Supra Karabanĉelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Supra Karabanĉelo, en hispana origine Carabanchel Alto (antikve Carabanchel Suso) [karabanĉEl], estis municipo de la provinco Madrido, aneksiita al Madrido, Hispanio, la 29an de aprilo de 1948 kun la najbara municipo Malsupra Karabanĉelo, ene de la procezo de etendo de la ĉefurbo post la Hispana Enlanda Milito.

La municipo Supra Karabanĉelo troviĝis sudoriente de Madrido, limis norde kun Malsupra Karabanĉelo kaj Pozuelo de Alarcón, oriente kun Villaverde, sude kun Alcorcón kaj Leganés.

La 29a de aprilo de 1948 okazis la aneksigo de Carabanchel Alto al la municipo Madrido, kaj estis tiam nomumita Municipa Delegito Joaquín Campos Pareja, kiu estos konsilita de la lasta urbestro, nome Rafael López Izquierdo, kiu la 3-an de septembro de 1947 estis prezentinta la bazojn de la aneksigo.