Summertime

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Summertime estas la titolo de la plej fama ario el la opero Porgy and Bess de George Gershwin (muziko) kaj DuBose Heyward (libreto), kiu estis unuafoje prezentita en 1935. Summertime surmerkatiĝis kiel memstara kanto el ĉi tiu opero kaj evoluis al plej ofte novversiigita ĵaza kaj popularmuzika normkanto.

Ekestohistorio[redakti | redakti fonton]

La popolopero de George Gershwin verkita ekde 1934 rolas en la nigrula havenmedio. Ĝi baziĝas sur la romano Porgy de DuBose Heyward ekestinta en 1924, kiun George Gershwin unuafoje legis en 1926.[1] La teatra versio de la romano publikiĝis unuafoje en oktobro de 1927. La lulkanto Summertime estis la unua kanto, kiun Gershwin pretigis februaron de 1934 por la opero. La ideon por la melodio ekhavis Gershwin en la jaro 1926, kiam li aŭdis la ukrainan lulkanton Ой ходить сон, коло вікон; (Sonĝo peterpasas la fenestron) de Oleksander Koŝeĉ kun la Ukraina Nacia Ĥoro.

La lulkanto aperas en ĉiuj tri aktoj de ĉi tiu opero, ĉiam antaŭ ol okazas morto. Estas ero de popolopero kaj ne de muzikalo, kiel akcentis Gershwin.[2] Entute Summertime en ĝi estas aŭdebla 4 fojojn. La kantistino esprimas en Summertime sian ĝojon pri la simpla vivo dum la somero, kiam la fiŝoj saltas en la rivero kaj la kotono estas matura. La muziko tamen signalas per kvarto sub la bazotono pli malgajan humoron. Temas pri 16-takta kanto en b-minoro kun mallongaj pasaĵoj en C-maĵoro, kies kvintona gamo C-D-E-G-A estas vaste uzata.[3] La ĵaza normkanto ekestis el la kanto en la tria akto, kantata de hela sopranvoĉo de titolheroino Bess, kiam ŝi tenas en siaj brakoj la orfan filon de Clara kaj fiŝkaptisto Jake.

Originala registraĵo[redakti | redakti fonton]

Je la unua prezentado la 30-an de septembro 1935 en Colonial-Theater de Bostono sopranisto Abbie Mitchell kantis, aplaŭdote de la vizitantoj. Ankaŭ dum la unua prezentado en la novjorka Alvin Theatre la 10-an de oktobro 1935 Mitchell rolis Claran. En Novjorko la publiko estas tamen pli retenema, kaj post 124 prezentadoj la provizora fino de Porgy & Bess estis la 25-an de januaro 1936. Nur ekde la 22-a de januaro 1942 la opero sukcesis ankaŭ en Novjorko.

La unua publikigita sondisko aperis la 23-an de oktobro 1935, kantite de opersopranistino Helen Jepson.

Novversioj[redakti | redakti fonton]

Ekestis multnombro da transstilaj novversioj. Ekz. Billie Holiday surdiskigis Summertime la 10-an de julio 1936 kun Bunny Berigan (trumpeto), Artie Shaw (klarneto), Joe Bushkin (piano), Dick McDonough (gitaro), Pete Peterson (kontrabaso) kaj Cozy Cole (frapinstrumentaro). Holiday transbordigas per sia ĵaza voĉo preskaŭ la kompletan originalan melodion. Paul Robeson sekvis la 14-an de januaro 1938, poste la 21-an de oktobro 1938 Bob Crosby kun sia orkestro.

Sopansaksofonisto Sidney Bechet surdiskigis la kanton je la 8-a de junio 1939 kune kun gitaristo Teddy Bunn, kontrabasisto John Williams, Meade Lux Lewis (piano) kaj frapinstrumentisto Big Sid Catlett. Lia versio apartenas al la eminentaj registraĵoj de la ĵazhistorio. Sekvis Eddy Duchin aprilon de 1941 (Duchin-Gershwin), The Ravens la 11-an de septembro 1947, Sarah Lois Vaughan (21-an de decembro 1949) kaj Charlie Parker la 30-an de novembro 1949.

Aliaj gravaj novversioj estis tiuj de Ella Fitzgerald duope kun Louis Armstrong el 1957, de Miles Davis kun granda ensemblo en 1958 kaj en 1960 de John Coltrane.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dietrich Schulz-Köhn, I Got Rhythm: 40 Jazz-Evergreens und ihre Geschichte, 1990, S. 316
  2. Kai Sichtermann, Kultsongs & Evergreens, 2010, S. 125
  3. Ĵazaj normkantoj priSummertime

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]