Laïs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laïs: de dektre al maldekstre Nathalie, Annelies kaj Jorunn

Laïs (kelta por voĉo) estas la nomo de belga muzika grupo, precipe konata ĉe la ŝatantoj de folk-muziko.

La triopo formas tri kanatantaj virino el Kalmthout nome:

Ili estas konataj precipe pro sia komuna kantado dum kiu ili kantas memverkitajn melodiojn por malnovaj tekstoj. Foje ili eĉ kantas tekstojn de la Mezepoko. La kantistinoj estas akompanataj de kaj modernaj kaj malmodernaj instrumentoj. Ekzemplo estas la vjelo. Ilia kariero ekis kiam Jorunn en Annelies en 1994 kantis numeron dum staĝo pri folkmuziko en Gooik. Nathalie poste aliĝis al la grupo. Laïs famiĝis post sia prezento dum la folkfestivalo de Dranouter en 1996.

La debuta kompaktdisko datas de 1998. Intertempe ili prezentadis sian muzikon en Sud-Afriko, Kanado, Francio (en la antaŭprogramo de Sting), Nederlando kaj Ĉinio.

En aprilo de la jaro 2004 ili eldonis trian KD-on kiu havas la titolon Douce Victime kun kantimitaĵoj de Jacques Brel kaj Herman van Veen. Ĝi estis registrata en le legenda studio de Abbey Road.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • Laïs, ALEA, 1998
  • Dorothea, Virgin Music Belgium, 2000
  • A la capella, Virgin Music Belgium, 2003
  • Douce victime, Virgin Music Belgium, 2004

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]