Logos en la fino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Logos en la fino, aŭ Logos sin realiganta, aludas al lasttempa filozofia mondrigardo laŭ kiu la evoluiĝanta fizika kaj bioetika mondo perfektiĝas ĉiam pli ĝis atingi, en la kulmino de la evoluo, la pliiĝntan perfektecon kiun oni atribuas, aŭ atribuis, al la Logos konceptita de pasinta filozofio.

Ĉe la fino estos la Logos[1]! Fortikiĝas ĉiam pli, en la nuna kulturo, scienca-filozofia tendenco, matrice ne-kristana plibone kontraŭkristana (sed ankaŭ kontraŭa al ĉiuj monoteismoj), kiu ne hezitas paroli pri Dio kun rigardo se ne panteisma certe, plipropre, panenteisma: Dio ne koincidas ja jes kun la Universo (kosmo), sed la Universo fariĝas ĉiam pli ero de Dio-Logos, kiu lokiĝas ne propre en la origino-komenco de la mondo-kosmo-universo, sed en ties tuj baldaŭa evoluiĝa destino. Kaj okazas kvazaŭ tiu Dio “forpuŝita” el lia rolo de originanto, kiun la homaro al li tradicie atribuis (“En la komenco Dio kreis la Ĉielon kaj la Teron”), “revenus” kun la nova rolo de plenumanta fariĝanto. Iu Dio pli “Omega” ol “Alfo, do, pli resumanto kaj perfektiganto ol fonto, pli, se diri laŭ latina sintezo, reditus ol exitus (pli konkludo ol komenco).

La antikvaj, helenismaj kaj kristanaj filozofioj metis la Logoson ĉe la komenciĝo de la kosmo, kristanismo eĉ lin konceptis kiel dian personon (vidu ĉe Evangelio laŭ Johano ĉap. 1).

Epigonoj de la Logos-fina teorio[redakti | redakti fonton]

La proponantoj de tiu doktrino estas multaj.

Ray Kurzweil, konata scienco-vulgariganto kaj teoriulo pri aplikitaj sciencoj, en la lastaj paĝoj de sia The Singularity is Near, post grandioza fresko pri la stato de la genetikaj kaj alisciencaj tendencoj, konklude aldonas “La evoluo iras en la direkton de pli grandaj komplekseco, eleganto. scio, inteligento, belo, kreeco kaj pli altaj niveloj de noblaj atribuoj kie la amo”. Tiujn kvalitojn iam oni atribuis al Dio, nun ili estas atingeblaj, kvankam en maniero ĉiam pli perfektiĝanta, en la historio de la Universo. “Ni povas pensi ke liberigi nian penson el la gravaj limigoj de sia biologia formo estas substance spirita entrepreno”.

Travojo tre simila estas haĉita de Kevin Kelly, eksa direktoro de la revuo Wired en lia What Technology Wants kie estas uzata la termino “teknologio” laŭ la ampleksa senco de la etimo, téchne, kiu etendiĝas al la tuta homa artfarado kaj tial, notas Kevin, okazas kvazaŭ nun ĝi ricevus aŭtonomion kaj tendencus “pro neevitebla strukturo” al preciza direkto, kie la hazardeco de la darvina ortodoksio estas anstataŭigita per la meĥanismoj de la mem-organizado, kiel imperativoj de evoluo kiu daŭre reestiĝus, ankaŭ se la “bendo-mapo” de la vivo estus rebobinita”, okazas kiel “se forto stampita en la teksaĵoj de materio kaj de la energio” se ne panteisme almenaŭ penenteisme konstitue kunfandiĝas kun Dio. Kevin alvokas ankaŭ la teologion de la procezo [2]

Aliro fronta al tiu pensmatrico estas, krome, proponita de Stuart Kauffman, biologo, kiu en sia “Reinventing the Sacred” (Reinventi la sanktan) senkaŝe skribas: “Mi prezentos novan koncepton pri Dio – iu Dio kunfandiĝanta en la naturo – kaj pri la senso-sento de la sankteco kiujn mi kunfandiĝos en novan kaj emerĝantan sciencan rigardon pri la mondo”. La nova scienca rigardo baziĝas sur la fakto ke la biologio kaj evoluo ne povas esti komplete eksplikataj per la leĝoj fe la fiziko. En la posteno de tiuj lastaj, plibone apud ili, staras la mira natura kreemo... kaj Dio estas la nomo elektita, ĉe ni, por tiu senĉesa kreemo de la natura universo, de la biosfero kaj de la homaj kulturoj”. Li, post citoj de renomaj pensuloj samopiniantaj, invitas ŝati sian perspektivon kiel taŭgan por “malfermi al la laikaj humanistoj la pravecon de ilia apirita pozicio”.

Reagoj antaŭ la teorioj de la Logos en la fino[redakti | redakti fonton]

Kiel facile vidiĝas, temas pli Dio ‘speciala’ en kiu estas ne bezonataj, ĉukaze certe evitataj, la konceptoj pri 'persono' kaj pri 'konscienco'. Iuj parolis pri “preskaŭ-Dio” aŭ “sufiĉe Dio”[3]

Monoteistoj trovas senracia fundamento tiun novan nocion pri Dio ĉar li aspektas pli fantazia ol reala, pli natura ol dia. Estis ankaŭ notite ke mankas, foje, klara distingo inter kreo kaj evoluo kvazaŭ la du eventoj ne povu konceptiĝi sinsekvaj kaj devenantaj el la sama aganto: Dio kreinto, fakte, ne ekskludas Dion alceliganton, nome Dio kreintus kaj la naturon kaj ĝian laŭcelan evoluemon.

Oni kredis vidi en tiuj teorioj similecon aŭ disvolviĝon de la kosmologiaj ideoj de Pierre Teilhard de Chardin, sed oni rebatis, ke laŭ Teilhard de Chardin Dio ne miksiĝas kun la perfektiĝe evoluanta naturo (la Punkto Omega) kaj estas la naturo kiu alproksimiĝas al la punkto de la perfektiĝo laŭ la “programisto”, nome al Dio.

Voĉoj kunligitaj[redakti | redakti fonton]

Logos nous Panenteismo Panteismo

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Raymond Kurzweil; The Singularity is Near, Viking Press, 2005 - ISBN 0670033847
  • Kevin Kelly. What Technology Wants. New York, Viking Press, 2010, p 416 - ISBN 9780670022151
  • Stuart Kauffman, Reinventing the Sacred: A New View of Science, Reason, and Religion, Basic Books, 2008 - ISBN 0465003001
  • Andrea Vaccaro, Alla fine saà il LOGOS, Avvevire 8 gennaio 2012, inserto Agorà.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Logos ĉe la fino ĉar la Evangelio laŭ Johano startas, unuafraze, per la "En la komenco estis la Logos"
  2. J.B. Cobb jr. kaj D.R. Griffin [1] laŭ kiu la ŝanĝiĝo en la kosmo pli ol signo de kontingenco estas fonto de kreiĝo
  3. Temas pri esprimo uzita marĝene de debato, kun Kauffman, de Steve Paulson [2] (“God Enough”)