Aero Contractors

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aero Contractors Ltd. estas privata aviadila transportkompanio, sidante en Norda Kalifornio kaj helpante la sekretajn flugdezirojn de CIA.

La kompanio estis fondita en 1979, tri jarojn post malfondo de Air America. Ĝin fondis Jim Rhyne, iama ĉefpiloto de Air America kaj kiu perdis sian unu piedon en Laoso (pro tio li kraŝis en 2001). La kompanio havas 26 aeroplanojn kaj 79 dungitojn kaj agadis ĉe la eta Johnston County Airport.

La 31-an de majo en 2005, New York Times raportis, ke la kompanio liveras la suspektitajn teroristojn al landoj (kaj la Guantanamo), kie la torturado estas permesata aŭ malatentata por gajni informojn. La aviadiloj de Aero Contractors estis uzataj por transporti Khalid el-Masri, germaman civitanon. Post la liverado oni liberlasis lin, ĉar evidentiĝis la eraro pri personeco.

Oni mencias ankaŭ la firmaojn Pegasus Technologies kaj Tepper Aviation, kiuj servas la celojn de CIA.