Kolombejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kolombejo

Kolombejokolombodomo estas konstruaĵolokalo, kiu estas specife konstruita kun etaj niĉoj por la kolombojleterkolomboj sur la tegmento aŭ en la mansardo de la domo.

La materialoj el kiaj ĝi estas konstruita samkiel ĝia strukturo, varias en multaj landoj.

La moderna kolombejo estas malproksima heredanto de la roma colombarium, sed tiu termino uzeblas ankaŭ kaj ĉefe por aludi al tombejoj kie oni konservis la cindrojn aŭ ostojn de mortintoj en malgrandaj ujoj kiuj estis lokigitaj en malgrandaj muraj niĉoj similaj al tiuj por kolombonestoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La bredado de la kolomboj estis kutimo jam ĉe asirianoj, fenicoj, kaj en antikva Grekujo. Ĝi iĝis hobio en Romio.

Roma colombarium de la 3a jarcento en la maŭzoleo de Mazor en Izraelo

Varono, Kolumelo kaj Plinio la Maljuna skribis verkojn pri la bredado de kolomboj kaj pri la konstruado de kolumbejoj. La romia colombarium, ĝenerale ronda, estis interne kovrita per blanka pulvoro de marmoro.