Blankapuga petrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankapuga petrelo
Blankapuga petrelo, O. g. galapagoensis
Blankapuga petrelo, O. g. galapagoensis
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Hidrobatedoj Hydrobatidae
Genro: Oceanites
Oceanites gracilis
(Elliot, 1859)
Konserva statuso
100 px }
Konserva statuso: Datumoj neadekvataj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankapuga petrelo (Oceanites gracilis) estas malgranda specio de marbirdo de la familio de ŝtormopetreloj nome Hidrobatedoj. Tiu specio estas konata ankaŭ kiel Ŝtormopetrelo de Elliot. Estas du subspecioj, nome O. g. gracilis, kiu troviĝas ĉe la Humboldta Marfluo ĉe Peruo kaj Ĉilio (kaj eble ankaŭ en Argentino kaj Kolombio), kaj O. g. galapagoensis, kiu troviĝas ĉe la Galapagoj, en Ekvadoro.

Ĝi estas fulgonigra ŝtormopetrelo kun tre klare distinga blanka pugo, kio estas tialo por la komuna nomo. Ĝi havas longajn krurojn kiuj dumfluge etendas preter la korpo.

Spite la oftaj vidaĵoj de tiu specio ĝi estas tre malmulte konata; oni trovis ĝis nun nur unu neston. La manĝokutimaro de la galapaga subspecio estas tute malkutima inter ŝtormopetreloj ĉar ili manĝas proksime al la marbordo; dume ĉiuj aliaj ŝtormopetreloj estas nure pelagaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]