Iris (kantistino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iris
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1995 (1995-01-19) (29-jaraĝa)
en Herentals
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo kantisto
TTT
Retejo http://www.sonicangel.com/artist/airis
vdr

Iris la artista nomo de Laura van den Bruel (morkhoven, 19a de januaro 1995), estas flandra kantistino kiu loĝas en Noorderwijk. Sia plej grava furorkanto estas: Wonderful, kiun ŝi eldonis sub la nomo Airis. Iris reprezentis Belgion dum la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo en Azerbajĝano. Tie ŝi aperis sub la nomo Iris. La 17a de marto du novaj kantoj estis prezentataj dum rekta elsendo: Safety Net kaj Would You. La spektantoj elektis sian plej preferatan kanton por sendi Iris al la Eŭrovido-Kantokonkurso. 53% elektis Would You. En Bakuo ŝi ne atingis la finalon. Ŝi ricevis 16 poentojn, tiel ŝi atingis 17an lokon en la duonfinalo de la konkurso (antaŭlasta loko).