Better Never to Have Been

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
''Better Never to Have Been''
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro David Benatar
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 2006
Loko Oksfordo
Eldoninto Oxford University Press
Eldonejo Oxford University Press
Trajtoj
Paĝoj 256 paĝoj
ISBN 0-19-929642-1
vdr

Better Never to Have Been: The Harm of Coming Into Existence [Estus preferinde neniam naskiĝi: La eraro veni en la mondon] estas libro de David Benatar en kiu tiu ĉi, surbaze de la principoj de la morala utilisma filozofio, defendas la tezon, ke intence krei novan homan vivon estas malmorale tial, ke ĉiu homa estulo status pli bone se li ne estus naskiĝinta.[1]

Benatar baziĝas sur la premiso ke tiu kiu ne naskiĝas, nek suferas iun ajn malutilon, nek perdas iun ajn ĝuon (pro la simpla fakto, ke li ne ekzistas), dum tiu kiu naskiĝas estas elmetita al ĉiu speco de suferoj, afliktoj kaj indignindaĵoj. Sekve ne estus legitime pravigi la decidon krei novan individuon instance de la interesoj de tiu potenciala ulo. Benatar deduktas el tio, ke la decido naski filojn devas esti nepre neracia, krom se ĝi respondas al la interesoj de aliaj homoj (ekzemple la gepatroj), kio egalas al malmoraleco de la persono pro koncepti por naski kiel rimedo por la fremdaj celoj kaj ne kiel fino en si mem.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Steyn, Mark, "Children? Not if you love the planet", Orange County Register, 2007-12-14. Kontrolita 2008-04-29.
  2. Jenkins, Alejandro. La inconveniencia de nacer Arkivigite je 2011-12-04 per la retarkivo Wayback Machine (hispane). La Nación, 2011-10-27.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]