Kategorio (filozofio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kategorioj, latine Categoriae, siavice el la greka Κατηγορίαι (= Katēgoriai) kaj el la rilata kultura kunteksto en kiu oni ekuzis la vorton en filozofia kunteksto. Ĝis tiam, fakte, verbo “κατηγορέιν” (katẽgoréin) signifis imputi, akuzi en la onia parolado aŭ tiu juĝeja. [1]

Aristotelaj kategorioj[redakti | redakti fonton]

En la okcidenta filozofio estas la Pitagoranoj la unuaj proponantoj de tavolo de kategorioj, kiuj tamen koncernis nur kelkajn aspektojn de la estaĵo. La problemo filozofie scienciĝis kun Aristotelo.

Laŭ Aristotelo la kategorioj estas aroj aŭ ĝenroj kiuj kolektas ĉiujn propraĵojn ‘predikeblajn’ (direblajn) pri la esto. Ili estas “predikoj” (anoncoj, aplikaĵoj) kiuj rilatas al la esencaj, kaj do neŝanĝeblaj, aŭ neesencaj, do akcidentaj kaj ŝanĝeblaj, kvalitoj de la objekto (primaraj kaj sekundaraj kvalitoj)[2]

La kategorioj estas dek: Substanco, Kvalito, Kvanto, Rilato, Loko, Tempo, Situo, Posedo, Aktiveco, Pasio.

En ĉiu el ili io estas la “predikanteco”, dum alio la “predikebleco”, nome la maniero “prediki” ion pri io.

Ĉiuj elementoj kaj aspektoj de la realo enkadreblas en tiuj kategorioj. Ne eblas trovi ion novan ekstere de ili.

Sekvas ke la kategorioj de Aristotelo havas objektivan valoron, ĉar ili referencas al estaĵoj konkretaj. Niaj juĝoj ilin uzas ne nur laŭ rilato pure logika kiel en silogismo, sed ankaŭ ilin kunigante danke al la intuicia kapablo kapti la efektive ekzistantajn rilatojn inter la realaj objektoj. Sed, krom tio, al unuopa kategorio aludas ero de tiuj semantikaj konstruoj de la parolpartoj kiuj tuŝas la realan mondon: ekzemple, nomosubstantivo enkadriĝas en la kategorio “substanco”, la kvalifikaj adjektivoj en tiu de en “kvalito”, tiuj sendifinitaj en “kvanto” ktp.[3]

La aristotela doktrino de la kategorioj sin proponis ripari la nedeterminitecon per kiu Parmenido, de la elaja skolo, estis formulinta la veron de la esto ĝin, tamen, lasante senpredika (senkaraktera): Parmenido estis deklarinta ke la Esto “estas”, kaj ne povas ne esti, sed li ne diris kio ĝi estas. Rezultis, tial, vaporiĝanta koncepto, kiu riskis konfuziĝi kun la ne-esto. Tial Aristotelo celas montri ke la esto estas determinita en multego de atribuoj, kaj do ĝi estas multefaceta spite de sia unueco.

Kontraŭ Platono, krome, kiu rekondukis la fundamentojn de la esto al logikaj formoj idealaj, Aristotelo asertas la neceson de la distingo de la konceptoj logikaj el tiuj empiriaj.

Kategorioj ĉe skolastikismo[redakti | redakti fonton]

Skolastikuloj alprofundiĝas en la studo pri la kategorioj kiujn ili pliprecizigas ofte kun apartaj specifaĵoj ĉar oni jam scias ke nenio estas senkategoria. Tomaso de Akvino ilin pritraktas diversloke, precipe en Metaph., IX, nn. 891-92. Skolastikaj teologoj utiligas konceptojn devenantajn el la sistemo de kategorioj por enkadrigi teologiajn elementojn kiel en la Eŭkaristio kie oni vidas la akcidencojn dum la substanco estas malsama ol tiu atendata.

Ĉe modernuloj Hobbes kaj Galilejo, Kartezio ktp la atento transiras precipe sur la kategorio “kvalito”: la kvalitoj estas distingitaj en “primaraj kaj sekundaraj”, kiuj havas malsaman gravan influon en la fizika kaj metafizika deduktoj de la pensado.

Kategorioj de la filozofio de Kant[redakti | redakti fonton]

Startinte el la distingo inter la plano objektiva kaj semantika, kiu ne estis markita de Aristotelo, kiu tamen, ne scius kvanton atribui al la unua kaj kvanton al la dua, Immanuel Kant allasas ke la juĝo, necesa fonto de ĉiu objektiva parolo, staras multfacetaj aktivecoj, kiuj naskiĝas el la aplikado de diversaj kategorioj aŭ puraj konceptoj, pere de kiuj la intelekto kunigas la multflankajn datenojn devenantajn el la sensa intuicio.[4]

Tiaj konceptoj, tamen, estas transcendaj, tio estas bezonantaj je starigaj datenoj por aktiviĝi, sen kiuj ili estus malplenaj: okazas per la sensaj organoj ke objekto ĝuste estas “donita” al ni, fariĝante fenomeno, kiu poste pere de la kategorioj estas “pensita”.

Malsame ol Aristotelo, laŭ kiu la kategorioj apartenas al ontologia realo de al esto, la Kantaj kategorioj apartenas al la intelekto: ili, do, agadas kiel aprioraj funkcioj, aŭ manieroj de funkciado de nia penso kiuj enkadras la realon laŭ siaj antaŭkonstituitaj skemoj. Ili ne aplikiĝas al la noumeno (realo en si mem), sed nur al la fenomeno.

La diversaj juĝoj pri la realo kiujn ni formas, laŭ tradicia klasado, kunigeblas sub kvar grupoj, enhavantaj po tri momentojn:

  1. kvanto de la juĝoj: universalaj, partikularaj, specialaj
  2. kvalito: asertaj, negativaj, nedifinitaj
  3. rilato: kategoriaj, hipotezaj, disigaj
  4. modo: problemaj, asertantaj, memevidentaj.

Ĉiu el tiuj juĝoj rezultas el la aplikado de rilata kategorio. Kun la “transcenda emfazo” eblas ilin ekstendi laŭ dekdu kategorioj: unueco, plureco, realo, negado, limigo, inerteco kaj konsisto, kaŭzo kaj efiko, reciprokeco, ebleco kaj neebleco, ekzisto kaj neekzisto, neceso kaj kontingenteco.

Kiel laŭ Aristotelo la kategorioj bezonas juĝon por esti aplikataj, same laŭ Kant ili bezonas iun superan aktivon, nome aganta penso, por ekzerci sian funkcion unuigantan la multflankon. La kategorioj estas la facetaro de prismo difinita penso, estas la agoj unuigantaj, sed ne jam “agantaj”, nome nur “laŭeblece” aktiveblaj.

Ĉi-punkte plonĝe alfaciĝas la problemo de la “dedukto” de la kategorioj, tio estas de la maniero per kiu pravigi la uzon kiun oni faras pri ili: ĉu respektas la veron, ekzemple, atribui malsamajn kategoriojn al la sama objekto? Temas pri problemo alfrontita ĉe Kant por kapti la principon unuigantan ĉiujn kategoriojn. Tiu principo, diros Kant, estas la “mi pensas” aŭ la Apercepto transcenda priskribita en la “Kritiko de la Pura Racio”

Kategorioj post Kant[redakti | redakti fonton]

Kant estos akuzita pri fermiĝo en subjektivismo senelira, ĉar liaj kategorioj ne utilas por koni la realon kiel ĝi estas, sed kiel ĝi al ni aperas.

En Fichte ili rolas alimaniere: dum en Kant ili celis unuigi la multfaceton, laŭ Fichte ili celas inverse multigi la unuecon ĝis produktado de la “ne-mi”, kio okazas nivele de la nekonscio. "Pensi estas krei", sed nur nivele de la intelekta intuicio[5]

En Hegelo, male, estas la logiko mem kiu fariĝas kreanta. La kategorioj, kiuj en Kant estis nur “formalaj” nun fariĝas “formo kaj substanco”, logikaj-ontologiaj, determino de la “Ideo” antaŭeniranta: objekto ekzistas nur en la mezuro de ĝia racieco.

En Nietzsche fine (por tiu artikolo), la kategorioj fariĝas la rezulto de la evoluo de la raso: ilia efiko devenus ne el ilia kapablo respeguli la realon sed el ilia utiligo por favori la homan supervivon. (Nietzsche, en Frammenti postumi, 14[105], 1888-1889, Adelphi).</ref>

Postaj ideismoj plue fleksas la kategoriojn ĝis ili revestiĝas je nova naturo, tre fore de la idealoj de la skoloj inspiriĝintaj la tiuj aristotelaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] en vocabolario Treccani; voce en dizionario etimologico de Ottorino Pianigiani.
  2. Aristotelo, Analitica, libro I.
  3. Oni hipotezis ke laŭ Aristotelo la kategorioj estas klasifikado de la partoj el kiuj estas farita la parolado.
  4. Kant, Kritiko de la Pura Racio, en Transcenda analizo.
  5. Vidu Fichte, Doktrino de la scienco (1794).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hermann Bonitz, Sulle categorie di Aristotele, Vita e Pensiero, Milano 2005
  • Stori critica delle categorie daj primordi della filosofia greca fini al Hegel, voll 2, Floreco
  • Romano Guardini, Gli opposti categoriali, in Scritti filosofici Milano, 1964
  • Audiobook Version von Categories (Public domain. Übersetzt von Octavius Freire Owen); lateinisch (spätantik und mittelalterlich)
  • Aristoteles: Categoriae vel praedicamenta, hg. Lorenzo Minio-Paluello, Bruges - Paris 1961 (Aristoteles Latinus, Bd. I.1-5)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]