Eklezia kanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eklezia kanto estas kanto kun kristanreligia teksto.

Kiel paroĥa kanto la eklezia kanto estas en la plej multaj kristanaj konfesioj konstanta ero de la diservo. Komuna kantado estas en multaj liturgioj la respondo de la paroĥo pri prediko aŭ preĝo, estas mem preĝo aŭ danko, zorgas pri la komuneco, sed precipe por internigo de la kredo-enhavo.

Origine integra ero de liturgio, la eklezia kanto evoluis el himno- kaj psalmokantado trans la strofa paroĥokanto ĥoralo kaj la kanto por privata meditado ĝis la kantoj baziĝantaj sur nuntempaj kantformoj (nova eklezia kanto). Ĝis Lutero la eklezia kanto estis tamen nur limigite uzata kaj havis krome neniun liturgian funkcion.

Ekde la reformacio-epoko la kantoj uzataj en diservo pli kaj pli adaptiĝis al la paso de la liturgio. EL la popolkanto de la katolika meso ekde la 18-a jarcento evoluis la meskanto. La plej famaj ekzemploj por kompletaj kantocikloj velon 8–10 meskantoj estas la germanaj mesoj de Schubert kaj de Michael Haydn.

La instruo de la eklezia kanto nomiĝas himnologio.

Difino[redakti | redakti fonton]

Eklezia kanto estas kanto, kies teksto havas kristanisman, religian enhavon. Eklezia kanto plivastasence estas kanto, kiun kristana paroĥo regule kantas en la diservo. Pli malvastasence oni nomas eklezia kanto nur unuvoĉajn, strofajn kantojn en nacia lingvo (ne ekz. la gregoria ĉanto). Tiu ĉi difino tamen povas konduki al rezultoj, kiuj ŝajnas artefaritaj:

  • Ekzistis kaj ekzistas tradicioj, en kiuj la paroĥo kantas plurvoĉe .
  • Ekzistas kantoj laŭ la tradicio de la eklezia kanto, kiuj tamen havas nur unu strofon.
  • Multaj kantaroj enhavas ankaŭ paroĥajn kantojn tute aŭ parte en fremdaj lingvoj (en la germanlingva evangela kantaro ekzemple la parte itallingva Laudato si).

Ekzistas nepre ekleziaj kantoj, kiuj (komence) ne estas paroĥaj kantoj, ekzemple ĉar ili estas uzataj nur por privataj meditadoj, en ekleziaj teatraĵoj, dum procesioj, dum eksterekleziaj koncertoj aŭ simile.

Individuakaze la dislimigo inter ekleziaj kaj paroĥaj kantoj tamen estas malfacila, ĉar

  • kantoj verkitaj cele al privataj meditadoj (ekz. el la epoko de la pietismo) ofte ankaŭ eniris pli malfrue en ekleziajn kantarojn
  • origine ne por la paroĥo, sed ekz. por paroĥa ĥoro verkitaj ekleziaj kantoj pli malfrue estis enprenataj en la paroĥajn kantarojn
  • ekleziaj kantoj ne plu estas uzataj
  • kelkaj kantoj estas uzataj nur en kelkaj malgrandaj (ekz. karismaj) sektoj.

La uzado de la termino „eklezia kanto“ ne estas kutima por religia resp. kulta muziko de ne-kristanismaj religioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Eŭropa kontinento[redakti | redakti fonton]

Kanto "Nun freut euch lieben Christen gmein" (Nun ĝoju kune, karaj kristanoj) de Mareno Lutero el 1524

Jam ekde la komenco kristanaj paroĥoj kantis. Kiel fontoj de la kristana muziko validas la juda tradicio de la psalmkantado kaj la muziko de la helenisma malfrua antivo. En la unuaj jarcentoj evoluis multnombro da kristanaj ritoj kun respektive apartaj kantotradicioj. La unuecigo sub Gregorio la 1-a (papo ekde 590 ĝis 604) venkigis la romian riton kaj la tiel nomatan gregorian ĉanton en la katolika (okcidenta) eklezio. Dum kiam la diserva kantado oficiale estis rezervita al ĥoro (ĥoralĥoro) kaj ekleziuloj, en la malfrua mezepoko evoluis unuaj ekleziaj kantoj en naciaj lingvoj, kiujn oni kantis ekzemple dum ekleziaj teatraĵoj kaj procesio.

Laŭsence de fortigo de la paroĥa partopreno en la diservo la reformaciistoj enprenis la komence neakompanatan paroĥan kantadon en siajn diservajn sinsekvojn. Thomas Müntzer (1489-1525) komencis traduki konatajn gregoriajn ĉantojn en la germanan. Marteno Lutero (1483–1546) versis siaflanke multajn novajn germanlingvajn ekleziajn kantojn, kiuj treege disvastiĝis per flugfolioj kaj baldaŭ ankaŭ per malgrandaj kantaroj kaj kiuj ankoraŭ nuntempe apartenas al la kerno de la protestantisma eklezikanta trezoro. La adeptoj de Lutero uzis liajn kantojn ankaŭ kiel batalilo kontraŭ la katolika liturgio. Ankaŭ ene de la reformacia rebaptisma movado ekestis novaj paroĥaj kantoj, pli malfrue presitaj en ilia Selekta Kantaro.

La Reformita Eklezio permesis ekleziajn kantojn nur je rigidaj kondiĉoj. Tiamaniere ekestis memstara tradicio de psalmversaĵoj en unu- kaj plurvoĉa tonmetado.

"Schmücke dich, oh liebe Seele" (Ornamu vin, ho kara animo) de Johann Crüger el 1648

La protestanta eklezia kanto atingis en la frua kaj alta baroko novan supron. Poetoj kiel Martin Behm, Paul Gerhardt, Johann Heermann, Joachim Neander, Georg Neumark, Martin Rinckart, Gregor Ritzsch, Michael Schirmer, Johann Wilhelm Simler kaj multaj aliaj verkis ekleziajn tekstojn de restanta literatura graveco, kiujn muzikigis komponistoj kiel Johann Crüger, Johann Georg Ebeling kaj Heinrich Schütz. De la katolika flanko gravas precipe la poeziaĵoj el la plumo de Angelus Silesius kaj Friedrich Spee, kiuj ankaŭ nuntempe estas konataj.

Ankaŭ la pietismo kaŭzis lavangon da ekleziaj kantoj por la hejma diservo. La plej grava pietisma kantaro, la Kantaro de Freylinghausen aperinta en 1704, ampleksis en du volumoj proksimume 1500 kantojn. Nikolaus Ludwig von Zinzendorf, fondinto de la unuiĝo de fratoj, versis entute 2000 ekleziajn kantoj. Per klerismo kaj klasikismo la arta intereso por la eklezia kanto draste reduktiĝis. La nombro de la kutimaj melodio kontinue sinkis, melodioj estis glatigataj kaj precipe simpligitaj ritme. Novaj tekstoj plejofte havis klerigan karakteron kaj estis lingve ne postulemaj. Nur en la romantismo ekestis riparaj tendencoj. Novaj ekleziaj kantoj ekestis tamen pli ofte kiel ĥorpecoj, malpli por la paroĥa kantado. Ekzistaj ekleziaj kantoj estis tradukitaj kaj tutmonde disvastigataj. Tiel je la ŝanĝiĝo al la 20-a jarcento misiismaj-batalemaj kantoj el la usona rekonvertomovado eniris kelkajn kantarojn en Eŭropo.

En la 1920-aj jaroj komencis eklezimuzikisma novigomovado. Malnovaj kantoj denove estis enigataj en la kantarojn, melodiojn rekondukataj en siajn originalajn versiojn, krome ekestis je reekpreno de pli malnovaj muzikaj stilelementoj novaj paroĥaj kantoj. Ekde la 1960-aj jaroj disvastiĝis pli kaj pli ekleziaj kantoj laŭ stiloj de la popularmuziko (Nova Eklezia Kanto). Ankaŭ kantoj el ekstereŭropaj muzikaj tradicioj, ekzemple nigrula preĝokanto, kantoj el la nigrula gospelo aŭ el la ekstereŭropa popolmuziko, eniris – plejofte, sed ne ĉiam – aktualajn kantarojn.

Angla kulturspaco[redakti | redakti fonton]

En la anglikana eklezio evoluis, deire de la muziko de la katolika kaj de la reformitaj eklezioj, la tradicio de la anglikana kantado, kiu allasis komence nur rimitajn psalmotekstojn. La Libro de Komuna Preĝo, kantaro de psalmkantaĵoj en angla lingvo, aperis en 1661 per eldono valida ĝis en la 20-a jarcento kaj atingis en la tuta imperio altan disvastiĝon.

Por la privata uzo poetoj kiel John Milton (1608–1674), Samuel Crossman (1624–1683) kaj John Bunyan (1628–1688) kreis en la 17-a jarcento ekleziajn kantojn sen psalmmodelo. Post la permeso ne-psalmoligitaj tekstoj en diservo fare de la eklezio de Anglujo okazis florepoko de anglalingva eklezikanta poezio, kies elstara reprezentanto estis Isaac Watts (1674–1748).

Multaj ekleziaj kantoj ekestis sekve de la angla rekonverta movado en la 1730-aj jaroj. Kantoj de Charles Wesley (1707–1788), John Newton (1725–1807) kaj William Cowper (1731–1800) rapide disvastiĝis en la metodismo kaj en la protestantaj eklezioj. Ankaŭ germanaj ekleziaj kantoj eniris je anglalingva traduko en la anglajn kantarojn.

Usono[redakti | redakti fonton]

En la britaj kolonioj en norda Ameriko estis disvastiĝintaj kiel ekleziaj kantoj komence la psalmkantaĵoj de la puritanismaj kaj protestantaj enmingrintoj. Instigate per vojaĝantaj kantmajstroj, kiuj instruis en lokaj semajnfinaj kursoj la bazaĵojn de la diserva kantado laŭ notoj, en la 18-a jarcento ekestis per la Unua Nov-Angla Skolo origine blankule amerika kvarvoĉa nurvoĉa paroĥkanta kulturo.

Surlokaj kantlernejoj en la 19-a jarcento kaŭzis la disvastiĝon de eklezia kvarvoĉa nurvoĉa muziko, kies notokapoj estis presitaj en malsamaj formoj, depende de la respektiva ŝtupo de la gamo. Kontraŭmovado al tiu formnota muziko estis la movado Pli Bona Muziko de Lowell Mason (1792–1872), kiu prosperigis unuvoĉan orgenakompanatan paroĥokanton kaj muzike orientiĝis je la eŭropaj normoj.

Sekve de la usonaj rekonvertigo-movadoj, aparte de la dua, ekde la mezo de la 19-a jarcento ekestis la dimanĉlerneja kanto kaj la usona evangelia kanto, forte stampita per la tiama usona popularmuziko kaj per la muziko de la usonaj latunbandoj. Per la nuligo de la sklaveco ekestis nova intereso por la religia muziko de la nigruloj. Nigrulaj preĝokantoj kaj gospelo tutmonde disvastiĝis. En la dua duono de la 20-a jarcento ekestis per Nuntempa Kristana Muziko kaj Glora kaj Adora Muziko pluaj tradicioj de popularmuzike formata eklezia kanto.

Eklezia kantaro[redakti | redakti fonton]

La plej multaj eklezioj havas apartan eklezian kantaron, pli malfrue ankaŭ kun apartaj eldonoj por unuopaj landoj aŭ regionoj. Multaj ekleziaj kantaroj enhavas kantoj el la tempospaco ekde la 4-a jarcento ĝis la nuntempo, kiuj respegulas la malsamajn muzikajn kaj piecajn stilojn de ĉiuj tiuj epokoj. Eklezia kantaro enhavas krom ekleziaj kantoj kutime ankaŭ preĝojn kaj en multaj eklezioj ankaŭ diservajn ordojn kaj liturgiojn por diservo aŭ preĝadoj. Pro tio oni ordinare nomas la ekleziajn kantarojn ankaŭ “preĝaroj“.

Priverkaĵoj de ekleziaj kantoj[redakti | redakti fonton]

Famaj komponistoj, kiuj uzis ekleziajn kantojn, estas Johann Sebastian Bach kaj Felix Mendelssohn Bartholdy.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • H. Becker u. a. (Hrsg.): Geistliches Wunderhorn. Große deutsche Kirchenlieder, München 2001, ISBN 3-406-48094-2
  • Hermann Rieke-Benninghaus: Ich bin froh. Lobgesänge, Dinklage 2005
  • Hermann Rieke-Benninghaus: Gelobt sei der Herr. Hymnen, Dinklage 2005
  • Christoph Albrecht: Einführung in die Hymnologie, (orienta) Berlino 1973, ISBN 3-374-00175-0

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]