Mauno Koivisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mauno Koivisto
Persona informo
Mauno Koivisto
Naskonomo Mauno Henrik Koivisto
Naskiĝo 25-an de novembro 1923 (1923-11-25)
en Turku
Morto 12-an de majo 2017 (2017-05-12) (93-jaraĝa)
en Meilahti Tower Hospital
Mortis per Alzheimer-malsano vd
Tombo Tombejo Hietaniemi vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj finna vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Alma mater Universitato de Turku vd
Partio Finnlanda socialdemokratia partio vd
Subskribo Mauno Koivisto
Familio
Edz(in)o Tellervo Koivisto vd
Infanoj Assi Koivisto vd
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto • bank manager vd
Prezidanto de Finnlando
Dum 19821994
Antaŭulo Urho Kekkonen
Sekvanto Martti Ahtisaari
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Koivisto en la Daŭriga milito.

Mauno Henrik KOIVISTO (naskiĝis la 25-an de novembro, 1923 en Turku, mortis la 12-an de majo 2017 en Helsinki) estas la naŭa ŝtata prezidanto de Finnlando kaj posteulo de Urho Kekkonen. Li estis multfoje ankaŭ ĉefministro. Tamen li neniam estis parlamentano. La prezidantperiodoj de Koivisto estis 19821988 kaj 19881994.

Mauno Koivisto estis la dua filo de ŝipokonstruisto, kiu estis aparte religia viro kaj ekzemple pensis sabaton kiel sankta tago kvankam li estis luterana, ne adventisma. Lia patrino mortis kiam li estas 10-jaraĝa. Kiel 16-jaraĝa junulo — komence de la Vintra milito — li eklaboris kiel fajroestingisto. Dum la Daŭriga milito li servis en la infanteria unuo Törni sub gvido de la fama armea generalo Lauri Törni.

Post la milito, li iĝis politike aktiva kaj aniĝis en la Socialdemokrata Partio kaj laboris tiam kiel doklaboristo. En la jaro de 1949 li organizis maldekstran kontraŭstaron kontraŭ la komunista iniciato de striko, kiu volis transpreni la sindikaton de la doklaboristoj kaj tiel rekte minaci la stanbilecon de la registaro de Karl-August Fagerholm.

Pli poste li laboris kiel instrusto kaj renkontis sian postan edzinon Tellervo Kankaanranta. Li finstudis en 1953 kun bakalaŭro de artoj kaj 3 jarojn poste li doktoriĝis kun tezo pri socialaj rilatoj en la ŝipkonstruejo de Turku.

En la jaro 1957 li akiris bankan profesion, kio helpis lin iĝi poste prezidanto de la centra Banko de Finnlando. Dume li estis atestanto de enpartia splitiĝo ĉe la Finnlanda socialdemokratia partio. Li provis plibonigi la rilaton de la partio al la komunistoj kaj al la ŝtata prezidanto Urho Kekkonen. En 1968 li iĝis ĉefministro de Finnlando.

En la 1970-aj jaroj Kekkonen rigardis Koivisto-n ebla rivalo kaj apogis Kalevi Sorsa-on. Koivisto restis en la posteno kiel prezidanto de la Banko de Finnlando. En 1979 li reelektiĝis ĉefministro kaj ne akceptis la abdikan peton de Kekkonen. Koivisto komencis fari la taskojn de la prezidanto jam antaŭ tio, kiam li komencigis oficiale sian prezidantan periodon, ĉar Kekkonen devis retiriĝi pro sanproblemoj en 1981, tial la prezidantaj taksoj moviĝis al la ĉefministro, Koivisto (en Finnlando mankas vicprezidanto). Li iĝis elektita en la antaŭtempaj elektoj ŝtata prezidanto.

Dum la balotkampanjo, Koivisto apartigis sin de la apogantoj de Sovetunio. Tiel li akiris nekredeblan populariĝon; lia populareco kreskis ĝis 87%. Kiel ŝtata prezidanto, li havis pli molan politikon ol la antaŭulo Kekkonen. Aliflanke, li nomis la ĵurnalistojn "lemingoj". Komence li pludaŭrigis politikon de Kekkonen "rusamikan" eksteran politikon ĝis kolapso de Sovetunio. Poste li apogis pli radikalajn ideojn kiel aniĝon al la Eŭropa Unio.

La oficeja periodo de Koivisto finiĝis en 1994. Li aperigis sian biografion kaj poste iĝis ekonomia publikisto. Lia posteulo iĝis Martti Ahtisaari.

Kiam Koivisto estis prezidanto en Finnlando, la potencoj de la prezidanto komencis esti reduktitaj (ekzemple ke la prezidanto nur laŭ argumentita peto de ĉefministro povas disigi la registaron kaj devigi aranĝi novan baloton), kaj ankaŭ estis kondiĉite, ke la sama persono povas servi kiel prezidanto de Finnlando por maksimume du sinsekvajn periodojn, sed ĉar tiu ŝanĝo okazis nur en la dua prezidenta periodo de Koivisto (1991), oni konkludis, ke Koivisto havas la rajton kandidatiĝi por tria sinsekva oficperiodo. Iuj provis forte difini, ĉu li faros do. Iuj socialdemokratoj ankaŭ petis lin, ke li faru do. Tamen, Koivisto ne ekzercis tiun ĉi rajton sed libervole retiriĝis por pasigi siajn pensiajn tagojn la 1-an de marto 1994.

Koivisto mortis 93-jare. Li estas la plej longe vivinta ŝtata prezidanto de Finnlando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]