Municipa Muzeo Quiñones de León

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo Quiñones de León
galege: Museo Municipal Quiñones de León
muzeo
La sinjordomo Quiñones de León, sidejo de la samnoma muzeo. Maldekstre staras la kapelo kaj dekstre videblas surgazone romi-epoka heksagona oliv-muelejo.
Oficiala nomo: Vigo
Ŝtato Hispanio Hispanio
Duoninsulo Iberio
Regiono Galegio
Provinco Provinco Pontevedro
Historia regiono Gallaecia
Urbo Vigo
Situo Muzeo Quiñones de León
 - koordinatoj 42° 12′ 48″ N 08° 43′ 39″ U / 42.21333 °N, 8.72750 °U / 42.21333; -8.72750 (mapo)
Inaŭguro 1937
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo kadre de Hispanio
Situo kadre de Hispanio
Situo kadre de Hispanio
Vikimedia Komunejo: Museo Quiñones de León
Retpaĝo: museodeVigo.org

La Municipa Muzeo Quiñones de León situas en la urbo Vigo, en Galegio. Ĝi sidas ĉe la samnoma sinjordomo kaj estas ĉirkaŭata de imponaj ĝardenoj. La ensemblo kaŝas sin ene de la granda parko Castrelos, unu el la pulmoj de Vigo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La granda parko de Castrelos estis antaŭ tre longe kulturkampoj de etnobela palaco: sinjordomo Lavandeira. Komence la domo estis nur turo kiun Benito de Tavares vane defendis kontraŭ la portugaloj en la milito de 1665. Kvin jarojn poste, li kun sia edzino, Ana Ozores de Soutomaior, rekonstruis la turon kaj masonigis la centran parton kaj la dekstran turon. Tamen ĉi lasta restis nefinita kaj povis esti elkonstruita nur meze de la 19-a jarcento.

Dume, tra la urbo etendiĝis la penso pri kreado de muzeo. En sia testamento de 1888 Policarpo Sanz montris ke li kovis la ideon krei muzeon por Vigo, kie sidus lia kolekto de pentraĵoj. Nur jarojn poste, en 1909, kun la viga Ĝenerala Kulturasocio, oni pli serioze pensis pri tiu eblo: la muzeo estus kaj etnografia kaj arkeologia. Tamen tio ne efektiviĝis.

Sed la 12an de decembro 1924, la markizo de Alcedo donis la sinjordomon de Castrelos al la popolo de Vigo por transformi ĝin en muzeon de galega arto. Tial la magistrato de Vigo iĝis la posedanto de tiu etnobela palaco ekde 1924, sed ne tuj povis disponi ĝin ĉar tie ankoraŭ loĝis la vidvino de la markizo, la anglino Mariana de White. Oni devis aĉeti al ŝi la frukt-uzon, kaj tiu pagado finiĝis nur dek jarojn poste, en 1934.

Tiutempe la oficiala kronikisto de la urbo, Avelino Rodríguez Elías, sukcesis starigi proponon pri fondo de muzeo de galega arto, kaj artaĵoj ekariĝis por la onta muzeo: ŝtonblazonoj, parto de la malaperinta fontano de Neptuno, iam ŝprucinta en la Sunpordo aŭ Porta do Sol -pli konkrete, la dio Neptuno kaj ŝildo, hodiaŭ videblaj en la ĝardenoj, meze de baseno-, restaĵoj de la Batalo de Rande, medaloj ktp.

Neptuno

Kiam la muzeo fondiĝis, kreiĝis ankaŭ ties konsilio, al kiu apartenis interalie la arkitekto Palacios kaj Sánchez Cantón, subdirektoro de la Muzeo El Prado (Madrido). Danke al tiu ĉi lasta bonfaranto, la muzeo ricevis, kiel deponaĵon de la Muzeo El Prado kaj de la Nacia Muzeo de Moderna Arto, verkojn de artistoj el pluraj epokoj, kiaj Correa de Vivar, Luca Giordano, Antolínez, Beruete, Alenza k.a. Samtempe kun tio, oni riparis la internon de la sinjordomo. Ĝi estis preskaŭ malplena ĉar la markizino forportis aŭ vendis la pompajn meblojn kiujn ŝi posedis.

La pinakoteko vaste ampleksiĝis kun la tempopaso kaj la daŭra akiro de verkoj; ĝi riĉiĝis per akompanaj skulptaĵoj de gravaj galegaj artistoj. En 1953 oni malkovris ses romiajn steleojn en la strato Pontevedra kaj en 1959 oni eksponis ilin, tiel inaŭgurante la arkeologian fakon de la muzeo[1].

Tamen la spaco ĉiam pli kaj pli malvastiĝis, kaj oni fine decidis transporti ilin al alia loko, nome la nova municipa pinakoteko, malfermita en 2011. Intertempe oni eksponis kelkajn pentraĵojn en la Artodomo [2]. Multaj neeksponitaj pentraĵoj restis en la deponejo, sed la verkoj antaŭe videblaj en la muzeo certe ne revenos al ĝi.

La sinjordomo[redakti | redakti fonton]

En la fasado, sur la kornico, montriĝas ŝtonĉenego kun kvar blazonoj kaj leonkapoj. La fasad-meza skulptaĵo enhavas la blazonojn de Tavares (centro), Ozores (supre maldekstre), Castro (supre dekstre), Solla (malsupre maldekstre) kaj Valadares (supre dekstre). En la teretaĝo la ĉambroj estas ĉi tiuj:

  • La oficejo de la markizo. La mebloj (bretaro, tablo kaj ŝranko) estis faritaj de la lignoskulptisto Liste, el Santiago de Compostela, disĉiplo de la konata skultpisto Asorey. Pendas sur la muroj pentraĵoj kun mitologia temo, kiel la Mortoj de Lukrecia kaj Kleopatra, de Troy, majstroverkoj en siaj ĝenro kaj epoko.
  • La ampleksa vestiblo, kie videblas la angla influo en la tri arkoj. Enestas ekzemploj de nederlanda pentrarto: Heda, Van Pol kaj Hondecoeter. Kaptas la rigardon grandega kameno kaj altkvalita, laŭmezure farita tapiŝo, teksita en la 60aj jaroj en la Reĝa Fabriko de Tapiŝoj de Madrido.
  • La orumita salono estas unu el la plej kuriozaj ĉambroj de la sinjordomo. Kreita en la 20a jarcento de dekoraciisto, ĝi sugestas lokon por flustrado, por perditaj horoj babilplenaj. La drapir-aspekta farbaĵo de la muro kaj pluraj mebloj estas orkoloraj. Surmura papero kun orientecaj desegnoj kaj belaj orientaj objektoj (kiel rajdant-forma incensujo sur tableto) donas al la loko apartan ĉarmon, laŭ la eŭropa ŝato pri orient-aziaj dekoraciaĵoj (chinoiserie) tipa de la 18a jarcento. La meblaro apartenas al la franca stilo Ludoviko la 16a (vitrino, ekranego, tabloj, seĝoj, speguloj). En la orumita salono ankaŭ videblas du ekzemploj de plej bona eŭropa ceramiko de la 18a jc.: el Saksio, du kandelingoj kaj unu horloĝo sur kiu sin apogas virino, eble reprezento de la diino Flora, kun forplena surtuko; kaj blua vazo el Sèvres, kun teniloj en formo de virkapro.
  • La historia biblioteko, kun granda kameno kaj orientaj porcelanaĵoj.
  • La manĝoĉambro, kun vitrinoj enhavantaj valorajn porcelanaĵojn de la tria periodo de la galega fabriko Sargadelos (1845-1862), kun karakteriza blua koloro. Surtablas du florvazoj el Sèvres kaj plado el Limoĝo.
  • La nobela salono, kie pendas la sola postlasaĵo de la markizino post ŝia foriro: impona lampego el Murano. Kovras la muroj portretoj de historiaj bonfarantoj de Vigo. Al la nobela salono oni venas per bela anglastila ŝtuparo el amerika kverko.

En la kapelo elstaras retablo de la 16a jc. kaj surplanke la blazono de Tavares.

Laŭbo-koridoro kun jasmenoj (Jasminum polianthum), apud la angla ĝardeno

La Arkeologia Muzeo[redakti | redakti fonton]

Kvankam malgranda, ĝi estas ĉarma kaj impresa muzeo kies lasta reformo sukcesis krei vizitan itineron tra la prahistorio, romia epoko kaj mezepoko de Vigo kaj ties regiono. De Paleolitiko (ĉ. 150.000-10.000 a.n.e.) elstaras eksterordinara kolekto de ŝtonaj iloj el la trovejo de Budiño, konsiderata unu el la plej gravaj de Galegio. Temas pri objektoj el ilo-fara metiejo de ĉasistoj-kolektistoj. De Neolitiko (4500-2000 a.n.e.) videblas restaĵoj trovitaj en la interno de dolmenoj: ceramikaĵoj, klingoj silikaj, hakiloj, etaj ŝtonaj iloj kaj sagopintoj[3].

Bronzepoko, inter 1900 kaj 1100 a.n.e., havas en la muzeo gravajn pecojn. De la Komenca Bronzepoko videblas la funebra trezoro de la enterigo de Atios (en O Porriño), kun du bronzaj ponardoj, du juveloj el oro kaj unu el arĝento kaj kap-apoga ŝtono. Sed pli okulfrapas la impona kolekto de 27 du-ringaj hakiloj el Saiáns, de la Fina Bronzepoko, lerte elmontrataj.

La kulturo de fortikaĵoj aŭ castros etendiĝas de la Fina Bronzepoko tra la Ferepoko ĝis la romaniĝo. En la muzeo oni konservas pecojn el multaj tiaj ĉirkaŭmuraj vilaĝoj. Ili parolas al ni pri la ĉiutaga vivo de prauloj: kolieroj, orelringoj, diademoj, braceletoj, kolier-bidoj, pingloj; pistujo, fandujo, mueliloj, teksilaj pend-pezaĵoj, ŝpinil-ringoj k.a.

Impresfaraj estas sendube por la vizitanto la ses steleoj de la romia epoko (1a jc. a.n.e.-4a jc. p.n.e.), veraj simboloj de la muzeo. Legante iliajn skribaĵojn oni vojaĝas tra diversaj aspektoj ligitaj kun demografio, infana mortado ktp. Ili estas abunde dekoraciitaj; unu el la tipaj motivoj estas du arkaĵoj reprezentantaj la transiron de unu mondo al la alia. Aperas ankaŭ homaj figuroj, kaj unukaze videblas homa figuro kun kratero surkape kaj vinberaro enmane, eble rilata al la ritoj por la romana dio Bakĥo[4]. Lunoj, steloj, floroj, ornamas la pezajn ŝtonajn steleojn. Jen ekzemplo de unu el la steleaj tekstoj, tradukita el la latina:

"Al Valeria Alla, filino de Titus, el Clunia, 21-jara. Tie ĉi ŝi estas enterigita. Estu la tero malpeza al ŝi. Quintus Arrius zorgis pri tio, fari tion ĉi al sia admirinda edzino"[4].

Same el la romia epoko videblas fragmento de mozaiko, moneroj, ceramiko, tegoloj, tri brikoj kun desegnoj de zodiakaj simboloj, amforoj el marfundo, kaj interesaj altar-ŝtonoj kun supraj kavaĵetoj. Aliaj romi-epokaj restaĵoj akceptas la vizitanton en la fasad-ĝardenoj de la sinjordomo.

Fine, el Mezepoko oni eksponas ŝton-ĉerkojn, kelkajn el ili uzitajn en moderna epoko kiel trogojn (hejmbestajn manĝilujojn). Ŝokas ankaŭ restaĵo de mortinto, kuŝanta sur la ostoj de antaŭa forpasinta homo.

La ĝardenoj[redakti | redakti fonton]

Dalioj (Dahlia spp.) elstaras inter buksoj (Buxus sempervirens). Fone videblas partenociso (Parthenocissus tricuspidata) kovranta la domegon.

La tuta parko kovras areon de 20 hektaroj kaj ĝi estas elektata de multaj viganoj jen por sporti (ĉefe de kuristoj), jen por promeni rifuĝe de la urba bruo. En ties koro situas liberaera grekstila teatro kiu gastas abundan programon de spektakloj en somero. La parkon trafluas la rivero Lagares. Sed la vegetaĵaj specialaĵoj kaŝas malantaŭ la ĉirkaŭmuroj de la sinjordomo. La ĝardenojn karakterizas tri ĝeneralaj trajtoj:

  • la proksimeco inter la domego kaj la ĝardenoj, kiuj konsistigas unuon en interdependo,
  • la vegetaĵa tapiŝo kaj volvotigoj (visterio, partenociso kaj fikuso) kiuj kovras la murojn de la sinjordomo kaj donas al la konstruaĵo kaj ĝardenoj aspekton de kontinueco kaj harmonio, kaj
  • la organizo en tri rektangulaj niveloj sen ia rilato inter ili (en la unua ĝardenparto): la rozuj-promenejo, la franca kaj la angla ĝardenoj[5].

Ĝi estas dividebla je kvin partoj:

  • la enirejo (antaŭ kaj post la kradpordego),
  • la domego kun ĝardenoj (kun la supre menciitaj tri niveloj),
  • la magnolia ombrumejo,
  • la herbejo, kaj
  • la eukalipta forsto kaj arbaro.

Akceptas la vizitanton granda tujo (Thuja plicata) je la maldekstra flanko. Temas pri ekzemplo de efikodona plantado: per izolitaj grandaj arboj oni celas doni impreson de povo. Antaŭ kelkaj jardekoj dekstre, kontraŭ la tujo, leviĝis kamecipariso (Chamaecyparis lawsoniana), alia konifero kiu kunefikis pli trafe kun la tujo. Nuntempe kreskas tie kameropso (Chamaerops humilis).

Post la pordego la enirĝardeno montriĝas kiel respeguliĝo de la simetrio de la domo. Ĝi celas „brakumi” la fasadon. Por pli bona vido de la monumento, oni malaltigis la nivelon de la ŝprucfontano de la centro. Maldekstre staras la arkeologia muzeo. Antaŭ li, sur la gazono, staras ĉina ventumil-palmo Trachycarpus fortunei kaj serio da romiaj mejloŝtonoj kaj aliflanke, dekstre, kontempleblas vaŝingtonio (speco de palmo, Washingtonia robusta), amaraj oranĝarboj (Citrus aurantium) kaj heksagona romia olivmuelilo trovita en la viga kvartalo Teis. Tuj apud ĝi arkaĵo gvidas nin al flanka koridoro al la franca ĝardeno. Malantaŭ la arkaĵo kuŝas statueto de la Virgulino. Visterioj (Wisteria sinensis), la Fuĵi-floro de japanoj, rampas el la malsupra teraso kaj dum florado inundas la aeron per dolĉa aromo.

Virgulino kaj visterio (Wisteria sinensis)

Iom poste malnova ŝtono sur piedestalo salutas la vizitanton per ne tre facile legebla skribita mesaĝo. Ĝi tekstas jene en la hispana (per malnova ortografio): Az ahora lo q qvieras aver echo qvando mveras, tio estas, "Faru nun kion vi volos esti farinta kiam vi mortos". Tamen ne al morto, sed al bela ĝardeno portas la vojo. Tuj poste majeste entendiĝas antaŭ niaj okuloj la franca ĝardeno.

La franca ĝardeno estas regula novklasika ĝardeno: du aksoj dividas la ĝardenon en kvar partojn el desegnoj faritaj el bukso (Buxus sempervirens); apud la sinjordomo estas varianto de la buksodesegno malpli vasta kaj iom pli komplika ol la granda desegno. La celo de la tuto estas veki ĉe la spektanto la impreson de stabilecon per simetrio kaj per la uzo de nefalfoliaj specoj kiuj aspektas same laŭlonge de la jaro. Temas pri la serĉado de beleco kaj eterneco pere de proporcio. Pritondado de la buksoj kaj harmonia simetrio (nepermesanta hazardajn kreskaĵojn) montras ankaŭ la regon de la homo super la naturo.

La franca ĝardeno

La nefalfoliaj specioj estas, stare inter la buksodesegnoj, diversaj palmoj (klinpalmo, Phoenix reclinata el Senegalo; kanaria palmo, Phoenix canariensis; ĉina ventumil-palmo Trachycarpus fortunei kaj butio, Butia eriospatha el Brazilo) kaj malpli altaj arbustoj kiuj donas la efikon de foro: kordilino (Cordyline australis), el Novzelando, kaj taksuso (Taxus baccata).

Inter la buksoj floras paradizaj birdoj aŭ strelicioj (Strelitzia reginae), el Sudafriko, inter aliaj ornamaj kreskaĵoj. La malantaŭan fasadon de la domego kovras partenociso (Parthenocissus tricuspidata), el orienta Azio, kies belaj koloroj ŝanĝiĝas laŭ la jarsezono, dum alia samdevena planto, grimpanta fikuso (Ficus repens) konstruas ŝirmilon super ŝtonbenko.

Sed la vera juvelo de la franca ĝardeno restas la pli-ol-ducent-jara granda kamelio, kun baza diametro de ĉirkaŭ 1 m. La kamelioj de la sinjordomo venis el ĝardenika entrepreno fondita de Marques Loureiro en Porto de Portugalio (1849).

La pli-ol-ducent-jara granda kamelio (Camellia sinensis)

Laŭlonge de la dekstra flanko situas la blazonpromenejo, kiu montras la evoluon de la lokaj nobelfamilioj inter la 16a kaj la 18a jarcentoj[6]. En la promenejo ŝprucas la fontanoj de Sankta Antono kaj Sankta Anno.

Super la franca ĝardeno pompas la rozuja promenejo, kun belaj diskretaj skulptaĵoj de Manuel Coia[7]. Post ŝtuparo kaj laŭbo (iama forcejo de la gemarkizoj) oni promenas inter rozoj plurkoloraj. Pluraj plantoj kovras la muron- temas pri ekzemplo de ekrana ĝardenado: kverko (Quercus robur), mirobolano (Prunus cerasifera), arizona cipreso (Cupressus arizonica), cipreso de Monterrey (Cupressus macrocarpa) kaj bela ekzemplero de araŭkario (Araucaria excelsa). En la fino de la rozuj-promenejo kreskas mandarinarbo (Citrus reticulata), aŭkuboj (Aucuba japonica), kretaj filikoj (Pteris cretica) kaj aliaj plantoj.

Punca rozo en la rozuj-promenejo

La plej malaltan terason de la ĝardenoj okupas la angla ĝardeno, romantikstila, kie la gemarkizoj trinkis teon laŭ la angla maniero. En ĝi oni celas ĝuste la malon ol en la franca ĝardeno: koncepti la ĝardenon kiel kontinuaĵon de la natura pejzaĝo. Pro tio pluraj specoj estas falfoliaj, kiel la impona tuliparbo (Liriodendron tulipifera), kiu somerfine disŝutas siajn semojn en rava kvazaŭpluva spektaklo. Tie la plantadon ne regas raciecon. Oni plantis malparajn specimenojn. La vegetaĵaj formoj plenas je dinamiko (male al la rektaj stipoj (trunkoj) de la palmoj de la franca ĝardeno. La promenadoj ne estas markitaj de buksaj desegnoj, sed estas liberaj, kaj la tereno ne estas plata kaj disponas interarbajn herbejojn. Aliaj specioj en la angla ĝardeno estas la orient-azia Lagerstroemia indica, Brazila araŭkario (Araucaria brasiliensis), Melaleŭko (Melaleuca armillaris), kun sia arom-oleo en la folioj, aŭ la grimpanta sendorna rozo Rosa banksiae el Ĉinio. Meze de la angla ĝardeno situas lageto kun insulo kie staras miniatura reprodukto de la domego, laŭ la tiama angla kutimo. Nuntempe anasoj ne kolektiĝas tie, sed en la pasinto ili ŝirmiĝis nokte en tiu eta fabeleca palaco.

Pli for direkte al la pordego oni endensiĝas en la magnolian ombrumejon, sub imponajn, radik-elstarajn magnoliojn (Magnolia grandiflora). Unu el la tri magnolioj estas la plej granda de Galegio[8]. Apude kreskas tria specio de araŭkario (Araucaria bidwillii) kaj lirlas malhela fontano sub ĉina specio de jasmeno (Jasminum mesnyi). La specimenoj de visterio (Wisteria sinensis) kiuj rampas sur la muroj estas la plej aĝaj de Vigo[9]; dum ilia florado abeloj aktive zumadas inter la violaj florgrapoloj. En ronda baseno inter kamelioj serene fluas akvo. De tie oni povas rekte aliri la francan ĝardenon per ŝtona ŝtuparo kovrita de volbo el eleagno (Eleagnus pungens el Japanio).

Sekvas aliaj partoj de la ĝardenoj. Rimarkindas ampleksaj herbejoj, kun la ŝtona balkonego el la domo de Concepción Arenal kaj antikva vestolava baseno kie hodiaŭ kreskas papirusciperoj (Cyperus papyrus). Intiman angulon konsistigas baseno kun la supre menciita skulptaĵo de la dio Neptuno, kun bambuoj, kolokazio (Colocasia esculenta) kaj papirusciperoj, sub elstara ekzemplero de magnolio (Magnolia x soulangeana).

Iom poste videblas apud antikvaj tenisludejoj eŭkalipto-promenejo el tri specioj: Eucaliptus globulus, E. camaldulensis kaj E. obliqua, 60 metrojn altaj kaj kun trunko-perimetro de 7 m. Oni plantis ilin en 1872 kaj tial ili estas unu el la plej malnovaj ekzempleroj de tiu arbo en Galegio. Tie ankaŭ staras nemalhavebla elemento en galega etnobela palaco: la kolombejo, ĉi-kaze bizare masonita sur roko.

Fine duonsovaĝa arbaro kompletigas kaj samtempe kontrapunktas la ĝardenojn. Ĝin formas interalie laŭroj (Laurus nobilis), avelujoj (Corylus avellana), ŝajnakaciaj robinioj (Robinia pseudoacacia) kaj ruskoj (Ruscus acuelatus).

Laŭlonge de la ĝardenoj, de la komenco ĝis la fino, ekzistas de 2011 gvidilo por blinduloj. Temas pri projekto konigita sub la nomo la sensoĝardeno.[10] Ŝtala stango facile sekvebla per bastono gvidas nin tra vojo kie eblas aŭdi la akvofluon aŭ birdokantojn kaj flari diversajn aromojn de floroj kaj folioj. Fine, apud la eŭkalipta promenejo, kie sidas la ĝarden-forcejo, abundaj arom-herboj inundas la menson, kaj eblas malfermi odor-tenujojn en ŝtala tablo por pli bona takso. En la ŝtala vojo disloke staras inform-paneloj en la galega, en kutimaj literoj elstarantaj por pli bona legeblo kaj en brajlo, kun reliefaj desegnoj de arboj, folioj kaj floroj.

Aliaj galeglingvaj ne-brajlaj paneloj legeblas tie kaj tie, kun klarigoj pri la ĝardenoj kaj ties specioj.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Perspektivo de la franca ĝardeno. De maldekstre staras tri specioj de palmoj: ĉina ventumil-palmo (Trachycarpus fortunei), butio (Butia eriospatha) el Brazilo kaj klinpalmo (Phoenix reclinata) el Senegalo. Malsupre pompas strelicio (Strelitzia reginae)
Baseno en la angla ĝardeno. Supre, en la franca ĝardeno, sin montras du kanariaj palmoj (Phoenix canariensis)
Rano (Pelophylax perezi) sur nimfeo (Nymphaea) en la fontano de Neptuno
Arbofilikoj (Dicksonia antarctica) el Aŭstralio
Aromherboj en la sensoĝardeno. Lavendo (Lavandula angustifolia)
Herbejo. Fone, la sinjordomo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.museodevigo.org/index.php
  2. http://www.lavozdegalicia.es/vigo/2010/11/27/0003_8874578.htm
  3. Museo Municipal Quiñones de León (1997): Sala Xeral de Prehistoria e Arqueoloxía, Vigo
  4. 4,0 4,1 Álvaro Cunqueiro kaj José María Álvarez Vázquez, kunordigantoj (1980): Vigo en su historia, Caja de Ahorros Municipal de Vigo, Vigo
  5. Sanjuan, Andrés, Pérez Pintos, Manuel k.a. (1984): Os xardíns do Pazo de Castrelos. Guía pra unha visita botánica, Concello de Vigo, Vigo.
  6. Ágatha de Santos (2001): "Escudos de armas, un legado de los linajes vigueses más ilustres", en: Faro de Vigo, (02-09-2001), p. 45
  7. http://www.vigoenfotos.com/esculturas_manuel_coia_1.pt.html
  8. http://www.museodevigo.org/q_jardines_gal.php
  9. Fernández Alonso, Jesús I., kaj Rigueiro Rodríguez, Antonio (2001): Catálogo de árbores singulares do Concello de Vigo, Concello de Vigo, Vigo
  10. https://www.interempresas.net/Jardineria/Articulos/54670-Jardin-sensorial-de-Vigo.html

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.