Die schöne Müllerin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Schubert

Die schöne Müllerin (op. 25, D. 795) estas lidociklo por kantvoĉo kaj piano, kiun Franz Schubert komponis en 1823.

Teksta bazo de la ciklo estas la poemaro Die schöne Müllerin de Wilhelm Müller, kiu enestas en la kolekto 77 nachgelassene Gedichten aus den Papieren eines reisenden Waldhornisten el 1821. Schubert muzikigis el la 25 poemoj 20 [1] , kio nuligas la romantisman ironion intencitan de la poeto kaj la pesimisman finon. [2] La enhavo rilatas – laŭ biografiaj fontoj kaj literoj – al la neplenumita amo de Müller al Luise Hensel. [3] [4]

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Wilhelm Müller

La enhavo estas tipe romantisma: juna muelista submajstro migradas. Li sekvas la pason de rivereto, kiu kondukas lin finfine al muelejo. Tie li enamiĝas en la filinon de sia nova majstro. Sed la celata amrilato al la bela kaj por li neatingebla muelista filino fiaskas. Ŝi ja eble je la komenco ne malinklinas al li. Sed tiam ŝi sin turnas al ĉasisto, ĉar ĉi tiu havas la pli renoman profesion kaj korpigas virecon kaj seksforton. Freneziĝinte pri tio la malfeliĉa muelisto sin dronigas en la rivero, kiu en la lidociklo mem enprenas la rangon de „kunaganto“: Ĝi estas ofte alparolata rekte de la muelisto; en la antaŭlasta lido (Der Müller und der Bach – la muelisto kaj la rivereto) la du kantas alterne, en la lasta lido finfine (Des Baches Wiegenlied – lulkanto de la rivereto) la rivereto kantas elegian dorm- kaj mortkanton por la muelisto, kiu kuŝas en ĝi kiel en mortolito. La rivereto estas rigardata amiko de la muelisto, sed estas ankaŭ interpretebla kiel malamiko kiel Mefistofelo, ĉar ĝi kondukas la mueliston morten.

Interpretado[redakti | redakti fonton]

La unuaj lidoj de la ciklo estas komponitaj gajaj kaj antaŭenpuŝiĝaj, kio rezultigas ankaŭ la rapidan - ofte tenata en 32-aj notoj - pianakompanadon. La dua parto de la lidociklo ŝanĝiĝas en rezignemon, melankolion kaj senkonsciigan koleron kaj similas pro sia mortsopiro al la dua granda lidociklo de Schubert: Die Winterreise. La duono de la titoloj de la dua parto do staras en minoro. La limoj inter senbrida vivovolo, timo kaj malespero, melankolio ĝis deprimiĝo en ambaŭ verkoj estas profunde elsonditaj. En la komponaĵo respeguliĝas krom la propra malfeliĉa amo de Schubert ankaŭ lia vivohumoro stampita de grava malsano (sifiliso) [5].

Unuopaj kantoj[redakti | redakti fonton]

Titel Komenco de la lido Tempoindiko Tonalo
1.Das Wandern "Das Wandern ist des Müllers Lust..." Mäßig geschwind / Modere rapida B♭-maĵora
2. Wohin? "Ich hört' ein Bächlein rauschen..." Mäßig / Modera G-maĵoro
3. Halt! "Eine Mühle seh' ich blinken..." Nicht zu geschwind / Ne tro rapida C-maĵoro
4. Danksagung an den Bach "War es also gemeint, mein rauschender Freund..." Etwas langsam / Iomete malrapida G-maĵoro
5. Am Feierabend "Hätt' ich tausend Arme zu rühren..." Ziemlich geschwind / Tre rapida A-minoro
6. Der Neugierige "Ich frage keine Blume..." Langsam / B-maĵoro
7. Ungeduld "Ich schnitt' es gern in alle Rinden ein..." Etwas geschwind / Iomete rapida A-maĵoro
8. Morgengruss "Guten Morgen, schöne Müllerin!" Mäßig / Modera C-maĵoro
9. Des Müllers Blumen "Am Bach viel kleine Blumen steh'n..." Mäßig / Modera A-maĵoro
10. Tränenregen "Wir saßen so traulich beisammen..." Ziemlich langsam/ Tre malrapida A-maĵoro
11. Mein! "Bächlein, lass dein Rauschen sein..." Mäßig geschwind / Modere rapida D-maĵoro
12. Pause "Meine Laute hab' ich gehängt an die Wand..." Ziemlich geschwind B♭-maĵoro
13. Mit dem grünen Lautenbande "Schad' um das schöne grüne Band..." Mäßig / Modera B♭-maĵoro
14. Der Jäger "Was sucht denn der Jäger am Mühlbach hier?" Geschwind / Rapida C-minoro
15. Eifersucht und Stolz "Wohin so schnell, so kraus und wild, mein lieber Bach?" Geschwind / Rapida G-minoro
16. Die liebe Farbe "In Grün will ich mich kleiden..." Etwas langsam / Iomete malrapida B-minoro
17. Die böse Farbe "Ich möchte zieh'n in die Welt hinaus..." Ziemlich geschwind / Tre rapida B-maĵoro / B-minoro
18. Trockne Blumen "Ihr Blümlein alle, die sie mir gab..." Ziemlich langsam / Tre malrapida E-minoro
19. Der Müller und der Bach "Wo ein treues Herze in Liebe vergeht..." Mäßig / Modera G-minoro
20. Des Baches Wiegenlied "Gute Ruh', gute Ruh', tu' die Augen zu..." Mäßig / Modera E-maĵoro

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Arnold Feil: Franz Schubert. Die schöne Müllerin · Winterreise, Philipp Reclam jun. Stuttgart 1996, ISBN 3-15-010421-1
  • Walther Dürr u. Andreas Krause: Schubert-Handbuch (Kassel 1997)
  • Schubert-Lexikon (eldonita de Ernst Hilmar und Margret Jestremski, Akademische Druck- und Verlagsanstalt, Wien 1997, ISBN 978-3-201-01665-0 Krome ekzistas Schubert-Enzyklopädie (Tutzing 2004) de la samaj verkistoj.
  • Elmar Budde: Schuberts Liederzyklen. Ein musikalischer Werkführer, C. H. Beck, Munkeno 2003, ISBN 3-406-44807-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Line muzikigis Das Mühlenleben (laŭ n-ro 6) - Erster Schmerz, letzter Schmerz ( laŭ n-ro 15) - Blümlein Vergißmein ( laŭ n-ro 17) - der Prolog samkiel Epilog
  2. Ernst Hilmar: Franz Schubert, Rowohlt, Hamburgo, 1997, paĝo 97
  3. Erika von Borries: Wilhelm Müller, Der Dichter der "Winterreise", Eine Biographie, C.H. Beck, Munkeno, 2007, paĝoj 52-65
  4. Peter Gülke: Franz Schubert und seine Zeit, Laaber-Verlag, 2-a eldono de la originala eldono el 1996, 2002, paĝoj 216 kaj 217
  5. Walther Dürr, Andreas Krause: Schubert Handbuch, Bärenreiter, Kassel, 2-a eldono 2007, paĝo 31