Okcident-himalajaj subalpaj koniferaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Okcident-himalajaj subalpaj koniferaroj
Mezvarmaj koniferarbaroj • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandojBarato, Nepalo, Pakistano, Afganistano

Koordinatoj28° 0′ 0″ N, 84° 0′ 0″ O (mapo)2884Koordinatoj: 28° 0′ 0″ N, 84° 0′ 0″ O (mapo)
Areo39 700 km² (3 970 000 ha) [+]

Biomoj de regionoMezvarmaj koniferarbaroj

Birdospecioj315
Mamulspecioj102

Okcident-himalajaj subalpaj koniferaroj (Barato)
Okcident-himalajaj subalpaj koniferaroj (Barato)
DEC
Okcident-himalajaj subalpaj koniferaroj
Okcident-himalajaj subalpaj koniferaroj
Lokigo de Barato en mondo
Map
Okcident-himalajaj subalpaj koniferaroj
vdr
Situo de la ekoregiono.
Himalaja cedro en Manali-Protektejo.

La okcident-himalajaj subalpaj koniferaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la hinda ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al mezvarmaj koniferarbaroj de la mezaltaj kaj altaj alitudoj de okcidentaj Mez-Himalajoj de Barato, Nepalo kaj Pakistano. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-unuo "okcident-himalajaj mezvarmaj arbaroj".

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Koniferaroj en Nacia Parko Gangotri.

La ekoregiono konstituas areon de koniferaro kovranta 39 700 kvadratajn kilometrojn ĉe altitudoj inter 3 000 kaj 3 500 metroj. Ĝi etendiĝas okcidente de Gandaki-Rivero en Nepalo, tra la barataj subŝtatoj de Utar-Pradeŝo kaj Himaĉal-Pradeŝo, kaj en Ĝamuo kaj Kaŝmiro de orienta Pakistano. Tiu konifera zono estas la plej alta arbaro de la strioj de biotopoj kiuj kovras Himalajon je diferencaj altitudoj ekde la herbejoj de la piedmontetoj ĝis la altaj pintoj, kaj super tie ĉi troviĝas senarba altmontara arbustaro. Tiu estas altvalora ekosistemo ĉar multaj himalajaj birdoj kaj bestoj sezone migras supren kaj suben de la montaro restante parton de la jaro en la koniferaroj, do konservado estas alta prioriteco. Tiu ekoregiono estas pli seka ol la orient-himalajaj subalpaj koniferaroj, kiuj ricevas humidecon de la bengal-golfa musono.

La okcident-himalajaj subalpaj koniferaroj limtuŝas la baluĉajn kserofitarojn, la himalajajn subtropikajn pinarojn, la nordokcident-himalajajn alpajn arbustarojn kaj herbejojn, la okcident-himalajajn foliarbarojn kaj la okcident-himalajajn altmontarajn arbustarojn kaj herbejojn.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Manali Himachal, Barato.

Pluraj diferencaj arbaro-tipoj troviĝas en tiu ekoregiono. Sensacia abio (Abies spectabilis) loke kreskadas preskaŭ unuspeci-arbarere. En aliaj areoj ĝi miksiĝas kun himalaja kverko (Quercus semecarpifolia). Rododendro (Rhododendron campanulatum), sensacia abio, himalajaj kverko kaj betulo (Betula utilis) konstituas alian komunan asocion. Aliloke miksaj koniferaroj konsistas el sensacia abio, Valiĥ-pino (Pinus wallichiana) kaj Smit-piceo (Picea smithiana). Himalaja cipreso (Cupressus torulosa) kaj himalaja cedro (Cedrus deodara) ankaŭ troviĝas tie ĉi [1].

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono gastigas cent du [2] mamulospeciojn. Gravaj reprezentantoj inkludas brunan urson kaj la endanĝerigatajn speciojn kiajn himalajan kaprikornon (Capricornis thar), himalajan hemitragon (Hemitragus jemlahicus), kaj Capra falconeri, la nacian beston de Pakistano. La sola endemia mamulo estas la ronĝulo Hyperacrius wynnei.

Ĉirkaŭ 315 [2] birdospecioj estas registritaj en tiu ekoregiono, inkluzive de 9 endemiaj specioj kaj iom da birdoj kiuj estas sentemaj por habitatodetruo kaj tial vundeblaj por plia senarbarigo. Tiuj ampleksas Koklass-fazanon (Pucrasia macrolopha), nigrakapan tragopanon (Tragopan melanocephalus), kaj himalajan monalon (Lophophorus impejanus).

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ esti relative maldense loĝite, iuj sepdek procentoj de la koniferaro estas senarbarigitaj aŭ degraditaj, parte por terasa kultivado. Tamen, ĝi ankoraŭ entenas iujn el la malplej perturbitaj arbaroj en okcidenta Himalajo. Protektitaj areoj kiuj enhavas koniferaron inkludas Grand-Himalajan Nacian Parkon kaj Protektejon Rupi Bhabha en Himaĉal-Pradeŝo, Nacian Parkon Kiŝtvar en Ĝamuo kaj Kaŝmiro, Nacian Parkon Gangotri kaj Protektejon Govind Paŝu Vihar en Utarakando, ĉiujn en Barato, kaj Reĝan Ĉasrezervejon Dhorpatan en Nepalo. Printempe speciala minaco estiĝas el la perturbo de birda nestumado dum la kolektado de morkeloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Orientalisaj mezvarmaj koniferarbaroj
IM0501 Orient-himalajaj subalpaj koniferaroj  Barato,  Butano,  Nepalo
IM0502 Okcident-himalajaj subalpaj koniferaroj  Barato,  Nepalo,  Pakistano

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]