Octavius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Octavius
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Marko Minucio Feliĉo
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Ĝenro dialogo
Loko de rakonto Romo
vdr
KRISTANAJ APOLOGIOJ
“OCTAVIUS = OKTAVIO”
Aŭtoro = Marko Minucio Feliĉo
lingvo = latina
epoko = 197
literatura ĝenro = dialogo
literaturaj valoro kaj stilo = kritike grandŝatata
protagonistoj = Cecilio (pagana), Oktavio (kristana) kaj Minucio (apologiisto)
latina originalo = [1]
loka medio = antikva Ostio (Romo)

Octavius (esperante: Oktavio) estas dialogo de la apologetika ĝenro verkita de la kristana apologiulo kaj advokato Marko Minucio Feliĉo ĉirkaŭ 197.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La dialogo de 'Octavius disvolviĝas suu la plaĝo de la antikva urbo Ostia inter tri personoj: pagana Cecilio (Natalo), kristano Oktavio (Januario) (el kio la titolo de la verko) kaj Minucio mem. Oktavio akre riproĉas Cecilion pro la ties adorakto antaŭ la statuo de la Dio Serapido kaj Cecilio proponas ekspliki la reciprokajn kialojn kaj konstitui Minucion juĝisto de la diskutado.

Tamen Minucio ne manifetos iun ajn juĝon ĉar pri tio ne okazos neceso: post du oracioj (tiuj de Cecilio kontraŭ Kristanismo kaj tiu de Oktavio al ĝi favora kaj kontraŭ Paganismo, fakte Cecilio konsciiĝas pri la eteco kaj nevereco de sia tezo, kaj konvinkite akceptas la malvenkon.

Konsideroj pri la verko[redakti | redakti fonton]

La diskutataj argumentoj estas tiuj je kiuj estas aranĝitaj ĉiuj apologetikaj verkoj, inkluzive de Tertuliano, rafine kaj precize kaj akre diskutanta: nome Monoteismo prefereblas, ankaŭ laŭracie, ol Politeismo; la kristanoj ne estas kulpaj pri la malbonaĵoj pri kiu ili estas kalumnie akuzataj inter la paganoj; se la paganoj komrenus la aspirojn al la paco kaj amo de Kristanismo ĝin ne kontraŭstarus, male ĝin ili ekkonfesus.

Sed Minucio, male ol Tertuliano, estas verkisto eleganta kaj delikata ĉar li fundas sian argumentadon sur la logiko kaj sur amebla konversacio. Li adresiĝas al la kleraj paganoj, por ilin konverti, kaj abunde citas klasikajn aŭtorojn, rezignante male al referencoj al la Biblio.

Literatura ellaborado[redakti | redakti fonton]

La diskuto, en la dialogo, aranĝiĝas serene kaj altire. Multe da atento estas rezervita al la litertura aspekto kaj al la formala ellaborado: Marko Tulio Cicerono kaj Lucio Aneo Seneko estas la modeloj imitataj en la konstruado de la periodo. Iuj scenoj de la kornico enkadriganta la dialogon estas pecoj de literatura braveco oportune admirataj, kiel la famaj priskriboj pri infanoj ludantaj sur la plaĝo farantaj gliti sur la akvo glatajn ŝtonetojn, la promenado sur la ekstrema rando de la sablo akvumita de la ondoj, la sojlo sur la klifaro kie la protagonistoj eksidas por paroli en la freŝa aŭtuna mateno, la konkludo kun la tri amikoj kiuj sin salutas reciproke kontentaj pri la diskuto, kaj feliĉaj pro la glatigo de la opinidiverĝoj (fakte Minucio kaj Okatavio sukcesas liveri al Cecilio la respondojn postulitajn tiom ke li ne povis ne fariĝi kristana).

Stilo kaj klasikaj argumentadoj rivelas provon iniciati dialogon kun la paganoj; Minucio emas, fakte, akordigi la klasikajn konceptojn kun la kristana mesaĝo. Tamen liaj trankvilaj rezonadoj kaj la lerta konduko de la konversacio ne kaŝas la decidan kondamnon pri la karneco kaj materialismo de la romianoj, akuzitaj pri substanca indiferenteco kaj skeptikismo antaŭ la grandaj problemoj de la rilato Homo-Dio.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Al Minucio Feliĉo oni, foje, atribuis alian verkon, nome “De fato”. Tamen hodiaŭ fakuloj tion ne akceptas.

Voĉoj kurilataj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • [2] Latina kaj angla tekstoj kun komemto
  • Minucio Felice. Octavius - (Scrittori cristiani dell’ Africa romana, vol 8). Testo latino e italiano, curatore Mario Spinelli, Città Nuova, 2012, ISBN: 9788831196109.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [3] Latina teksto
  • [4] Angla versio