Bonina noktardeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bonina noktardeo
Bonina noktardeo
Bonina noktardeo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Nycticorax
Specio: N. c. crassirostris
Nycticorax caledonicus crassirostris
(Vigors, 1839)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Bonina noktardeoOgasavara noktardeo (Nycticorax caledonicus crassirostris) estis jam formortinta subspecio de la Oceania noktardeo nome birdospecio de la familio de Ardeedoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Bonina noktardeo estis priskribita de Nicholas Aylward Vigors en 1839 baze sur informoj fare de Heinrich von Kittlitz kaj de la kapitano Frederick William Beechey el la brita ŝipo HMS Blossom el 1828. Ĝi atingis grandon de ĉirkaŭ 61 cm. La krono estis nigra kaj havis du blankajn ornamoplumojn kiuj atingis ties dorson. La dorso estis cinamo-bruna. La subaj partoj estis blankaj. Piedoj kaj kruroj estis oranĝecaj kaj la beko estis nigra. Kontraste kun la Oceania noktardeo ĝi havis pli dikan kaj rektan bekon.

Teritorioj kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝis nur en la insuloj Ogasavaroj aŭ Boninoj Ĉiĉi-jima kaj Nakōdo-jima. Ties habitato konsistis el strandoj kaj marĉoj kie ili nestumis en malaltaj arboj.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Insektoj, fiŝoj, kaj eble malgrandaj testudoj.

Formorto[redakti | redakti fonton]

La Bonina noktardeo iĝis formortinta nur 50 jarojn post sia priskribo. La lasta specimeno estis kaptita en 1889 en Nakōdo-jima. Ekzistas ses muzeaj specimenoj, po unu en Londono kaj Bremeno, kaj kvar en Sankta Peterburgo. Plej verŝajna tialo por ties formorto estas predado fare de ratoj kaj naturiĝintaj katoj. Tamen ankaŭ kolektantoj fascinitaj pro ties plumoj povus esti responsaj; birdoj mortpafitaj por uzado en ĉapelproduktado (burĝona negocado en nuntempa Japanio) ne estus nun en sciencaj kolektoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Greenway, James C. (1967): Extinct and Vanishing Birds of the World
  • Day, David (1981): The Doomsday Book of Animals