Zirkelstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zirkelstein [prononcu: cirkelŝtajn kun mallonga -e-] – la germana nomo signifas cirkela roko – estas unu el la plej malgrandaj tablomontoj en Elba Grejsmontaro. Ĝi situas je la maldekstra flanko de la rivero Elbo sudoriente apud Schöna, vilaĝo en Saksio, Germanio. De la rokosupro videblas vasta panoramo.

La pentristo Caspar David Friedrich dum siaj migroj tra Saksa Svislando ankaŭ vizitis tiun monteton. Ĝia formo tre impresis lin kaj pentris ĝin en sia konata bildo „Der Wanderer über dem Nebelmeer“. („La migranto super la nebulomaro“). Malnovaj desegnoj kaj gravuraĵoj de la roko (ekzemple de Ludwig Richter) montras, ke tiam ĝian piedon ankoraŭ ne kovris densa arbaro. La rokopinto estis atingebla nur kun granda peno tra mallarĝa ravino. En la jaro 1842 la posedanto de la roko bienulo FÜSSEL el Schöna igis haki ŝtupojn el la ŝtonaĵo kaj konstruigis lignan dometon sur la rokosupro. En ĝi somere sinjorino FÜSSEL vendis freŝigajn trinkaĵojn. La gastigantino estis vaste konata sub la nomo „Zirkelmutter“ (cirkela patrino), kaj servis tie gis la aĝo de 89 jaroj. Post fulmobato en la jaro 1920 oni ne konstruis novan dometon tiuloke. Apud Zirkelstein situas junulara gastejo kies konstruo komencis 1914.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.