Merĝoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Merĝoj
Mezgranda merĝo (Mergus serrator)
Mezgranda merĝo (Mergus serrator)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Subfamilio: Mergenoj Merginae
Genro: Mergus
Genroj de subdivizioj

Mergus australis (formortinta)
Mergus merganser
Mergus octosetaceus
Mergus serrator
Mergus squamatus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Mergus[1] (mergus) estas la genro de la tipaj merĝoj, fiŝmanĝantaj anasoj de la subfamilio de maraj anasoj nome Mergenoj. La Kapuĉmerĝo, ofte nomata Mergus cucullatus, ne estas el tiu genro sed tre proksime rilata. La alia "stranga" merĝo nome la Blanka merĝo (Mergellus albellus), estas laŭ filogenetiko pli proksime al la klanguloj de la genro Bucephala.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kvankam ili estas maraj anasoj, plej el la merĝoj preferas riverajn habitatojn, kaj nur la Mezgranda merĝo estas komuna ĉe maro. Tiuj grandaj fiŝmanĝuloj tipe havas blankanigrajn, malhelbrunajn kaj/aŭ verdajn nuancojn en sia plumaro, kaj plej havas iome tufecajn krestojn. Ĉiuj havas segilformajn bordojn en siaj longaj kaj maldikaj bekoj kiuj helpas kaptoteni ties fiŝpredon. Kun la Blanka merĝo kaj la Kapuĉmerĝo, ili estas ofte konataj kiel "segilbekuloj". La klanguloj aliflanke manĝas ĉefe moluskojn, kaj krome havas plei tipan anasbekon. Ili estas klasitaj ankaŭ kiel "plonĝanasoj" ĉar ili iras tute subakven serĉe de manĝo. Laŭ aliaj trajtoj, tamen, la genroj Mergus, Lophodytes, Mergellus, kaj Bucephala estas tre similaj; unike inter ĉiuj Anseroformaj, ili ne havas kojnojn en malantaŭa bordo de ties sternumo, sed truojn ĉirkaŭitajn de osto.[2]

Specioj[redakti | redakti fonton]

Evoluo[redakti | redakti fonton]

Oni priskribis el fosilioj kelkajn membrojn de tiu genro nome la jenajn:

  • Mergus miscellus estas konata el Meza Mioceno de kuŝejo Calvert (Barstoviano, antaŭ ĉirkaŭ 14 milionoj de jaroj) de Virginio, Usono.
  • Mergus connectens vivis en komenca Pleistoceno antaŭ ĉirkaŭ 2–1 milionoj de jaroj, en Centra kaj Orienta Eŭropo.[3]

La sulo de komenca Oligoceno nome "Sula" ronzoni estis dekomence miskomprenita kiel tipa merĝo.[4] Fosilio de fina Seravaliano (antaŭ ĉirkaŭ 13–12 milionoj de jaroj) foje atribuata al Mergus, trovita en kuŝejo Sajóvölgyi de Mátraszõlõs, Hungario, probable apartenas al Mergellus.[5] La parenceco de enigma "Anas" albae el Mesiniano (antaŭ ĉirkaŭ 7–5 milionoj de jaroj) de Hungario estas nedeterminita; ankaŭ ĝi estis dekomence konsiderata tipa merĝo.[6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Etimologio: Latina mergus, ĝenerala termino por marbirdoj (vidu Arnott, 1964)
  2. Livezey (1986)
  3. Mlíkovský (2002a)
  4. Mlíkovský (2002b): p.264
  5. Gál et al. (1998–99)
  6. Mlíkovský (2002b): p.124

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Arnott, W.G. (1964): Notes on Gavia and Mergvs in Latin Authors. Classical Quarterly (New Series) 14(2): 249–262. unuapaĝa bildo
  • Gál, Erika; Hír, János; Kessler, Eugén & Kókay, József (1998–99): Középsõ-miocén õsmaradványok, a Mátraszõlõs, Rákóczi-kápolna alatti útbevágásból. I. A Mátraszõlõs 1. lelõhely [Middle Miocene fossils from the sections at the Rákóczi chapel at Mátraszőlős. Locality Mátraszõlõs I.]. Folia Historico Naturalia Musei Matraensis 23: 33-78. [Hungara kun angla resumo] PDF plena teksto
  • Livezey, Bradley C. (1986): A phylogenetic analysis of recent anseriform genera using morphological characters. Auk 103(4): 737–754. PDF plena teksto Arkivigite je 2010-08-05 per la retarkivo Wayback Machine DjVu plena teksto Arkivigite je 2010-06-04 per la retarkivo Wayback Machine
  • Mlíkovský, Jirí (2002a): Early Pleistocene birds of Stránská skála, Czech Republic: 2. Absolon's cave. Sylvia 38: 19–28 [angla kun ĉeĥa resumo]. PDF plena teksto Arkivigite je 2016-04-11 per la retarkivo Wayback Machine
  • Mlíkovský, Jirí (2002b): Cenozoic Birds of the World, Part 1: Europe. Ninox Press, Prague. ISBN 80-901105-3-8. PDF plena teksto Arkivigite je 2011-05-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2011-05-20 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]