Novzelanda merganaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Novzelanda merganaso
Novzelanda merganaso, masklo
Novzelanda merganaso, masklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Aythya
Specio: A. novaeseelandiae
Aythya novaeseelandiae
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Novzelanda merganasoNovzelanda rokanaso (Aythya novaeseelandiae) komune konata kiel Nigra kreko, estas birdospecio de la grupo de merganasoj nome en la genro Aythya. Ĝi estas endemia de Nov-Zelando. En maoria ĝi komune estas konata kiel papango, ankaŭ kiel matapoŭri, titiporangi, raipo.[1].

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas ĝenerale malhelbruna al nigreca. Temas pri specio kun nur iome da seksa duformismo. La masklo havas rimarkindan flavan irison kaj malhelan (verdeca nuanco) kapon. Ankaŭ la dorso kaj flankoj montras iom da verda nuanco, dum la flankoj estas pli brunaj. La ino estas simila al la masklo, sed sen la tiom flava iriso kaj havas blankan vizaĝan makulon ĉirkaŭ bekobazo dum la reprodukta sezono. Blanka flugilstrio povas esti vidata ĉe ambaŭ seksoj dumfluge [2].

Manĝado[redakti | redakti fonton]

Ili estas merganasoj kiuj povas plonĝi kaj resti subakve dum 20 al 30 sekundoj kaj subeniri 3 metrojn por serĉi akvajn plantojn, malgrandajn fiŝojn, akvajn helikojn, mitulojn kaj insektojn [3][4]. Ĝi estas foje vidata kun la Aŭstralia fuliko (Fulica atra); oni supozas, ke la Novzelanda merganaso profitas la manĝon agititan el la fulikoj kiam ili serĉas salikokojn.[4]

Ino

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas troviĝanta kaj en la Norda kaj en la Suda insuloj de Novzelando en profundaj nesalaj lagoj kaj lagetoj [2]. Malkiel aliaj membroj de tiu gento tiu rokanaso ne estas migranta, kvankam ĝi povas moviĝi al malferma akvo el lagoj de altaj teroj se ili frostiĝas en vintro.[4]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ili reproduktiĝas el oktobro al marto. La ino demetas 5 al 8 kremoblankecajn ovojn en nesto ĉe akvo, ofte ĉe borda aŭ densa kovro. La nesto estas kutime kovrata el herbo kaj lanugo[2]. La kovadon faras la ino dum kvar semajnoj. La frumaturaj idoj iras plonĝi por manĝo jam en sia unua eliro.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Moncrieff, Perrine. (1961) New Zealand Birds and How to Identify Them. Whitcombe and Tombs Ltd, p. 113.
  2. 2,0 2,1 2,2 Marshall, Janet; F.C. Kinsky, C.J.R. Robertson. (1972) Common Birds in New Zealand. A.H. & A.W. Reed, p. 31. ISBN 0 589 00230 0.
  3. Orbell, Margaret. (2003) Birds of Aotearoa. Reed Publishing NZ Ltd, p. 129. ISBN 0 7900 0909 9.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Lockley, Ronald M.. (1980) New Zealand Endangered Species. Cassell NZ, p. 82. ISBN 0908 572 220.