Ardeo de Bourne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ardeo de Bourne
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Ardeoj Ardea
Ardea purpurea
Linnaeus, 1766
Ardea purpurea bournei
de Naurois, 1966
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ardeo de Bourne (Ardea purpurea bournei), konata ankaŭ kiel Kaboverda ardeo, Kaboverda purpura ardeoSantiaga ardeo,[1] aŭ surlocke en portugala kiel garça vermelha (ruĝa ardeo), estas endanĝerita subspecio de Purpura ardeo kiu estas endemia de la insularo Kaboverdo, en la Atlantika Oceano ĉe la marbordo de Okcidenta Afriko. Ĝi estas foje konsiderata plena specio, Ardea bournei.[2]

Distribuado[redakti | redakti fonton]

La ununura konata reproduktejo de tiu ardeo estas en la insulo Santiago, ĉe Ribeira Montagna vilaĝo de Achada Banana, en nestokolonio en ununura mahoganarbo. La populacio enhavas ĉirkaŭ 40 plenkreskuloj, aŭ 20 reproduktaj paroj.[3][4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cape Verde Heron. Avibase. Alirita 17a Januaro 2010.
  2. Recently proposed splits for the family Herons. Ornitaxa. Arkivita el la originalo je 2020-08-07. Alirita 17a Januaro 2010.
  3. Global News: Key sites for migratory birds. Wetlands International. Arkivita el la originalo je 2014-04-07. Alirita 17a Januari 2010.
  4. Birds in Cape Verde: Bourne’s Heron. Cape Verde Tips. Arkivita el la originalo je 2011-07-10. Alirita 17a Januaro 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]