Horseshoe Bend (Arizono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Horseshoe Bend (Hufuma kurbiĝo) estas hufum-forma meandro de la rivero Kolorado, situanta proksime al la urbeto Page (Arizono), Usono. La kurbiĝo estas konata loke kiel "King Bend" (Reĝa Kurbiĝo). Ĝi situas 5 mejlojn (8,7 km) fluedirekte de la Akvobaraĵo Glen Canyon kaj Lago Powell ene de Glen Canyon National Recreation Area, ĉ. 4 mejlojn aŭ 6 km sudokcidente de Page. Ĝi estas atingebla per 0,8 km-a piediro de U.S. Route 89, ĝi povas esti rigardata el la supra kruta klifo. Ĝi situas 4.200 futojn super la marnivelo, dum la Rivero Kolorado fluas en alto de 3.200 futoj, tiel la altodiferenco inter la klifo kaj la rivero estas 1.000 futoj.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 36° 52′ 46″ N 111° 30′ 50″ U / 36.87944 °N, 111.51389 °U / 36.87944; -111.51389 (mapo)