Herb Jeffries

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herb Jeffries
Persona informo
Naskiĝo 24-an de septembro 1913 (1913-09-24)
en Detrojto
Morto 25-an de majo 2014 (2014-05-25) (100-jaraĝa)
en West Hills
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo Holivudo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Edz(in)o Tempest Storm vd
Profesio
Okupo aktorokantaŭtoro • ĵazmuzikisto • kantisto • televida aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1933– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Herb JEFFRIES (naskiĝis la 24-an de septembro 1913 je Detrojto en Miĉigano kiel Herbert Jeffreys, mortis la 25-an de majo 2014 en Woodland Hills, Kalifornio) estas usona ĵaza muzikisto kaj aktoro. Meze de la 1930-aj jaroj li eniris kiel unua kaj ununura nigrula kantanta vakero en la historion per aro da muzikaj vakeraj filmoj .

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Herb Jeffries havas etiopujajn, franco-kanadajn samkiel italajn kar irlandajn radikojn. Li alkreskis en multetna kvartalo de Detrojto, kie li ekhavis kontaktojn kun variaj influoj. Li sekvis la ekzemplon de sia patro, kiu estis vaganta muzikisto, kaj jam frue alstrebis karieron kiel kantisto. Pro tio li iris en 1932 al Ĉikago, ricevis unu el la kantisto-postenojn en la bando Erskine Tate's Vendome Orchestra kaj poste en Grand Terrace Orchestra de Earl Hines, kun kiu li en 1934 surdiskigis du kantojn por Brunswick, „Just to Be in Caroline“ kaj „Blue (Because of You)“.

Li ankaŭ surdiskigis kun Sidney Bechet kaj post tio li transloĝiĝis al Novjorko; en 1940 li laboris en la Orkestro Duke Ellington kaj restis ĝis 1943 en ties bando. Jeffries estas aŭdebla per la titoloj „You , You Darlin“´, „Flamingo“ (1940) kaj „Jump for Joy“ (1941). Billy Strayhorn igis lin al tio, kanti malaltregistre, kiam li verkis la aranĝaĵon por „Flamingo“ por Duke Ellington. Tio helpis la kantiston plilarĝigi sian tonamplekson malalten; antaŭe li plej ofte estis kantinta falseton. „Flamingo“ vendiĝis pli ol milionoble; ĝi popularigis la kantiston je la publikoj blankula kaj nigrula kaj metis la fundamenton de solista kariero de Jeffries.

Post militservo en la Dua Mondmilito li laboris soliste. Post trafikakcidento li tamen devis paŭzi ja unu jaron, antaŭ ol li ricevis la okazon, surdiskigi por diskeldonejo Exclusive Records denove sian furoraĵon „Flamingo“. Sekvis aro da furorkantoj, ekzemple „Angel Eyes“, „When I Write My Song“ kaj „My Heart at Thy Sweet Voice“. Duke Ellington havigis al li pli malgravajn rolojn en duagradaj kinofilmoj kaj peris lin al nigrulaj kaj blankulaj noktoklubejoj. Komence de la 1950-aj jaroj Jeffries gajnis pli ol ĉiu alia nigrula amuzisto krom Nat King Cole kaj Billy Eckstine; liaj ekskluzivaj sonregistraĵoj aperis nun kiel 10-colaj diskoj ĉe la eldxonejoj Mercury kaj Coral.

Krom per sia laboro en ĵazorkestroj Jeffries ekde 1937 diskoniĝis kiel kanta vakero en aro da muzikaj vakeraj filmoj, en kiuj li kantis siajn proprajn vakermuzikajn komponaĵojn. Dum vojaĝo en Ohio iun vesperon li renkontis plorantan knabon. Kiam li volis konsoli lin, la knabo rakontis al li, ke liaj amikoj ne lasas lin ludi vakerrolanton Tom Mix, ĉar ĉi tiu ne estas „negro“. Ĉi tiu travivaĵo drasta por Jeffries lin motivigis al tio, enkinejigi por la nigrula publiko nigrulan kino-vakeron laŭ la modelo de Gene Autry. Li organizis la financadon de la unua vakerofilmo kun nure nigrulaj aktoroj, „Harlem on the Prairie“, kaj transprenis finfine ankaŭ la ĉefrolon, ĉar neniu alia aktoro estis trovebla, kiu povas rajdi kaj kanti. Jeffries mem tamen estis lerninta rajdi jam infanaĝe sur la bieno de sia onklo en Ohio, kie li pasigis la feriojn. La filmo estis tiel sukcesa, ke skevis entute kvar seriaĵoj, je kiuj Jeffries en la lastaj tri filmoj prezentis kiel „Herbert Jeffrey“. Al la blankula publiko Jeffries ĉi-role plejparte restis nekonata, nur per la revivigo de la vakermuziko ekde la malfruaj 1980-aj jaroj li eniris en la konscion de pli vasta publiko.

Post kiam li longan tempon deturnis sin de la vakerfilma ĝenro, li surdiskigis en 1995, je la aĝo de 83 jaroj, por la intertempe ĉesigita diskeldonejo Warner Western albumon kun propraj kaj tradiciaj vakerfilmaj kantoj sub la titolo The Bronze Buckaroo (Rides Again). Kiel jam la filmoj ĝi distingiĝas parte klare de la tradicia vakerfilmo-muzika materialo, pro kio aparte ĵazentuziasmuloj ŝatas ĝin. [1] Jeffries mem atribuis grandan signifon al tio, ke li ne registrigis kontreo-albumon, sed sekvas la tradicion de la kantantaj vakeroj.[2]

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Por sia verkado en la filmindustrio Herb Jeffries ricevis stelon sur la trotuaro de famo en Holivudo. En la jaro 2004 li estis enprenita en la „Glorhalon de Vakerfilmaj Surscenigantoj“ en la Nacia Muzeo pri Vakera kaj Vakerfilma Heredaĵo je Oklahomaurbo en Oklahomo.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • 1937: Harlem on the Prairie
  • 1938: Two-Gun Man from Harlem
  • 1939: Harlem Rides the Range
  • 1939: The Bronze Buckaroo

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj de la bandkantisto

  • Sidney Bechet: 1940-1941 (Classics)
  • Duke Ellington:The Blanton Webster Band (RCA, 1940-42)
  • Earl Hines: 1932-1934 (Classics)

Albumoj je propra nomo

Duagrada literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bogdanov, Vladimir; Woodstra, Chris; Erlewine, Stephen Thomas, All Music Guide to Jazz, San-Francisko: Backbeat Bocks, 2002, p. 667. ISBN 9780879307172
  2. Dempsey, Mary A., The Bronze Buckaroo rides again; Herb Jeffries is still keepin' on - star of all-black cowboy movies