Soluna Samay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soluna Samay
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1990 (1990-08-27) (33-jaraĝa)
en Gvatemalurbo
Deveno Gvatemalo kaj Danio (familie Germanio kaj Svislando)
Ĝenroj pop-muziko
Profesio soloa kantisto
Aktivaj jaroj 2001 ĝis nun
Retejo solunasamay.com
Persona informo
Ŝtataneco Reĝlando Danio
Okupo
Okupo kantistokantaŭtoro
TTT
Retejo http://solunasamay.com/
vdr

Soluna Samay (naskiĝis je la nomo Soluna Samay Kettel la  27-an de aŭgusto 1990(nun 1990-08-27) en Gvatemalurbo, Gvatemalo, do nun 33-jara) estas dana kantistino. La artistino reprezentis Danion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo per la anglalingva titolo "Should've Known Better" ("mi devus esti sciinta pli bone"), kaj pasis al la finalo.

La patro de Samay, Gerd G. Kettel devenas el Stutgarto, Germano, kaj estas muzikisto; la patrino Annelis Ziegler devenas el Svislando kaj estas metia artistino. Samay pasigis la infanajn jarojn ĉe la gvatemala Lago de Atitlán, kaj en 2000 translokiĝis al Danio kiam ŝiaj gepatroj aĉetis malgrandan farmbienon sur la insulo Bornholm. Samay estas multlingva, flue parolanta la anglan, danan, hispanan kaj germanan.