details/myscrapbookorrou00hume 2011-06-01.
  19. Ali, Sálim, Ripley, Sidney Dillon, 1978, Handbook of the birds of India and Pakistan, Volume 1, paĝoj 307–310, Oxford University Press, isbn = 978-0-195-62063-4, harv.
  20. Greenwood, J. A. C., 1938, Strange accident to a Vulture, J. Bombay Nat. Hist. Soc., vol 40, 2, paĝo 330.
  21. doi 10.1128/JCM.42.12.5909-5912.2004 Identification of a Novel Mycoplasma Species from an Oriental White-Backed Vulture (Gyps bengalensis), 2004, Oaks, J. L., Donahoe, S. L., Rurangirwa, F. R., Rideout, B. A., Gilbert, M., Virani, M. Z., Journal of Clinical Microbiology, vol 42, 12, paĝoj 5909–5912, pmid 15583338, pmc 535302.
  22. Price, R. D., Emerson, K.C., 1966, New synonymies within the bird lice (Mallophaga), J. Kansas. Ent. Soc., vol 39, 3, paĝoj 430–433, http://www.phthiraptera.org/Publications/0999.pdf
  23. doi 10.1111/j.1365-3113.1964.tb01599.x Mallophaga from birds of the Indian subregion. Part VI Falcolipeurus Bedford*, 2009, Tandan, B. K., Proceedings of the Royal Entomological Society of London. Series B, Taxonomy, vol 33, 11–12, paĝoj 173–180.
  24. pmid 5834930, 1965, Hoogstraal, H, McCarthy, VC, The subgenus Persicargas (Ixodoidea, Argasidae, Argas). 2. A. (P.) abdussalami, new species, associated with wild birds on trees and buildings near Lahore, Pakistan, vol 58, 5, paĝoj 756–62, Annals of the Entomological Society of America.
  25. Stott, Ken, Jr., 1948, Notes on the longevity of captive birds, Auk, vol 65, 3, paĝoj 402–405, http://elibrary.unm.edu/sora/Auk/v065n03/p0402-p0405.pdf Arkivigite je 2012-08-05 per la retarkivo Wayback Machine
  26. McCann, Charles, 1937, Curious behaviour of the Jungle Crow (Corvus macrorhynchus) and the White-backed Vulture (Gyps bengalensis), J. Bombay Nat. Hist. Soc., vol 39, 4, paĝo 864.
  27. Rana, G., Prakash, V., 2003, Cannibalism in Indian White-backed Vulture Gyps bengalensis in Keoladeo National Park, Bharatpur, Rajasthan, J. Bombay Nat. Hist. Soc., vol 100, 1, paĝoj 116–117.
  28. Prakash, Vibhu, 1988, Indian Scavenger Vulture (Neophron percnopterus ginginianus) feeding on a dead White-backed Vulture (Gyps bengalensis), J. Bombay Nat. Hist. Soc., vol 85, 3, paĝoj 614–615.
  29. Whistler, Hugh, 1949, Popular Handbook of Indian Birds, paĝoj 354–356, Gurney & Jackson, London, isbn = 1406745766 http://www.archive.org/details/popularhandbooko033226mbp harv
  30. Jerdon, T. C., 1862, The Birds of India. Volume 1, Military Orphan Press, paĝo 11 http://www.archive.org/details/birdsofindiabein01jerd 2011-06-01.
  31. Satheesan SM. (1994) “The more serious vulture hits to military aircraft in India between 1980 and 1994.”, Bird Strikes Committee Europe, Conference proceedings (pdf), BSCE, Vienna.
  32. Singh, R B (1999) Ecological strategy to prevent vulture menace to aircraft in India. Defence Science Journal 49(2):117-121 PDF[rompita ligilo]
  33. Satheesan, SM & Manjula Satheesan. (2000) “Serious vulture-hits to aircraft over the world”, International Bird Strike Committee IBSC25/WP-SA3. IBSC, Amsterdam.
  34. V. Prakash, R.E. Green, D.J. Pain, S.P. Ranade, S. Saravanan, N. Prakash, R. Venkitachalam, R. Cuthbert, A.R. Rahmani, & A.A. Cunningham (2007). “Recent changes in populations of resident Gyps vultures in India”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. (pdf) 104 (2), p. 129–135.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-15. Alirita 2011-11-05.
  35. (2005) “Population status and breeding ecology of White-rumped Vulture Gyps bengalensis in Rampur Valley, Nepal”, Forktail (pdf) 21, p. 87–91. 
  36. doi 10.1111/j.0021-8901.2004.00954.x Diclofenac poisoning as a cause of vulture population declines across the Indian subcontinent, 2004, Green, Rhys E., Newton, IAN, Shultz, Susanne, Cunningham, Andrew A., Gilbert, Martin, Pain, Deborah J., Prakash, Vibhu, Journal of Applied Ecology, vol 41, 5, paĝoj 793–800.
  37. doi 10.1098/rsbl.2005.0425 Toxicity of diclofenac to Gyps vultures, 2006, Swan, G. E, Cuthbert, R., Quevedo, M., Green, R. E, Pain, D. J, Bartels, P., Cunningham, A. A, Duncan, N., Meharg, A. A, Biology Letters, vol 2, 2, paĝoj 279–282, pmid 17148382, pmc 1618889.
  38. Meteyer, Carol Uphoff, Rideout, Bruce A., Gilbert, Martin, Shivaprasad, H. L., Oaks, J. Lindsay (2005). “Pathology and proposed pathophysiology of diclofenac poisoning in free-living and experimentally exposed oriental white-backed vultures (Gyps bengalensis)”, J. Wild. Dis. 41, p. 707–716. 
  39. doi 10.1098/rsbl.2006.0554 NSAIDs and scavenging birds: potential impacts beyond Asia's critically endangered vultures, 2007, Cuthbert, R., Parry-Jones, J., Green, R. E, Pain, D. J, Biology Letters, vol 3, paĝoj 91–94.
  40. doi 10.1007/s00128-008-9529-z Persistent Organochlorine Pesticide Residues in Tissues and Eggs of White-Backed Vulture, Gyps bengalensis from Different Locations in India, 2008, Muralidharan, S., Dhananjayan, V., Risebrough, Robert, Prakash, V., Jayakumar, R., Bloom, Peter H., Bulletin of Environmental Contamination and Toxicology, vol 81, 6, paĝoj 561–565, pmid 18806909.
  41. Ajay Poharkar, P. Anuradha Reddy, Vilas A. Gadge, Sunil Kolte, Nitin Kurkure and Sisinthy Shivaj (2009). “Is malaria the cause for decline in the wild population of the Indian White-backed vulture (Gyps bengalensis)?”, Current Science (pdf) 96 (4), p. 553. 
  42. doi 10.1016/S0006-3207(02)00164-7 Catastrophic collapse of Indian white-backed Gyps bengalensis and long-billed Gyps indicus vulture populations, 2003, Prakash, V, Biological Conservation, vol 109, 3, paĝoj 381–390.
  43. doi 10.3356/0892-1016(2007)41[35:NPIOWV]2.0.CO;2 issn 0892-1016, 2007, vol 41, paĝo 35 Neck-drooping Posture in Oriental White-Backed Vultures (Gyps bengalensis): An Unsuccessful Predictor of Mortality and Its Probable Role in Thermoregulation, Gilber, Martin, Watson, Richard T., Virani, Munir Z., Oaks, J. Lindsay, Ahmed, Shakeel, Chaudhry, Muhammad Jamshed Iqbal, Arshad, Muhammad, Mahmood, Shahid, Ali, Ahmad, Journal of Raptor Research.
  44. doi 10.1016/j.ecolecon.2008.04.020 Counting the cost of vulture decline—An appraisal of the human health and other benefits of vultures in India, 2008, Markandya, Anil, Taylor, Tim, Longo, Alberto, Murty, M.N., Murty, S., Dhavala, K., Ecological Economics, vol 67, 2, paĝoj 194–204.
  45. White-rumped Vulture (Gyps bengalensis) — BirdLife species factsheet, BirdLife International, BirdLife.org http://www.birdlife.org/datazone/speciesfactsheet.php?id=3374 Arkivigite je 2012-10-15 per la retarkivo Wayback Machine 2011-06-01.
  46. White-rumped Vulture (Gyps bengalensis) — BirdLife species factsheet, BirdLife International, BirdLife.org http://www.birdlife.org/datazone/speciesfactsheet.php?id=3374 Arkivigite je 2012-10-15 per la retarkivo Wayback Machine 2011-06-01.
  47. doi 10.1371/journal.pbio.0040066 Removing the Threat of Diclofenac to Critically Endangered Asian Vultures, 2006, Swan, Gerry, Naidoo, Vinasan, Cuthbert, Richard, Green, Rhys E., Pain, Deborah J., Swarup, Devendra, Prakash, Vibhu, Taggart, Mark, Bekker, Lizette, PLoS Biology, vol 4, 3, paĝo e66, pmid 16435886, pmc 1351921.
  48. Local increase in vultures thanks to diclofenac campaign in Nepal 2008-11-01, BirdLife International http://www.birdlife.org/news/news/2008/01/nepal_vultures.html Arkivigite je 2012-01-28 per la retarkivo Wayback Machine 2011-06-01, Hem Sagar Baral (BCN), Chris Bowden (RSPB), Richard Cuthbert (RSPB), Dev Ghimire (BCN).
  49. doi 10.1017/S0959270906000621 Vulture restaurants and their role in reducing diclofenac exposure in Asian vultures, 2007, Gilbert, Martin, Watson, Richard T., Ahmed, Shakeel, Asim, Muhammad, Johnson, Jeff A., Bird Conservation International, vol 17, |paĝo 63.
  50. Reuters, 2007-02-23, First Captive-Bred Asian Vulture Chicks Die, planetark.com http://www.planetark.com/dailynewsstory.cfm/newsid/40468/story.htm 2011-06-01

Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "IUCNredlist" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "BirdLife-factsheet" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "BirdLife-vulture_success" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "RasmussenAnderton2005" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "Hume1896" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "JohnsonLernerRasmussenMindell2006" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "PrakashPainCunningham2003" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "SeiboldHelbig1995" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "Cunningham1903" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "Morris1934" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "AliRipley1978" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "Gough1936" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "Morris1935" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "Grubh1973" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "Greenwood1938" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "Oaks-etal2004" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "PriceEmerson1966" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "Tandan1964" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "HoogstraalMcCarthy1965" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "Stott1948" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "McCann1937" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "RanaPrakash2003" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "Prakash1988" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "Whistler1949" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "Jerdon1862" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "GreenNewtonShultz-etal2004" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "SwanCuthbert-etal2006" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "CuthbertParry-JonesGreenPain" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "Muralidharan-etal2008" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "GilbertWatsonVirani-etal2007" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "Markandya-etal2008" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "SwanNaidoo-etal2006" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "BirdLife-nepal_vultures" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "GilbertWatsonAhmed-etal2007" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2

Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "Reuters-2007-02-23" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2

Aliaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Ahmad, S. 2004. Time activity budget of Oriental White-backed Vulture (Gyps bengalensis) in Punjab, Pakistan. M. Phil. thesis, Bahauddin Zakariya University, Multan, Pakistan.
  • Grubh, R. B. 1974. The ecology and behaviour of vultures in Gir Forest. Ph.D. dissertation, University of Bombay, Bombay, India.
  • Grubh, R. B. 1988. A comparative study of the ecology and distribution of the Indian White-backed Vulture (Gyps bengalensis) and the Long-billed Vulture (G. indicus) in the Indian region. Pages 2763-2767 in Acta 19 Congressus Internationalis Ornithologici. Volume 2. Ottawa, Canada 22–29 June 1986 (H. Ouellet, Ed.). University of Ottawa Press, Ottawa, Ontario.
  • Eck, S. 1981. [Thanatose beim Bengalgeier (Gyps bengalensis)]. Ornithologische Jahresberichte des Museums Heineanum 5-6:71-73.
  • Naidoo, Vinasan 2008. Diclofenac in Gyps vultures : a molecular mechanism of toxicity. Ph.D. Thesis, University of Pretoria. Fulltext (Includes old photos showing their numbers)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]