Corynne Charby

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Corynne Charby
Persona informo
Naskonomo Corinne Charbit
Naskiĝo 12-an de julio 1960 (1960-07-12) (63-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo kantistomodelo • filmaktoro
TTT
Retejo http://corynnecharby.wix.com/corynne
vdr

Corynne CHARBY (naskonome Corinne CHARBIT), (naskiĝis la 12-an de julio 1960 en Parizo) estas franca manekeno, aktorino kaj kantistino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Manekeno[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj sekundaraj studoj frue finiĝis: ŝi forlasis lernejon tri jarojn antaŭ la lasta studjaro. Fine de la 1970-aj jaroj, ŝi fariĝis manekeno, kaj tiu unua kariero estis kronita de sukceso; ŝi aperis sur la kovrilpaĝoj de grandaj magazinoj kiaj ELLE kaj partoprenis defilojn de grandaj firmaoj de kudrado.

Aktorino[redakti | redakti fonton]

Komence de la 1980-aj jaroj, ŝi komencis mallongan karieron en kino. Ŝia unua rolo estis ankaŭ la plej konata: en La chèvre en 1981, ŝi enkarnigis la junan virinon serĉatan de Pierre Richard kaj Gérard Depardieu. En 1982, ŝi faris nudigitan aperon en Plus beau que moi, tu meurs kun Aldo Maccione. Oni vidis ŝin poste en muta filmo Rebelote en 1983. Fine, en 1984, ŝi ludis kun Thierry Lhermitte en Un été d'enfer, kie ŝi rolis prostituitinon. Ŝia aktora kariero finiĝis post tiu lasta filmo sen esti havinta vere gravan rolon.

Kantistino[redakti | redakti fonton]

En 1984, ŝi lanĉis sin en kantistan karieron sub la pseŭdonimo Corynne Charby. Ŝia unua unuopaĵo, À cause de toi, estis verkita de Didier Barbelivien. Ĝin postsekvis samjare Ma génération, kaj samnoma 6-titola mini-albumo. En 1985 aperis ŝia tria unuopaĵo, J’t’oublie pas, kiu aperis en neniu albumo.

Tiuj unuaj produktoj aperis nerimarkite. Corynne Charby havis ŝiajn unuajn sukcesojn nur ekde 1986 per la somera ŝlagro Boule de flipper komponita de verkisto Christophe, sekvata de alia granda sukceso, Pile ou face en 1987. Per tiuj du titoloj, ŝi atingis la statuson de stelulino enirante la unuajn rangojn de Top 50. Oni retrovas unu aŭ alian el tiuj kanzonoj en multnombraj kompilaĵoj de la 1980-aj jaroj.

En 1987 aperis ŝia dua albumo titolita Toi. Tri aliaj unuopaĵoj estis eltiritaj el ĝi: Pas vu, pas pris, Elle sortait tard le soir kaj Même. La albumo estis komerca fiasko; inter la unuopaĵoj, nur Pas vu, pas pris ekhavis relativan sukceson.

Ŝia kantista kariero estis resumita per albumo Greatest Hits aperinta en 2001. Krom ŝiaj plej konataj kanzonoj el la 1980-aj jaroj, la disko enhavas remikson. Nova kompilaĵo, Boule de flipper, aperis en 2003 ĉe Sony Music Entertainment.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

En 1987, ŝi edziniĝis kun la prezidanto de Warner kun kiu ŝi havis filon. Ŝi poste elektis dediĉi sin al familia vivo kaj ĉesigis sian artistan karieron. Poste ŝi divorcis de ŝia dua edzo, kun kiu ŝi havis du filinojn. Depost la fino de la 1990-aj jaroj, Ŝi vivas en Usono en Los-Anĝeleso.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1984: Ma génération
  • 1987: Toi
  • 2001: Greatest hits
  • 2003: Boule de flipper (kompilaĵo)

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1984: À cause de toi
  • 1984: Ma génération
  • 1985: J't'oublie pas
  • 1986: Boule de flipper
  • 1987: Pile ou face
  • 1987: Pas vu, pas pris
  • 1987: Elle sortait tard le soir
  • 1987: Même

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]