Gréta Salóme Stefánsdóttir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gréta Salóme Stefánsdóttir
Bazaj informoj
Naskiĝo 11-an de novembro 1986 (1986-11-11) (37-jaraĝa)
en Mosfellsbær
Ĝenroj pop-muziko
Profesio violinistino kaj soloa kantistino
Persona informo
Lingvoj islandaangla
Ŝtataneco Islando
Okupo
Okupo kantistoviolonistokantoverkistokomponisto
TTT
Retejo http://www.gretasalome.com/
vdr
Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii ŝin oni povas sub ŝia persona nomo Greta.

Greta Salóme Stefánsdóttir (naskiĝis la  11-an de novembro 1986(nun 1986-11-11), do nun 37-jara) estas islanda violinistino kaj soloa kantistino.

La artistino reprezentis Islandon en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo, en duopo kun la kantisto Jón Jósep Snæbjörnsson nomata Jónsi, kaj pasis al la finalo, kie la bone farita islanda kontribuaĵo tamen ne atingis elstaran pozicion.