Zbigniew Mikołejko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zbigniew Mikołejko
Persona informo
Zbigniew Mikołejko
Naskiĝo 24-an de julio 1951 (1951-07-24) (72-jaraĝa)
en Lidzbark Warmiński
Lingvoj pola vd
Loĝloko Varsovio vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Faculty of Philosophy and Sociology, University of Warsaw vd
Profesio
Okupo filozofopedagogo • verkisto de nefikcio • historiisto • poeto • universitata instruisto vd
Laborkampo filozofiohistorio de religiojfilozofio de la religiopoezio vd
Doktoreca konsilisto Mirosław Nowaczyk vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zbigniew MIKOłEJKO [mikoŭEJko] (naskiĝis la 24-an de julio 1951 en Lidzbark Warmiński) estas pola filozofo de religioj, historiisto pri religioj, eseisto, pedagogo.

Scienca laboro[redakti | redakti fonton]

Gvidanto de Zakład Badań nad Religią (Esplor-Fako pri Religio) kaj eksterordinara profesoro en Instytut Filozofii i Socjologii PAN (Instituto de Filozofio kaj Sociologio de la Pola Akademio de Sciencoj en Varsovio, membro de Amerika Akademio en Romo (1996), profesoro de Varsovia Supera Lernejo Humanisma nome de Bolesław Prus (2001-2011), lekcias ankaŭ filozofion kaj logikon en Supera Lernejo de Aplikata Informadiko kaj Administrado, kaj ankaŭ enkondukon de scio pri religioj en Postdiploma Studumo de Scio pri Kulturo ĉe la Instituto de Literaturaj Esploroj de PAN.

Sciencaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Li publikigis pli ol 800 tekstojn - krom la pola, en lingvoj: angla, franca, hispana, germana, portugala, rusa, ukraina kaj itala. Aŭtoro de libroj:

  • Katolicka filozofia kultury w Polsce w epoce modernizmu (Katolika filozofio de kulturo en Pollando en la epoko de modernismo), 1987
  • Kim jestem dla ciebie... (Kiu mi estas por vi...), 1987, antologio
  • Elementy filozofii (Elementoj de filozofio) (sep eldonoj, 1998-2008)
  • Mity tradycjonalizmu integralnego (Mitoj de integra tradiciismo) (1998)
  • Emaus oraz inne spojrzenia do wnętrza Pisma (Emaus kaj alia enrigardo en la internon de la Skribaĵoj), 1998
  • Żywoty świętych poprawione (Vivoj de sanktuloj korektitaj), 2001
  • Śmierć i tekst. Sytuacja ostateczna w perspektywie słowa (Morto kaj teksto. Fina situacio perspektive de la vorto), 2001
  • W świecie wszechmogącym. O przemocy, śmierci i Bogu (En la ĉiopova mondo. Pri perforto, morto kaj Dio), 2009

Kunaŭtoro de aliaj verkoj:

  • Filozofia i myśl społeczna Jana Pawła II (Filozofio kaj socia penso de Johano Paŭlo la 2-a), 1983
  • Apokalipsy i kultury (Apokalipsoj kaj kulturoj), 1997
  • Ucieleśnienia. Ciało w zwierciadle współczesnej humanistyki (Enkorpigoj. La korpo spegule de nuntempa humanistiko), 2007
  • Oblicza religii i religijności (Vizaĝoj de religio kaj religiemo), 2008
  • Spektakle zmysłów (Spektakloj de sensoj, 2010
  • Instytucje: konflikty i dysfunkcje (Institucioj: konfliktoj kaj malharmonioj), 2012

Li postvortis aŭ antaŭvortis verkojn de eminentaj teologoj, filozofoj kaj historiistoj - Karen Armstrong, Dalai-lamao, Eugen Drewermann, Hans Küng, Jacques Le Goff, Margaret Starbird - same kiel famajn romanojn pri religia temaro, ekz. verkis postvorton al La kodo de da Vinci de Dan Brown.

Krome li publikigis en dekkelkaj fakaj revuoj en Pollando kaj eksterlande.