Márta Mészáros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Márta Mészáros
Persona informo
Naskiĝo 19-an de septembro 1931 (1931-09-19) (92-jaraĝa)
en Budapeŝto, Hungara reĝlando
Lingvoj rusapolahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Tutrusia Ŝtata Instituto de Kinematografio
Familio
Patro László Mészáros
Edz(in)o Miklós Jancsó • Jan Nowicki
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo
vdr

Márta MÉSZÁROS [mEsAroŝ], hungare Mészáros Márta (naskiĝis la 19-an de septembro 1931 en Budapeŝto) - hungara reĝisoro kaj scenaristo. Ŝi estis filino de skulptisto kaj komunisto László Mészáros.

Márta Mészáros

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi vivis en Sovetunio inter 19351946, elmigrinte al Kirgizio, kie ŝia patro estis murdita dum la granda teroro de Stalin. Ŝi ricevis diplomon pri reĝisorado en Tutrusia Ŝtata Instituto de Kinematografio en 1956. En 1958 reveninte al Hungario ŝi edziĝis al Miklós Jancsó. Tiutempe ŝi reĝisoradis mallongajn filmojn kaj novaĵojn, ankaŭ dum du jaroj en Bukareŝto. Okupiĝis pri popularciencaj kaj dokumentaj filmoj - entute reĝisoris preskaŭ 30. En 1968 debutis per aktorfilmo "Knabino" realiginte 21 filmojn pri reprezalioj de homoj, ĉefe virinoj. En Kanado reĝisoris dokumentan televidan serion English Teachers (konatan kiel Taipei Diaries). En la 80-aj jaroj produktis ciklon de aŭtobiografiaj filmoj. En ja jaroj 2003-2004 reĝisoris filmon pri Imre Nagy "Neentombigita". Kelkaj filmoj aperis en Pollando, kie ŝi nun loĝas.

Ŝi ricevis premion Kossuth en 1990, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn (ofte eksterlandajn) premiojn.

Ŝiaj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 62 filmoj inter 1955-2008, ekzemple Sa zîmbeasca toti copii, 1957; Festők városa – Szentendre, 1964; Eltávozott nap, la unua longa filmo, 1968; Napló gyermekeimnek, 1984; A temetetlen halott, 2004

Fontoj[redakti | redakti fonton]