Layos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Layos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Montoj de Toledo
Poŝtkodo 45123
Retpaĝaro www.layos.org
Politiko
Urbestro Rafael García-Patos Benito
Demografio
Loĝantaro 558  (2011)
Loĝdenso 29,37 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 47′ N, 4° 4′ U (mapo)39.777222222222-4.0647222222222Koordinatoj: 39° 47′ N, 4° 4′ U (mapo) [+]
Alto 651 m [+]
Areo 19 km² (1 900 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Layos (Hispanio)
Layos (Hispanio)
DEC
Layos
Layos
Situo de Layos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Layos [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Layos en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Layos [lAjos] estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Ne estas interkonsento pri la origino de la termino "Layos". Por kelkaj povus deveni el greka "ljajos" kiu signifas kruteco aŭ profondeco kaj estus la nomo epoke de la romianoj. Por aliaj ĝi devenus el eŭska "lai" aŭ "laja", kiu estas ilo kun formo de ŝovelilo uzata por labori kaj moviĝadi la teron. Plej probable devenas el "lajator" kiu signifas agrikulturisto uzanta tiun ilon. Laŭ García Sánchez la nomo estus rilata kun aliaj kiaj PelayosVelayos, kun kiuj ĝi estus perdinta pro erodo fonetika la unuan silabon.[1]

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Layero. La censita populacio en 2011 estis de 558 loĝantoj kaj la denseco estas de 29,37 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Layos estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 651 m; je 13 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 19 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°46′38″ N 4°03′53″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas situanta «en terreno llano» (sur ebena tereno).[2] Ĝi apartenas al la komarko Montoj de Toledo kaj limas kun la municipaj teritorioj de Argés, Cobisa, Ajofrín, Mazarambroz kaj Casasbuenas, ĉiuj de la provinco Toledo.

La municipa teritorio havas terenon «en parte llano y parte escabroso con una elevada sierra y algún monte bajo, todo de buena calidad» (parte ebena kaj parte kruta kun alta montareto kaj ioma makiso, ĉio bonkvalita).[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas arkeologiaj restoj de la romia epoko, kiam estis la vilaĝo ĉe la vojo kiu ligis la urbojn Emérita Augusta kaj Toletum.

El 1278 ĝi aperas en dokumentoj mozarabaj, jam inkludita en la komarko Sisla. Ĝi apartenis al Toledo ĝis 1445, kiam Johano la 2-a donas ĝin al Johano Carrillo de Toledo, Adelantado de Cazorla. Posteo heredos ĝin la familio López de Ayala, grafoj de Fuensalida.

En 1509 akiris ĝin don Francisco de Rojas, kiu faris ĝin senjorlandan vilaĝon, kiu pasis poste al grafoj de Teba kaj de Mora.

Meze de la 19a jarcento estis 63 domoj kaj oni dediĉis sin al la produktado de hordeo, tritiko kaj oleo.[2]

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, ankaŭ ĉe Layos, sed poste, danke al efiko alvoko el proksima ĉefurbo, la populacio rekuperiĝis super la 300 loĝantoj kaj ĉefe el la 1980-aj jaroj, post kiam Toledo iĝis regiona ĉefurbo, ĝis atingi la nunajn 500, tio estas ĝi duobliĝis.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio, escepte pro du jaroj, la resto de la tempo estis ĉiam urbestro de dekstraj partioj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj pro proksimeco de ĉefurbo Toledo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), 2004, Toledo, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, paĝo 207, ISBN 84-95432-05-6.
  2. 2,0 2,1 2,2 Madoz, volumeno 10, paĝo 104.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]