Ekvacio de Lewin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ekvacio de Lewin aŭ la Lewina Ekvacio, B = ƒ(P,E), estas psikologia ekvacio de konduto evoluigita fare de Kurt Lewin. Ĝi deklaras ke konduto estas funkcio de la persono kaj ilia medio. La ekvacio estas la plej konata formulo de la psikologo en socia psikologio, de kiu Lewin estis moderna pioniro. Kiam unue prezentita en la libro de Lewin Principles of Topological Psychology (Principoj de Topologia Psikologio), publikigita en 1936, ĝi kontraŭdiris plej popularajn teoriojn per tio ke ĝi donis gravecon al la momenta situacio de persono en komprenado de lia aŭ ŝia konduto, prefere ol fidi tute je la pasinteco.