Blankorela noktardeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankorela noktardeo
Blankorela noktardeo
Blankorela noktardeo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Gorsachius
Specio: G. magnificus
Gorsachius magnificus
(Ogilvie Grant, 1899)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankorela noktardeo (Gorsachius magnificus) estas birdospecio de ardeo de la familio de Ardeedoj. La komuna nomo de la specio aludas al blanka zono de la orelareo, dum la latina scienca nomo magnificus, estas vorto kiu signifas elstararimarkinda. Krome ĝi havas nigrecan kapon kun blanka traokula strio, ruĝecbrunan kolon kaj brunan dorson. La subaj partoj estas pli helaj kaj striecaj. La kruroj verdecaj.

Ĝi troviĝas en malmultaj lokoj de suda Ĉinio kaj norda Vjetnamo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj riveroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Oni ĉirkaŭkalkulas populacion de nur malpli da milo da plenkreskuloj. Ili loĝas ĉe humidejoj kaj rizkampoj. Ties dieto estas malgrandaj fiŝoj, salikokoj kaj senvertebruloj, kaj ŝajne ĝi estas tute noktulo. Tiu ĉi specio ne nestumas kolonie; la ino demetas 3-5 ovojn.

Ĉefa minaco estas arbar-klarigado kaj fragmentado; ankaŭ ĉasado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2011.1, BirdLife International, 2010, 144697, Gorsachius magnificus, konsultita la 30an de aŭgusto 2011. Kriterioj kial tiu specio estas endanĝerita.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]