Identeco (sociaj sciencoj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En sociologio, en la Etnoantropologiaj sciencoj kaj en sociaj sciencoj la koncepto identeco koncernas, unuflanke, la manieron laŭ kiu la individuo (nedivideblaĵo) konsideras kaj konstituas sin mem kiel membro de determinitaj sociaj grupoj: nacio, socia klaso, nivelo kultura, etno, profesio, kaj tiel plu; kaj, aliflanke, la manieron per kiu la socia normo de tiuj grupoj konsentas al ĉiu individuo sin pensi, moviĝi, lokiĝi kaj rilatigi sin mem al aliaj, al grupo al kiu referencas kaj al grupoj eksteraj perceptitaj, konsideritaj kaj klasigitaj kiel "aliaĵoj".

Forĝado de la identeco[redakti | redakti fonton]

La procezo de formiĝo de la identeco povas distingiĝi laŭ du komponantoj: identiĝo kaj individuiĝo. Per la unua la subjekto realkroĉiĝas al la estuloj rilate al kiu li sin sentas egala kaj kun kiuj li kunposedas iujn karterizojn; produktas la sento de aparteno al kolektivo sentita kiel “ni” (familio, patrujo, grupo de egaluloj, loka komunumo, nacio ĝis eĉ alveni al la tuta homaro). Per la komponanto “individuiĝo” la subjekto referencas al la karakterizoj kiuj lin apartigas el la aliaj, jen grupaj al kiuj al kiuj li ne apartenas (kaj, ĉi-kaze, ĉiu indentiĝo/inkluzivigo kuntrenas individuiĝon/ekskluzivigon) jen el la aliaj membroj de la grupo rilate kiujn li distingiĝas pro siaj fizikaj kaj moralaj karakterizoj kaj pro propra individua historio (biografio) kiu estas lia kaj de neniu alia.

Identeco kiel korpo[redakti | redakti fonton]

La korpo estas la peristo inter ni kaj la mondo, estas scio enkorpigita, teniĝo (Habitus) (Pierre Bourdieu).

Oni difinas antropopoiezo (Francesco Remotti) la modifon de la korpo pro kulturaj kialoj ĉar ĝi servas al la persono por difini sian identecon kompare kun la aliaj, por montri al la socio en kiu fazo de la vivo li travivas. La anatomiaj malsamecoj inter virseksulo kaj inseksulo estas la unua bazo klasanta kaj kulture kaj socie distinganta.

La separado, ekskluzivado, distingo inter la seksoj estas aplikita pere de simboloj, praktikoj kaj rolaj atribuoj realaj aŭ imagitaj.

Identecoj multflankaj[redakti | redakti fonton]

Ĉiu el ni plenumas plurajn sociajn rolojn, tial ni havas “multflankan identecon”, difinitan kiel “socian identecon”.

Utilas, fakte, klarigi ke la identeco estas kunteksta kaj interrilata, nome ĝi povas varii laŭ la variado de la kuntekstoj, nome de la rolo kiun oni celas subpreni en tiu kunteksto, kaj de la pozicio, memdeterminita aŭ ne, kiun oni ludas (aŭ ludigas fare de aliaj per ties identecoj) ene de la reto de rilatoj kaj perceptoj (simetriaj aŭ nesimetriaj) ene de kiuj oni si trovas enskribita kaj aktiva.

Ekzemplo estu: Kiam antaŭ de doganistoj tio kio validas estas mia nacia identeco kaj ne mia profesia identeco.

Ĝuste pro tiu multflankeco, por ke estu komprenata la koncepto de identeco necesas konveni, tiaj, ke devas alestiĝi referenca elemento: la alieco.

Konceptoj pri identeco en la nuntempa pensado[redakti | redakti fonton]

Identecoj fluidaj[redakti | redakti fonton]

Zygmunt Bauman, en sia verko “La moderneco fluida” pritraktas la perdon de identigaj “kuntekstaj” limoj en la postmoderna epoko. Sinteze, se perdiĝas iuj referencoj esencaj por la propra “Mi”, perdiĝas ankaŭ ties identigaj limoj, nome kulturaj, religiaj, etnaj, ktp.

En la Sociologio de la migradoj gravas la koncepto de “transnaciaj fluidaj identecoj” (Shiller kaj Basch).

Ekstreme danĝera estas la uzo de iddenteco kiun povas profiti la (ruza) politiko, ekzemple kaze de ekscesa naciismo kiu kunigas sentojn de aparteno al lojalismoj al determinita ŝtata aparato, ne malofte subpremante malplimultojn kaj pelante al manifestacioj de ksenofobio kaj al konfliktoj kun najbaraj landoj.

Interesa kontribuo pro la kompreno pri la dinamiko konstruiga de la socia identeco, kaj de specigaj psikosociaj procezoj per kiu ĝi estigas la intergrupajn rilatojn, la procezojn de naciismo, rasismo kaj ksenofobio, devenas el la socia psikologio, kaj aparte el la teorio de la socia identeco de Henri Tajfel, ekzemple.

Identeco en la interneta reto[redakti | redakti fonton]

Aŭtoroj kiel Elizabeth Reid, Amy Bruckman kaj Sherry Turkle, pliprofundigis la efikojn de la novaj teknologioj sur la persona identeco/identiĝo en la informa socio, havigante interpreton profunde kunrilatan al la teorioj pli radikalaj postmodernaj: la asidua rete kunligiĝanto, komunikante en malĉeesto de sia korpo, povus libere influi sian identecon, kiu tiam fariĝus fluida kaj pli multflanka ol ordinare. Tia formo de sperto povus, inverse, estigi fundamentajn efikojn ankaŭ bonefika, se konsideri ke la subjekto, interagante kun aliaj subjektoj pere de alternaj identecoj, profitus por mem konstrui rimedojn simbolajn kiuj alimaniere al li estus nesperteblaj.

Tiu lasta interpreta aliro, tamen, estis kritikita pro ĝia nekapablo savi la gravecon de la sociaj rilatoj. Unuflanke, fakte, ĝi agnoskas kiel la dekonstruaj efikoj de la perretaj interagadoj estus tiom pli intensaj kiom pli la identecoj pere de la reto konstruitaj ricevas gravon ĉe la okuloj de la profitantoj, kaj la identecoj ricevas tiom pli da graveco kiom pli ili estas integriĝintaj tra stabilaj kaj longdaŭraj rilatoj; aliflanke, tiu interpreta aliro ne sukcesas ekspliki kiel eblas konstrui stabilajn kaj longdaŭrajn rilatojn, dum la uzantoj daŭrigas multobligi aŭ transformi sian identecon (ekzemple, ŝanĝante ĝenron].

Teorioj de la ne-identeco[redakti | redakti fonton]

La nunaj teorioj de la identeco naskiĝis ene de la limoj de la identeca aristotela logiko por kiu A=A kaj ne eblas ke A estu malsama el A. Alestiĝis male ankaŭ teorioj pri la logiko de la ne-identeco, kiuj tial kontemplas la transformiĝon. La plej grava el tiuj estas la logiko de hegela. Ralph Waldo Emerson plue proponis sian filozofion de la persona ne-identeco favorantan al la morala perfekteco: la perfektemulo estas ĉiam serĉanto de sia estonta “mio”, “ankoraŭ ne atingita sed atingebla”.

En 1900, Pirandello problemigis la personan identecon en la romano Uno, nessuno e centomila (Unu, neniu, centmilo). En la samaj jaroj Alfred Korzybski proponis sistemon de la ne-A, ne-aristotela, kie ĉiu aĵo aŭ persono devas ĉiam esti difinita kiel tia, sed ĉiam rilatata al la specifa tempa periodo en kiu ĝi ekzistas. Tiuj bazaj teorioj, se adoptitaj, povus havi influajn gravajn sekvojn. Oni pensu, ekzemple, al la doktrino pri krimo kaj al la puna kodo. Nome, kiam la krimulo ŝanĝas idetecon ne plu estus krimulo, do ne plu punenda.

Filozofoj kaj teologoj al tiu teorio de ne-identeco oponas la fakton de la konvertiĝo: la konvertiĝanto greftas la novajn identecajn aspekton en la personan identecon kiu konservas sian historion kaj sian subjektivecon. En la kristana sociologio oni distingas la profundan kaj konstantan idendecon el la aspekta nova identeco. [1]

Identeco laŭ negativa kaj pozitiva vidpunktoj[redakti | redakti fonton]

Diversaj personoj estas fieraj pri la grupo kun kiu mem identiĝas, kiu liveras al ili senton de aparteno al komunumo, kaj inverse emas nutri rifuzon por la grupoj konsideritaj eksteraj aŭ alternaj, en mezuro varia laŭ la grado de proksimeco aŭ malproksimeco de unu grupo el la alia. En ili, do, ĉeestas du aspektoj de la identeco.

La unua aspekto de la identeco povas havi kiel pozitivecon senton de aparteno, ekzemple kiam sociaj scienculoj parolas pri “nacia identeco” por la loĝantoj de aparta loko. Malsana, do ne-pozitiva, estas tiu per kiu la feministoj parolas pri “identeco de ĝenro”, aludante tiel al duobla tipologio de klasado, en kiu ĉeestas ideologiaj aspektoj. Fakte, al la unua klasado, pozitiva, de la tipo “kiel ni estas (kiel mi estas)” sin kontraŭmetas iu pli potenca klasado, negativa, de la tipo “kiel mi ne estas (kiel ni ne estas)”. Tiuj du klasadoj prezentas limigojn.

Tie kie la pozitiva klasado produktas klopodon por intelekta difino (kun la risko kalkigi la identecon ĝin muzeigante), la negativa klasado kaŝas en si mem la riskon atribui al ekstero la kvalitojn aŭ karakterizojn negativajn ne-akceptitajn (kiel en la unua la defendo de la “mi” nomita “projekcio”), kreante celkonforman aliecon en kiu eblas vidi reflektitaj tiujn trajtojn kiujn sia ideala identeco igis tabuon aŭ rekonas kiel senmoralecon, primitivismon, postrestintecon, nelogikon, nemoralecon, difektojn, kontraŭleĝecon, ktp.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Amin Maalouf, Identità, nuova introduzione dell'autore, Milano: Bompiani, 2005 (titolo originale Les identités meurtrières, Parigi 1998) ISBN 88-452-3448-7
  • Paolo Terenzi, Identità, in S. Belardinelli, L. Allodi (a cura di), Sociologia della cultura, Franco Angeli, Milano, pp. 89-104.
  • Stéphane Ferret, L'identité, Paris, Flammarion, 1998.
  • Erving Goffman, Stigmate. Les usages sociaŭ des handicaps, Paris, Minuit, 1975.
  • Laurent Licata, La théorie de l’identité sociale et la théorie de l’auto-catégorisation : le Soi, le groupe et le changement social Revue Electronique de Psychologie Sociale[rompita ligilo], 1, 19-33, 2007.
  • Edmond Marc Lipiansky, Psychologie de l'identité, Paris, Dunod, 2005.
  • Mikaël Mugneret, Ontologie, sciences cognitives et identité personnelle (thèse de doctorat), Nancy, 2006, pour un panorama de différentes approches philosophiques du problème.
  • Bruno Marchal, Calculabilité, physique et cognition (thèse de doctorat), Lille, 1998
  • A. Mary, « l'identité dédialectisée »[rompita ligilo], Trickster, n°9, Padoue, septembre 2010.
  • Michael Pollak, « L'Homosexualité masculine : le bonheur dans le ghetto ? », in Philippe Ariès et André Béjin (dir.), Communications 35, Sexualités occidentales, Seuil « points-essais », 1984.
  • Michael Pollak, Une Identité blessée, études de sociologie et d'histoire, Paris, A. M. Métailié, 1995.
  • Michael Pollak, L'Expérience concentrationnaire, essai sur le maintien de l'identité sociale, Métailié, 2000.
  • Nicolas Sarrasin, Qui suis-je ? Redécouvrir son identité, Montréal, Éditions de l'Homme, 2006, 287 p.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paŭlo, ekzemple, konventiĝinta al Kristo, konservas sian memoron de persekutinto de la Eklezio pro kiu li sin taksas neinda je Jesuo Kristo(2Kor 11,24...).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]