Preĝejo Hadriano la 3-a (Zalaapáti)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Hadriano la 3-a kaj Sanktaj Gardanĝeloj
Aerfoto pri preĝejo kaj abatejo de Hadriano la 3-a kaj Sanktaj Gardanĝeloj en Zalaapáti
Aerfoto pri preĝejo kaj abatejo de Hadriano la 3-a kaj Sanktaj Gardanĝeloj en Zalaapáti
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Zalaapáti
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Zala
diocezo Veszprém
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo kaj abatejo de Hadriano la 3-a kaj Sanktaj Gardanĝeloj estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Zalaapáti.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi vilaĝo jam havis kirkon jam dum la mezepoko, kiun la turkoj okupis en 1568. La nun videbla preĝejo konstruiĝis inter 1777-1781. La unua orgeno ekfunkciis en 1782, la dua en 1934.

En mezo de la fasado situas la turo, sube estas la enirejo. Post la turo navo etendiĝas. Interne post la enirejo galerio situas. La freskoj estis pentritaj parte dekomence, parte en 1906. La ĉefaltara bildo prezentas Ĉieliron de Sankta Maria, la flankaltaraj bildoj prezentas Sanktan Jozefon kaj Sanktan Benedikton.

Abatejo[redakti | redakti fonton]

La abatejo konstruiĝis inter 1753-1757. Ĝi bruldetruiĝis en 1774, poste ĝi rekonstruiĝis en la 1780-aj jaroj. En 1902 renovigo kaj trakonstruo okazis.

La unuetaĝa abatejo formas U-formon kaj aliĝas al la preĝejo, tiel la 2 konstruaĵoj kune formas kvadraton. Meze estas korto. Murpentraĵoj estas videblaj en kelke da ĉambroj, ili pentriĝis en 1809.

Kermeso okazas en la unua dimanĉo de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.