Orienta Havano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo.

Orienta Havano (hispane: Habana del Este estas municipo de Provinco Havano, Kubo. Ĝi havas teritorian areon de 144,9 kvadrataj kilometroj kiu reprezentas ĉirkaŭ 20% de la tuta provinco, estante la plej granda el la 15 municipoj. La municipa ĉefurbo troviĝas en la komunumo Alamar, sidejo de la municipa registaro. La municipo havis 178 000 loĝantojn en 2002, kio estas granda kresko kompare kun la censo de 1981 kiam estis registritaj 105 048 personoj.

orienta Havano limas norde kun la Florida Markolo; sude kaj okcidente kun la municipoj Regla kaj Guanabacoa, de provinco Havano, sude kun San José de Las Lajas, de Mayabeque; orinete kun Jaruco kaj Santa Cruz del Norte. Orienta Havano estis municipo la 31-an de oktobro 1976. Antaŭ tiu dato ĝi apartenis al la municipo Guanabacoa.