Alta Vilaverdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alta Vilaverdo
administra kvartalo de Madrido
Administrado
Demografio
Loĝantaro 44 955  (2018) [+]
Loĝdenso 4 890 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 21′ N, 3° 43′ U (mapo)40.34777778-3.71166667Koordinatoj: 40° 21′ N, 3° 43′ U (mapo) [+]
Areo 9,192451 km² (91 9.2 451 ha) [+]
Alta Vilaverdo (Madrido)
Alta Vilaverdo (Madrido)
DEC
Alta Vilaverdo
Alta Vilaverdo
Situo de Alta Vilaverdo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villaverde Alto, Casco Histórico de Villaverde neighborhood, Madrid [+]
vdr

Alta Vilaverdo aŭ en hispana origine kaj oficiale Villaverde Alto estas kvartalo de Madrido, Hispanio, apartenanta al la distrikto Vilaverdo. Estas konata kiel simple Villaverde (verda vilaĝo), ĉar ĝi estis ties historia kerno, kiu nomigis la Distrikton. Estas kadre de la administra kvartalo nome San Andrés aŭ Sankta Andreo, kun la kvartaloj Plata y Castañar, la kolonio Marconi kaj la Industria Areo de Vilaverdo. Estas situanta je ĉirkaŭ 9 km el la Sunpordo de Madrido, je 596 metroj super marnivelo.

La historia kerno de Vilaverdo estas formata de la jenaj stratoj: Asfalto, Antimonio, Oxígeno, Avenida Real de Pinto, Albino Hernández Lázaro kaj la Plaza Mayor de Villaverde. Tiu kerno estis ĝermo de la vilaĝo Vilaverdo en la antikvo.

Tiu kvartalo estis urba kerno de la municipo Vilaverdo ĝis 1954 kiam tiu ekformis parton de la urbo Madrido. En 1970 ĝi enhavis populacion de proksimume 10.000 loĝantoj. Aktuale ĥi havas 40.371 loĝantojn.

Ekde 1954 ĝi eknomiĝis Villaverde Alto por integrigo en Madrido, male al nova kvartalo situanta aliflanke de la iama ŝoseo de Andaluzio ĉe la fervojaj atelieroj, kiu eknomiĝis Villaverde Bajo (Malalta Vilaverdo aŭ Malsupra Vilaverdo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]