Bikso orelana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bikso orelana
bikso orelana Bixa orellana
bikso orelana Bixa orellana
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Malvaloj Malvaloj
Familio: Biksacoj Bixaceae
Genro: Bikso Bixa
Bixa orellana
L. (1753)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Bikso orelana (latine Bixa orellana) estas biologia specio de dukotiledonaj plantoj el la genro bikso (Bixa), el la familio de Biksacoj (Bixaceae) kaj el la klaso de malvaloj (Malvales). Plantoj de la specioj hejmas en la tropika zono de Sudameriko, aparte en ties centra parto Amazonio, sed nuntempe ankaŭ portiĝis al Sudorienta Azio kaj tie same multe disvastiĝis.

La plantoj produktas intense ruĝan laktosukon, kaj ankaŭ la plantaj semoj, krom esti uzataj kiel spico, utiliĝas kiel kosmetika farbilo, la biksa kolorigilo. La indiĝenoj de Amazonio tradicie uzas la farbon kiel natura kolorigilo en nutraĵoj, kosmetike por kolorigo de haŭto kaj hararo - pro spiritismaj celoj, protekte kontraŭ insektoj kaj kontraŭ sunradiado. Nuntempe ĝi ankaŭ industrie uzatas en produktado de lipoŝminko.

La folioj samkiel la semoj krome ankaŭ konsideratas bona kuracilo kontraŭ bronkito kaj konjunktivito. En Usono kontraŭinflama kuracilo el la semoj produktiĝas ekde la jaro 1998.

Bixa orellana - Muzeo de Tuluzo