Nivellinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nivellinioj de monto

Nivellinio estas aro de punktoj sur mapo, kiuj havas la saman altitudon. Surtera nivellinio nomiĝas ankaŭ izohipso, subakva ankaŭ izobato.

Nivellinio estas speciala izo-linio.

Normalaj, dikaj kaj interlinioj

Por faciligi la orientiĝon sur mapoj servas pluraj teknikaj detaloj:

  • Nivellinioj estas metataj en egalaj alto-distancoj (ekz. 10 aŭ 100 metroj), kaj ĉiu kvina aŭ deka linio estas pli larĝa. Tiuj linioj ofte estas markitaj per la altituda nombro kaj estas nomataj "nombraj linioj".
  • Kie la distanco inter du najbaraj nivellinioj estas tro granda (kie la tereno do estas preskaŭ horizontala), eblas meti interliniojn kun duona altituda diferenco (ekzemple 50 anstataŭ 100 metroj). Tiuj interlinioj ofte ne estas fermitaj; eblas streketi ilin por distingo disde la aliaj linioj.
  • Kie ne estas klare, kiu flanko de nivellinio estas la pli alta, eblas meti ortan streketon, kiu montras al la vala (malpli alta) flanko.