Coffs Harbour

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Coffs Harbour, en Aŭstralio, estas marborda havenurbo situanta ĉe la norda marbordo de Novsudkimrio, Aŭstralio, je ĉirkaŭ 540 km norde de Sidnejo, kaj je 390 km sude de Brisbane. Populara ripozloko kiu allogas homojn el grandaj urboj al pli malgrandaj urboj marbordaj, Coffs Harbour plukreskas je escepta proporcio, kaj la propra urbo havas populacion de 26,353 kaj ties regiono de ĉirkaŭ 70,933 en 2011.

Coffs Harbour havas plej konvenan klimaton en Aŭstralio, inter fono de alta monto kaj dekduoj da netuŝitaj strandoj. La ekonomio de Coffs Harbour bazas ĉefe sur agrikulturo (bananoj kaj mirteloj), turismo, fiŝkaptado kaj manfarado.[1]

La urbo havas kampuson de Sudkruca Universitato, nome publika[2] kaj privatan hospitalon, kelkajn radiostaciojn, kaj tri ĉefajn vendejarojn. Coffs Harbour estas ĉe nombraj naciaj parkoj, inklude maran nacian parkon.

Estas multaj regulaj pasaĝeraj flugoj ĉiutage al Sidnejo, Brisbano kaj Port Macquarie. Coffs Harbour estas atingebla ankaŭ pere de ŝoseo, fervojo, kaj de regulaj busservoj.


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-03-27. Alirita 2013-03-29.
  2. Coffs Harbour Base Hospital ::: North Coast Area Health Service Arkivigite je 2008-07-20 per la retarkivo Wayback Machine. Ncahs.nsw.gov.au (27a Septembro 2007). Konsultita la 18an de aŭgusto 2011.