Focke-Achgelis Fa 330

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Focke-Achgelis Fa 330, "motacilo", germane "Bachstelze", estas flugmaŝino de la germana firmao Focke-Achgelis GmbH, sen motoro, intencita por uzo sur ŝipoj kaj submarŝipoj.

skema desegno
Fa 330 A-1 #100503 en RAF Museum Cosford


La flugmaŝino estas tirita de la ŝipo. Sufiĉis rapideco de 30km/h (rapideco de la ŝipo plus vento). La konstruo estis tre simpla. La rotoro havas tri foliojn kun diametro de 7,31 m. La flugmaŝino povis esti kunfaldita. Ĝi estis stokita en du nepermeablaj ujoj de 60 cm diametro, kiuj estis fiksitaj vertikale je la turo de la submarŝipo.

La trenŝnurego estis 300 m longa. Flugante la maŝino atingis altecon de ĉ. 120m. La piloto povis vidi 25 mejlojn, ĉ. 40 km, de la submarŝipo oni povis vidi ne pli ol 5 mejlojn.

Por pretigi la flugmaŝinon, oni bezonis sep minutojn, por enpaki malpli.

112 ekzempleroj estis liveritaj. La germana armeo uzis ilin je submarŝipoj de la tipo IX|IX D 2.

Varianto kun motoro Walter Mikron kun 60 ĉevalpovoj estis konstruita. Kelkaj de tiuj estis testitaj de la brita Airborne Forces Experimental Establishinent en 1945, RAF Beaulieu.[1] Alia ekzemplero estis finkonstruita en francio kiel tipo SNCASO SE-3101.[2]

Ekzistantaj flugmaŝinoj[redakti | redakti fonton]

Aro de Fa 330 ekzistas ankoraŭ kaj montritaj:

Teknikaj datoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]