Dukolora gilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gila bicolor.jpg
Gila bicolor

La Dukolora gilo, Gila bicolor,[1] estas fiŝospecio de la familio de Ciprinedoj en la ordo de Ciprinoformaj indiĝena de okcidenta Nordameriko. Disvastigata en multaj areoj, ĝi estas grava manĝoresurso por aliaj fiŝoj, kiaj la Salmo de Clark.

Teritorio[redakti | redakti fonton]

La teritorio de la Dukolora gilo estas la Lago Lahontan kaj la centra sistemo de la Granda Baseno, same kiel la riveroj Owens kaj Mojave.[2] Ĝi troviĝas ankaŭ en la rivero Pit kaj en la Anserlago de supra Centra Valo, en la sistemo de la Rivero Klamath, kaj en la baseno de la rivero Kolumbio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La formo kaj aspekto de la Dukolora gilo estas varia; multaj estis origine priskribitaj kiel diferencaj specioj fare de J. O. Snyder, sed ekde tiam ili estis klasitaj kiel subspecioj. Ĝenerale la koloro estas tre oliveca supre kaj blanka sube, kun milda variado laŭ nuancoj ĉe la flankoj, kaj metaleca brilo. La naĝiloj estas olivecaj kaj foje nuance al ruĝa. La longo estis registrita kiel de ĝis 45 cm, sed 25 cm estas pli tipa.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ITIS, 2006
  2. FishBase, 2006