Bibliaj Tradukistoj Wycliffe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bibliaj Tradukistoj Wycliffe
neprofitcela organizaĵo • libroeldonejo
Komenco 1942 vd
Lando(j) Singapuro vd
Agareo

traduko

Fondinto(j) William Cameron Townsend vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Wycliffe Bible Translators (Bibliaj Tradukistoj Wycliffe) estas interkonfesia protestanta kristana organizaĵo kies celo estas havebligi tradukon de la Biblio en ĉiu vivanta lingvo en la mondo, aparte emfazante kulturojn malmulte influitajn de Kristanismo. La organizaĵon fondis William Cameron Townsend en 1942. Nun ekzistas branĉoj de Wycliffe en pli ol 50 landoj.[1] La organizaĵo prenis sian nomon de Johano Wycliffe, kiu entreprenis la unuan plenan tradukon de la Biblio en la tiaman formon de la angla lingvo.[2]

Emblemo de "Wycliffe Global Alliance", la nuna publika nomo de la internacia organizaĵo de Bibliaj Tradukistoj Wycliffe

Je septembro, 2009, ekzistis tradukoj de almenaŭ partoj de la Biblio en pli ol 2 500 el la 6 860 lingvoj uzataj sur la Tero.[3]

Filozofio kaj metodoj[redakti | redakti fonton]

Wycliffe bazas sian filozofion sur la protestanta teologio de Townsend, kiu rigardas la interkulturan kaj multlingvan disvastigadon de kristanismo kiel komandon de Dio. Laŭ tiu teologio, regas la principo sola scriptura, laŭ kiu la bibliaj tekstoj estas a aŭtoritata kaj neeraripova "vorto de Dio".[4]

Wycliffe asertas, ke ĝia fokuso estas partopreni kun kristanaj eklezioj, instigante ilin servi al minoritataj lingvanaroj, por ke ĉiu lingva komunumo povu aliri la Biblion.[5]

Wycliffe mem emfazas sian internaciecon. Ĝi priskribas sin kiel "multkultura, multnacia, krea kaj faciliga" kaj informas ke "la ĉefsidejo de Wycliffe International estas en Singapuro. La Globa Gvida Teamo estas virtuala teamo kaj estas dislokita trans Afriko, Azio, Aŭstralio, Eŭropo, kaj Norda kaj Meza Ameriko."[6]

Filiaj organizaĵoj[redakti | redakti fonton]

SIL International, origine la Somera Instituto de Lingvistiko, komenciĝis kiel malgranda somera trejnaranĝo por misiistoj en Arkansaso en 1934. Ĝi estas filio de Wycliffe Bible Translators.

Alia partnera organizaĵo, JAARS, origine la Ĝangala Aviada Kaj Radiofonia Servo (Jungle Aviation And Radio Service), disponigas transportajn kaj teknikaj servojn al misiistoj kaj aliancaj disvolvistoj.

The Seed Company (La Sema Kompanio) estas subfako de Wycliffe en Usono, subtenante lokajn tradukistojn.

Ĝis 1991, Wycliffe estis unueca organizaĵo kun branĉoj en diversaj landoj. Ĝi estas restrukturita, tiel ke la Wycliffe-organizaĵoj en ĉiu lando estas plene sendependaj, kaj ke Wycliffe International fariĝis asocio de organizaĵoj. En februaro 2011, Wycliffe International adoptis novan publikan nomon, Wycliffe Global Alliance, kun ĉefsidejo nun en Singapuro.[7]

Wycliffe Associates estas volontula organizaĵo, kiu ekzistas por subteni la Bibliajn Tradukistojn Wycliffe. Ĝia rilato al la landa Wycliffe-organizaĵo varias laŭlande.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kritikaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Colby, Gerard with Dennett, Charlotte. (1995). "Thy Will Be Done. The Conquest of the Amazon: Nelson Rockefeller and Evangelism in the age of Oil" Harper Collins, New York, NY.
  • Vickers, William. (1984). "Review: Fishers of Men or Founders of an Empire? The Wycliffe Bible Translators in Latin America by David Stoll." American Ethnologist, 11.1, 200-201.JSTOR

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]