Grafo de Gleichen (legendo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tomboŝtono de la grafo kun la du edzinoj en la Katedralo de Erfurto, kiu troviĝis ĝis 1813 en la Preĝejo Sankta Petro.
En Freudenthal - domo malsupre dekstre - la grafo estis kore bonvenigita fare de sia edzino malgraŭ kunporto de amikino...

La historio pri Lamberto la 2-a (?), la Grafo de Gleichen, estas legendo el Turingio.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Certe la plej ŝatata legendo en la regiono de la Tri Gleichen-kasteloj estas la legendo pri lia grafa moŝto Ernesto de Gleichen, kiu ĝuis multjaran kontraŭvolan restadon ĉe la saracenoj. En 1228 li partoprenis la krucan militiron kune kun imperiestro Frederiko la 2-a. Baldaŭ li malliberiĝis, sukcesante rekomendi sin men kiel ĝardiniston en la sultanaj ĝardenoj.

Li enamiĝis en Meleĥsalon, la lindan filinon de la sultano, kiu liberigis lin. Post aventura fuĝo ili alvenis en la valo sub la kastelo Gleichen, kiu nomiĝas ekde tiam Freudenthal, valo de ĝojoj. Lia edzino hejme restinta, ŝajne ne havis iun problemon pro la ĉeesto de la edza amikino, ja eĉ papo Gregorio la 9-a benis tiun poligamion. La grafo estis ĝoje ricevita ĉe la piedo de la burgo en loko nomita Freudenthal, kie nuntempe estas gastejo.

Ĉu la duobla ŝarĝo estis tro por la grafo ĝis hodiaŭ ne estas klare. Ĉiuokaze laŭdire li postvivis la du edzinojn 16 jarojn. La tombo videblas en la erfurta katedralo, kie li estas entombigita meze de siaj du virinoj.

Intrigo por artaĵoj[redakti | redakti fonton]

Teatraĵojn pri tiu grafo verkis Goeto kaj August von Kotzebue kaj portretis la tri personojn Moritz von Schwind. En la ŝtuparo de la urbodomo de Erfurto videblas la survande pentrita vivo de la grafo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]