Solen'

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Solen' prezentante "Meluzina"

Solen' (Solène laŭ franca ortografio) estas la artistnomo de Sylvie GASPARD (naskiĝis la 5-an de marto 1955; mortis la 12-an de oktobro 2000 en Cardaillac), esperantlingva aktorino, reĝisorino kaj verkistino el Francio.

Kiel filino de blindaj geesperantistoj (Iginio Gaspard kaj Jeanine) Solen' jam en sia infanaĝo vizitis diversajn Esperanto-renkontiĝojn kaj spertis la riĉan Esperanto-kulturon en sia hejmurbo Parizo. Jam kiel 15-jarulino ŝi fervore gvidis teatran grupon en la lernejo. En 1976 ŝi eksubtenis la Teatron Esperanto de Parizo (TESPA) per aktorado, okupado pri dekoroj, kostumoj, son- kaj lumtekniko kaj reĝisorado. Ekde 1978 ŝi ankaŭ aktivis en la Esperanta kabaredo La ruza kruĉo kaj redaktadis la teatran gazeton Kulisoj internaciaj.

En 1980 Solen' forlasis Parizon. Kune kun Arno Lagrange ŝi fondis la teatron La Krizalido, kiu prezentadis dulingve: france kaj Esperante. Ŝia lasta prezentaĵo estis Lasu neĝon fali, kiun ŝi - jam tre malsana - prezentis en julio 2000 dum KAFE. Ŝia tre originala tombo kun ligna memorigilo [1] estas en Cardaillac (Lot, Francio).

Famaj teatraĵoj, en kiuj ŝi partoprenis[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]