Tusilago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tusilago

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Subklaso: Asteredoj Asteridae
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Tusilago Tussilago
Specio: T. farfara
Tussilago farfara
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tusilago (Tussilago farfara) estas la sola specio de la planta genro Tusilago el la familio asteracoj.[1] Ĝi apartenas al la unuaj herboj florantaj printempe; ĝiaj floroj aperas antaŭ la evoluo de la folioj. Jam en la antikva epoko tusilago estis uzata kiel kuracplanto kontraŭ tuso dank' al muksolva efiko.

Estas plurjara (trud)herbo alta 10–20 cm, fruprintempe floranta per flavaj floroj, post kiuj aperas grandaj ren- aŭ kor-formaj folioj, dorse kovritaj per griza aŭ blanka tegaĵo. Sekigitaj folioj kaj floroj estas farmacie uzataj por kontraŭtusaj medikamentoj. Tusilago estis konata en la tempo de Hipokrato, la plej fama antikva medicinisto (460-377 a.K.) kiel rimedo por mildigo de seka tusado.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo estas el la latina tussis = tusado kaj ago = pelas. La dua nomo rilatas la latinan far = faruno (faruneca pulvoro dorse de la folioj).

Kuracefiko[redakti | redakti fonton]

Tusilago estas daŭre estimata kuracplanto pro la kuracaj floroj kaj folioj. Ĝi ekfloras fruprintempe (marto) kaj oni kolektas unue la florojn (komence de la florado, rapide sekigi en maldikaj tavoloj) kaj poste la foliojn, kiuj aperas post forvelko de la floroj (kun mallonga trunko, sekigi renversitajn, plej bone per arta varmo). La floroj kaj folioj enhavas mukajn substancojn, fitosterinon, tanacidon, poman kaj vinan acidojn, amarajn substancojn, karotenon, vitaminon C. La drogo efikas molige, ŝvitige, urinige kaj kontraŭinflame, kontraŭ inflamoj de spirorganoj – kataroj, bronkito, faringito, laringito, bronka astmo, tusado, stomaka kaj intesta inflamoj, manko de apetito, hipertonio, aterosklerozo.[2]

Manĝeblo[redakti | redakti fonton]

La florburĝonoj, floroj kaj junaj folioj manĝeblas en salato, supo, kiel spinaco aŭ en patkukoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu “Tusilago" en: Plurlingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Eŭropo - Bernhard Eichkorn - Eld. Villingen-Schwenningen - 1995. (816 p.) Detala priskribo de la verko: Flaŭro.
  2. Prelego de Stano Marček en la klubo La Verda Stelo en Antverpeno en oktobro 2014