Niederösch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Niederösch
Blazono de Niederösch
Blazono de Niederösch
Blazono de Niederösch
Niederösch
Niederösch
Aerbildo de Niederösch
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Burgdorf
Koordinatoj  47° 7′ 5″ N 7° 36′ 36″ O / 47.11806 °N, 7.61000 °O / 47.11806; 7.61000 (mapo)Koordinatoj: 47° 7′ 5″ N 7° 36′ 36″ O / 47.11806 °N, 7.61000 °O / 47.11806; 7.61000 (mapo)
Areo 4,63 km²
Alteco 485 m super marnivelo
Poŝtkodo 3424
Komunumkodo 0417
Mapo de Niederösch
Mapo de Niederösch
Mapo de Niederösch
vdr

Niederösch estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Burgdorf kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 241 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Niederösch situas en la Svisa Mezlando en la flotebenaĵo de la riveroj Emme kaj Oesch, ĉe la bordo de la lasta la la rojo Chänerechbach, kiu al ĝi alfluas, proksimume 7 kilometrojn norde de la urbo Burgdorf. Krom la vilaĝo mem al la malgranda komunumo apartenas nur ankoraŭ kelkaj malmultaj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,63 km², de kiuj 25,6% estas kovritaj de arbaro, 68,3% servas por agrikulturo kaj 5,0% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Niederösch limas en nordo al Koppigen, en nordoriento kaj oriento al Alchenstorf, en sudoriento al Rumendingen, en sudo al Oberösch, kaj en okcidento al Utzenstorf.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Berno. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A1 situas apud Kirchberg en sudokcidento kaj apud Gerlafingen en nordo, ambaŭ en distanco de proksimume 7 kilometroj. Per buslinio de Koppigen al Burgdorf la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Oesch datiĝas el la jaro 886 kiel Osse. En la jaro 1310 unuan fojon menciiĝas Niederösch en latina lingvo kiel villa Öschge inferioris. Laŭ la dokumento de la jaro 886 la Monaĥejo Sankt-Galo posedis bienojn en Oesch. La vilaĝo tiam apartenis al la reĝo de Burgonjo, respektive al la paroĥo de Kirchberg, kun kiu ĝi en la jaro 994 fariĝis havaĵo de la alzaca Monaĥejo Selz. En la 13-a kaj 14-a jarcentoj la Grafoj de Kiburgo fariĝis bienposedantoj en Oesch. En la jaro 1423 la malalta jurisdikcio pri Oesch estis aĉetita de la urbo Burgdorf, kiu atribuis la vilaĝon Niederösch al sia voktejo Grasswil. La alta jurisdikcio apartenis al la berna Kamparvoktejo Wangen.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]