IJK 2013

El Vikipedio, la libera enciklopedio
IJK 2013
Loko Nazareto,  Israelo
Ekde 19-a de aŭgusto 2013
Ĝis 26-a de aŭgusto 2013
Organizanto Junulara Esperanto-Ligo Israela
Oficiala retejo ijk-69.mesha.org
← Antaŭa Sekva →
vdr
Oficiala grupa foto de la partoprenintoj de la 69-a IJK en Nazareto

La 69-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis de la 19-a ĝis la 26-a de aŭgusto 2013 en Nazareto, Israelo, organizis ĝin Junulara Esperanto-Ligo Israela[1]. La organizantoj unue proponis kiel kongresan temon "Reciklado – ĉu nova vivmaniero? ĉu nova religio?"[2], sed ĝi estis poste ŝanĝita al "Mondaj demandoj – Esperplenaj respondoj: socio, medio, ekonomio".

Por la organizado de la 69-a IJK ĝis la limdato (la 10-a de decembro 2011) kandidatiĝis ankaŭ Germanio (GEJ) kaj Meksiko (MEA)[3], aldone intereson neformale esprimis kelkaj pliaj grupoj. Pro la rezigno de Japanio kiel kongreslando de la IJK en 2012, oni ĉirkaŭ la jarŝanĝo 2011/2012 dum certa tempo konsideris peti al iu el la kandidatoj por 2013 transpreni la organizadon jam de tiu IJK[4]; fine oni tamen elektis Vjetnamion, en kiu okazis ankaŭ la 97-a Universala Kongreso.

Samjare, monaton antaŭ la IJK, okazis en Rejkjaviko (Islando) la 98-a UK.

Organiza teamo[redakti | redakti fonton]

Torto omaĝe al la 50-jariĝo de revuo Kontakto

La Lokan Kongresan Komitaton konsistigas sep personoj[5]:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]